Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Hanako lernas Esperanton
Aŭtoro(j): DOI, Cxieko
Eldonejo:Mevo-libroj, Jokohama, 1995. (2a eld.)
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):lernolibro
Nivelo:A1, A2
Celgrupo:internacia
Aĝgrupo:nedifinita
Aĉeteblo:UEA: 11,40 EUR (sen varimposto)
Nia opinio:Pli legolibro ol lernolibro. Ne uzeblas lernocele sen instruista helpo. Longaj legaĵoj paĝflanke kun kelkaj laŭelemente segmentitaj vortoj kaj desegnaĵoj. Krom la legaĵoj neniu klarigo, gramatikaĵo kaj demando. Kompare kun la traktataj gramatikaĵoj sufiĉe simplaj gramatikaj taskoj en la aparta, malbone bindita ekzercaro.Bone uzeblas kiel aldona legmaterialo paralele kun iu bona kurslibro.
Recenzoj:Esperanto,1995. aprilo (73.p)
Kreodato:2005-07-08 19:16:35
Lasta redakto:2005-07-08 19:16:35
Montroj:47915
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 2; Viaj elŝutoj: 0

Interna paĝo  JPG .jpg
Elŝutoj sume: 2
Kreodato: 2010-08-02 15:50:36

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 2; Mezuma noto: 4; | Aldoni propran opinion

2.
noelzivo je 2022-07-30 19:14:24    

Laux mia opinio, bonega estas japana lernolibro “Hanako lernas Esperanton” de Cxieko Doi. En gxi estas nur Esperantaj tekstoj, do, gxi povas esti uzata ie ajn en la mondo: kaj samtempe gxi montras al internacia publiko iujn konojn pri Japanio kaj japana vivo; do, gxi donas ankaux kulturajn sciojn krom pure lingvaj.
Mi uzis gxin dum multaj jaroj en nia klubo, kaj cxiam lernantoj ege sxatis gxin. Kompreneble, pro sia aspekto (nur esperantlingvaj tekstoj) oni povas uzi gxin nur kun la helpo de instruisto. Sed certe, mi multon aldonas, klarigas dum la lecionoj por ke ili estu vivaj. Kaj al lernantoj estas INTERESE lerni, interese ekscii ne nur la lingvon, sed ankaux la nuancojn de alia kulturo, alia vivstilo.
Versxajne, tio koncernas gxuste junularon, kun kiu mi kunagis. Sed ja gxuste de junularo dependas vivanteco de nia lingvo!
Jes, en la libro estas multaj tekstoj por legi; kaj aldone ekzistas preskaux duoble pli dika libreto kun ekzercoj. Do, cxio estas sisteme kaj sagxe ekvilibrita; kaj mi sincere rekomendas tiun libron por ne nur instruo, sed ankaux eduko de junaj homoj en la spirito de estimo al diversaj popoloj kaj kulturoj de la mondo.

1.
Gwenda Sutton je 2002-01-19 12:50:11    

Tre plaĉis al uzi la libron kun malgranda grupo de Japanoj en 1995. La libro speciale taŭgas por Azianoj generale kaj Japanoj speciale ĉar ili facile rilatas al la homoj kaj situacioj en la libro. Ĝi estas egale taŭga por geknaboj kaj ankaŭ interesa legolibro por progresantoj ie ajn.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.