Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Detala Gramatiko de Esperanto
Subtitolo:Tria, plibonigita eldono bazita sur PMEG 2023
Aŭtoro(j): WENNERGREN, Bertilo
Eldonejo:Espero por E@I
ISBN:978-80-99902-76-4
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):gramatika libro
Nivelo:B1, B2, C1, C2
Celgrupo:internacia
Aĝgrupo:pluraj aĝoj
Aĉeteblo:UEA: 15,00 EUR (sen varimposto)
Lingvo(j):Esperanto
Nia opinio:La nova eldono (julio 2023) de la Detala Gramatiko estas tute nove verkita, surbaze de PMEG 2023.
Ĝi enhavas la plej esencajn klarigojn pri la gramatiko, vortfarado, skribo kaj elparolo de la Internacia Lingvo, sed ne estas same kompleta kiel PMEG. Ĝia celgrupo estas precipe komencantoj, vojaĝantoj kaj partoprenantoj en kursoj. Ĝi uzas - same kiel la antaŭ eldonoj - tradiciajn gramatikajn terminojn. Sekve anstataŭ la PMEG-aj terminoj O-vorto, rolvorteto, perverba priskribo k.t.p., aperas ĉi tie la tradiciaj terminoj substantivo, prepozicio, predikativo k.t.p.

La Detala Gramatiko de Esperanto tamen donas bonan kaj relative profundan superrigardon de la lingvo en teksto apenaŭ trione tiel longa kiel tiu de PMEG, kiu estas tutampleksa, detalega referencoverko. La eldonon de tiu ĉi gramatiko subtenis Esperantic Studies Foundation (Fondaĵo por Esperantaj Studoj, ESF).

La eldonon de tiu ĉi gramatiko subtenis Esperantic Studies Foundation (Fondaĵo por Esperantaj Studoj, ESF).

La libron eblas aĉeti ĉe la eldonejo ESPERO kontraŭ 14,50 eŭroj.
Kreodato:2023-08-24 16:07:20
Lasta redakto:2023-08-24 16:33:57
Montroj:1706
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 1; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

1.
AJWentworth je 2024-02-06 14:39:14    

Por tiuj kiuj jam progresis preter la B2-a nivelo, la Detala Gramatiko estas utilega fonto de solvoj kaj konsiloj. Mi fakte tralegis la tutan libron dum pli ol unu monato - ĝi estas sufiĉe densa. Por mi ĝi certe malimplikis multajn problemojn kaj necertaĵojn. Aldone ĝi klarigas evitindajn kaj evitendajn frazojn kaj vortojn. Eble ĝi plej utilas kiel referenca libro. Ĝi ne enhavas ekzercojn, kaj ne pretendas esti tiuspeca "lernolibro". Notindas ke la verkisto uzas la "tradiciajn" gramatikajn terminojn en ĉi tiu libro (ekzemple "prepozicio") - en sia pli ampleksa "PMEG" li uzas esperantigitajn gramatikajn terminojn (ekzemple "rolvorteto").

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.