Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Angla-Esperanta-Ĉina etvortaro pri Homa vivo kaj Loĝado
Subtitolo:English-Esperanto-Chinese mini-dictionary on Human Life and Housing
英语-世界语-汉语 小词典 人类生活与住宅
Aŭtoro(j): KOUTNY Ilona
Long Yunxia 龙云霞
Sun Yesheng 孙业盛
Eldonejo:Rys - Poznań 2024
ISBN:978-83-68006-36-0
Tipo(j):vortaro
Nivelo:B1, B2, C1, C2
Celgrupo:nacilingva
Aĝgrupo:pluraj aĝoj
Aĉeteblo:
Lingvo(j):angla, ĉina, Esperanto
Nia opinio:Citaĵo el la libro:
Al la uzantoj
La Angla-Esperanta-Ĉina laŭtema etvortaro plene trafas la celon de tiuj, kiuj volas lerni lingvon aŭ ekzameniĝi, ĉar ĝi disponigas la necesan vortoprovizon por la elektitaj temoj, ĉi-foje por HOMA VIVO kaj LOĜADO. Tiel oni ne devas aparte serĉi la necesajn vortojn en alfabeta vortaro por povi paroli pri iu temo, ja verboj kaj adjektivoj kaj aliaj rilataj vortoj aperas post la elektita ĉefvorto ebligante ĝian uzon en kunteksto.
La 1200-1500 vortoj kaj esprimoj en la unuopaj temoj celas progresantojn, sed uzante la kapvortojn kaj la pli gravajn suborditajn vortojn ankaŭ la komencantoj povas profiti el la vortaro (vidu ekzemple la kapvortojn en la subĉapitro de Amo, sekso, familiplanado: ami, amo, enamiĝinta, flirto, kisi, sento, deziro, ĝuo, sekso, amori, virga, pudoro, koncipoprevento, aborto, abortigo, malfekunda, gravedeco, feto, nasko, patrineco, patreco), lasante la aliajn elementojn por la sekva fazo de lernado. La etvortaro same taŭgas, se iu volas paroli kaj skribi pri la donitaj temoj kun riĉa vortprovizo, aŭ simple deziras refreŝigi kaj kompletigi sian scion en komforta maniero.
La vortaro estis planita por lerni Esperanton, sed ĝi uzeblas certagrade ankaŭ por riĉigi la anglan aŭ la ĉinan vortoprovizojn. Tiucele ni distingas la britajn kaj la usonajn variantojn, sed mankas gramatikaj kaj fonetikaj informoj. Esperanto meze servas por kompari la du etnajn lingvojn, kiel “komuna denominatoro”. Eniris ankaŭ esprimoj, kiuj estas karakterizaj nur por unu el la du lingvoj. Tiel povas aperi iu nekutima esprimo en la alia lingvo, kiu konsideriĝas kiel traduko de la origina esprimo (inter citiloj aŭ enkrampe), sed ne estas uzata en la alia lingvo.

La (dike skribitaj) kapvortoj sekvas unu la alian en iu pragmatike logika ordo, pli kaj pli detaligante la temon. La ofteco kaj utiligebleco de la esprimoj havas rolon en la ordigado anstataŭ la konvencia alfabeta ordo. La rilataj vortoj aperas en 4 grupoj sub la kapvortoj, enkondukitaj per apartaj signoj:
 La unua grupo prezentas la tipojn de la kapvorto (ĉe familio ekz. kerna, granda, misfunkcia familio);
 la dua la verbojn kaj verbajn esprimojn (ekz. fondi, vivteni familion, dediĉi sin al la familio), kiuj estas uzeblaj en tiu kunteksto;
o la tria la adjektivojn (ekz. feliĉa, plurinfana, seninfana), kiuj karakterizas la ĉefvorton;
 la malpli gravaj vortoj asocieblaj al la kapvorto aperas en la 4a grupo (ekz. familiestro, familiano, familia rondo).
Kiam aldoniĝas iu elemento, kiu estas en la vortnesto de iu vorto jam figuranta, aŭ iel asociiĝas al tiu interna vorto, tiam ĝi aperas en la sekva nivelo, do iomete pli dekstren ŝovita ...

En tiu ĉi ordigo sinonimoj troviĝas kutime unu apud la alia kaj klarigoj (kursive en krampoj) helpas distingi ilin. Ankaŭ la stiletikedoj formala, neformala, slanga kaj pejorativa estas uzataj tiucele.

Fine, kelkaj demandoj, leksikaj kaj komunikaj ekzercoj helpas la prilaboron de la temoj dum esperanto-kursoj aŭ parte memstare. La demandoj helpas kompreni kaj apliki la esprimojn, la vortoprovizaj esploroj estas fareblaj memstare, la prezentoj kaj ludoj postulas partnerojn por la ludoj kaj diskutoj. La komunikaj taskoj implicas
memstaran kaj grupan laborojn, kaj poste publikan prezenton aŭ diskuton. La ludoj de scenoj kaj dramoj komenciĝas per disdono de roloj(aŭ prefere la partoprenantoj mem elektu siajn partnerojn) kaj atentigo pri kondiĉoj, post mallonga interkonsiliĝo okazas la komuna improviza ludo por la tuta grupo. La vortaro tiam ekviviĝas, se ni uzas la vortojn por komuniki pri aktualaj temoj, kiuj interesas la lingvolernantojn.
La hejmaj taskoj same postulas komunikadon kaj akiradon de informoj. Se ne eblas en la lernata lingvo, tiam almenaŭ la raporto pri la agado (intervjuado de konatuloj pri la traktata problemo) okazos en la cellingvo dum la sekva renkontiĝo.
Recenzoj:La vortaro en papera formo estis eldonita en limigita kvanto, sed baldaŭ aperos reta versio, kie troveblos ĉiuj ĝisnun kreitaj vortaroj, kies uzo eblos en diversaj lingvokombinoj.

La prezenton de la aliaj vortaroj de la serio vi povas trovi ĉi tie.

Kreodato:2024-09-17 19:52:05
Lasta redakto:2024-09-18 19:49:34
Montroj:233
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 11; Viaj elŝutoj: 0

Specimena paĝo  PNG .png
Elŝutoj sume: 7
Kreodato: 2024-09-18 08:50:20

Vortonesto - Homa vivo  PNG .png
Elŝutoj sume: 4
Kreodato: 2024-09-18 08:50:00

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.