Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Ludu kun ni! 2
Subtitolo:Propedeŭtika lingvo-kurso por infanoj
Aŭtoro(j): FORMAGGIO, Vilisics Elizabetta
Eldonejo:Esperanto Radikala Asocio, 2000.
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):lernolibro
Nivelo:A1, A2
Celgrupo:internacia
Aĝgrupo:nedifinita
Aĉeteblo:UEA: 16,50 EUR (sen varimposto)
ELNA: 17,30 USD
Nia opinio:La dua volumo estas daŭrigo de la unua stile, metodike, aspekte kaj enhave. Tamen eĉ pli matura prilaborado karakterizas la materialojn. Laŭ la kresko de la infanoj ankaŭ la paŝoj fariĝas pli grandaj. Malgraŭ la malpli dika papero kaj senkoloreco ankaŭ tiu ĉi volumo restis alloga, tre bone uzebla infanlibro.
Recenzoj:IPR, 2001/4. (p.34-35.)
Kreodato:2005-07-08 19:16:35
Lasta redakto:2006-09-22 00:57:06
Montroj:24424
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 15; Viaj elŝutoj: 0

Interna paĝo  JPG .jpg
Elŝutoj sume: 15
Kreodato: 2010-08-02 15:50:35

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 3; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

3.
Marilu je 2014-03-03 14:32:58    

La unua volumo konvenas por junaj infanoj (6-9). Sed la dua estas pli malfacila kaj taŭgas por pli aĝaj infanoj. Plue ĝi devus esti uzita en klaso, kun tuta grupo samtempe por ke la progresado estu utila al ĉiuj.
Unue ĝi aspektas iomete malgaja ĉar ĉiuj bildoj estas nur desegnitaj per nigra koloro. Fakte la libreto estas kiel kajero en kiu la infano povas skribi, kolorigi la bildojn. Do la investo de la infanoj povus esti duobla : en klaso kun la kamaradoj kaj hejme, sola aŭ kun la familiano se la infano volas pli labori.
La enhavo estas tre riĉa pri leksiko kaj pri gramatikaĵoj. Ĝi estas tiel riĉa ke ne eblus lerni ĝin dum unu sola jaro. Pro tio, necesus daŭra programo en la lernejo.

2.
Ducloyer josette je 2002-06-26 02:16:30    

Mi sukcese uzis ĝin por komencantoj 11-13 jaraj. En tagmeza klubo, kie estas tre malfacile allogi junajn lernantojn,tiu profesie pedagogia libro ebligis gaje kaj efike instrui.

1.
Carlo Bourlot je 2002-01-06 22:22:10    

Ŝajnas al mi, ke la dua L.K.N. povas taŭgi ankaŭ por 11-12jaruloj.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.