Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Ĉu vi parolas Esperante?
Subtitolo:Kurs języka esperanto z płyt dla początkujących
Aŭtoro(j): PETTYN, Andrzej
Eldonejo:Wiedza Powszechna, Warszawa 1988
ISBN:83-21ö61414
Akireblo:brokantaĵo
Tipo(j):kd+libro, lernolibro
Nivelo:A1, A2, B1
Celgrupo:nacilingva
Aĝgrupo:pluraj aĝoj
Aĉeteblo:
Lingvo(j):pola
Nia opinio:Malnovastila kurso, prilaborita en amuzaj dialogoj. La ĉefrolantoj estas pola geedza paro, el kiuj Petro, la edzo estas esperantisto, ŝatanta korespondi kaj interrilati kun eksterlandaj esperantistoj, precipe kun bela hungarino. Barbara lernas kaj bone progresas en la lernado de Esperanto, komence precipe pro ĵaluzo kaj povo kontroli la edzon. Poste ankaŭ ŝi estos ĉirkaŭata de viroj en sia Esperanto-kurso kaj ankaŭ Petro eksetas ĵaluzon.
La materialo aperis tuj kun sonmaterialo sur vinila disko poste sur kasedo, KD, tiel al teksto estis kaj legebla kaj aŭdebla, en modela prononco de konataj polaj esperantistoj, inter ili la aŭtoro mem, kiu ludis la rolon de Petro.
Al la dialogaj lecionoj aldoniĝis listo de esprimoj kun klarigoj, gramatikaj resumoj kun bonaj ekzemploj, vortlistoj postlecione kaj ankaŭ librofine, kaj diversaj taskoj, kiel tradukado al kaj el Esperanto, skribado de vortolistoj kaj gramatikaj taskoj.
La solvo de la taskoj aperis librofine.
La instrumaterialo havis plurajn eldonojn. Ekz. ĝi aperis ankaŭ en Finnlando, ĉe Oy Mendoservo, Hyvinkää, 1990, sed ne plu estas aĉetebla.
La teksto de la dialogoj en 1999 aperis en Japanio, akompanata kun du KD-oj.
La malnova materialo troveblas ankoraŭ en polaj brokantejoj kontraŭ tre malalta prezo.
Kreodato:2021-04-24 11:28:28
Lasta redakto:2021-04-24 11:55:48
Montroj:5655
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.