Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Pri kio temas?
Subtitolo:Ellaboraĵo de la 15 temoj de la B2-nivela KER-ekzameno
Aŭtoro(j): SZILVA, Szabolcs
Eldonejo:lingve
ISBN:978-83-957710-0-2
Tipo(j):ekzercaro
Nivelo:B1, B2
Celgrupo:internacia
Aĝgrupo:pluraj aĝoj
Aĉeteblo:UEA: 11,70 EUR (sen varimposto)
Lingvo(j):Esperanto
Nia opinio:La celo de la aŭtoro estis krei helpilon por tiuj, kiuj preparas sin aŭ siajn lernantojn  al KER-ekzamenoj, je nivelo B2. La libro entenas 15 detale ellaboritajn komunik-temojn. La ĉapitroj konsistas el 4-5 monologaj tekstoj, 40-50 demandoj kaj unudirekta vortlisto. La libran materialon kompletigas ankaŭ rete atingeblaj aldonaĵoj, ekz. nacilingvaj versioj de la vortolistoj, kvizdemandoj, kreitaj surbaze de la temoj aŭ sondosieroj. Aliron al tiuj retpaĝoj  la aĉetintoj de la libro povos ricevi de la aŭtoro. 
Kvankam en la ekzamenoj ne rekte estas okazo prezenti monologformajn tekstojn (krom eble dum la priskribo de bildoj), sekve ne eblas reprodukti  enparkerigitajn frazarojn, sed dum la studprocezo la lernantojn riĉiĝas je ideoj, pretaj frazoj kaj pensoj, taŭge elektita, moderna vortostoko, kies alproprigo altigas la lingvonivelon kaj povas evoluigi ankaŭ la parolkapablon de la koncernuloj. La libro estas ankaŭ estetike alloga, bone enpaĝigita. 

Jen la koncerna reteja paĝo de la aŭtoro.
La B-landaj interesiĝantoj povos ricevi rabaton.
Kreodato:2020-09-08 15:47:54
Lasta redakto:2020-10-14 21:37:21
Montroj:5930
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 1; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

1.
Patrick75 je 2020-10-27 11:24:52    

Lernolibro tre utila kaj eminenta laboro. Gratulojn!

Kopirajto © 2001 - 2022 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.