La unua volumo konvenas por junaj infanoj (6-9). Sed la dua estas pli malfacila kaj taŭgas por pli aĝaj infanoj. Plue ĝi devus esti uzita en klaso, kun tuta grupo samtempe por ke la progresado estu utila al ĉiuj.
Unue ĝi aspektas iomete malgaja ĉar ĉiuj bildoj estas nur desegnitaj per nigra koloro. Fakte la libreto estas kiel kajero en kiu la infano povas skribi, kolorigi la bildojn. Do la investo de la infanoj povus esti duobla : en klaso kun la kamaradoj kaj hejme, sola aŭ kun la familiano se la infano volas pli labori.
La enhavo estas tre riĉa pri leksiko kaj pri gramatikaĵoj. Ĝi estas tiel riĉa ke ne eblus lerni ĝin dum unu sola jaro. Pro tio, necesus daŭra programo en la lernejo.