Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Esperanto - Zagreba Metodo - | Ĝenerala prezento
Subtitolo:Lernolibro de la internacia lingvo
Aŭtoro(j): IMBERT, R.
SEKELJ, T.
ŠPOLJAREC, I.
ŠTIMEC, Spomenka
TIŠLJAR, Zlatko
Eldonejo:diversaj, depende de la nacia lingvo
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):lernolibro
Nivelo:A1, A2
Celgrupo:nacilingva
Aĝgrupo:nedifinita
Aĉeteblo:UEA: 4,50 - 6,00 EUR (sen varimposto)
Lingvo(j):angla, bulgara, finna, franca, germana, hispana, hungara, itala, japana, kataluna, korea, kroata, makedona, malta, nederlanda, pola, portugala, rumana, slovena, ukrajna, vjetnama
Nia opinio:La fama, pli ol de 20-jaroj uzata lernilo taŭgas instrui esperanton en la unua fazo.La libro konstruiĝis surbaze de la 500 plej oftaj vortradikoj, instruas (nacilingve) la plej elementan (certe ne la tutan) gramatikon kiun komencanto povas bezoni en la komunikado. La legaĵoj temas pri ĉiutagaj temoj, la du lastaj estas fragmentoj el originalaj literaturaĵoj. La ekzercoj estas simplaj, malmultaj. Apudlecione, flanke de la legaĵoj troveblas vorlisto (E-nacilingva) kaj ankaŭ fine de la instrukajero dudirektaj vortlistoj. Bildstria rakonto en facila Esperanto, kun la titolo KIU ESTAS JOZEFO? estas speciale verkita kiel ekzercolegaĵo por la studantoj laŭ la lernolibro. Utilaj verkoj kunuzendaj:1. Kasedo: kun la esperantlingvaj tekstoj de la Lernolibro de la Internacia Lingvo laŭ la zagreba metodo. Zagreb, 1986. Prezo: 6,002. Bildstrio: Kiu estas Jozefo? Johán Valano, Vjekoslav IveziĿ. Zagrebo, 1984. 18p. 21cm. En facila lingvaĵo, verkita kiel ekzercolegaĵo akompane al "la zagreba instrumetodo". Ilus.. Prezo: 1,50 3. Instrukciaro: Por kursgvidantoj uzantaj la Zagreban Metodon. Z. Tišljar. Zagrebo, 1989. 55p. 20cm. Prezo: €4,80. 4.Esperanto ne estas nur lingvo. Ĝi estas legolibro post la baza kurso laŭ la Zagreba Metodo. S. Štimec. Zagreb, 1993 (3a eld). 24p. 20cm. 5. Daŭriga B-kurso (aŭtoro: S. Štimec.)Rimarko:La jena katalogo prezentas ne konkretan libron, sed ĝeneralan lernilon de la metodo, kiun oni adaptis jam diversloke kaj diverstempe (sed fidele al la originalo) al pli ol dudeko da lingvoj (angla, bulgara, germana, kataluna, angla, finna, franca, hispana, hungara, itala, japana, kirunda, korea, kroata, makedona, malta, nederlanda, pola, rumana, rusa, slovena ukraina, vietnama). La ekzempleroj, markitaj per dikigitaj literoj estas aĉeteblaj ankaŭ nun ĉe UEA. Por aparta kajero, nur kun la esperanta versio, adaptebla al kiu ajn nacia lingvo kontaktu la : eldoniston
Kreodato:2005-07-08 19:16:35
Lasta redakto:2010-08-31 06:46:01
Montroj:38830
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 14; Mezuma noto: 3.43; | Aldoni propran opinion

14.
Nedeljka je 2023-11-15 14:17:32    

Komento pri lernolibro

Lernolibro laŭ la zagreba metodo

La lernolibro, verkita de kelkaj tre bonaj kaj aktivaj esperantistoj, i.a. Zlatko Tišljar, kaj eĉ du elstaraj verkistoj Tibor Sekelj kaj Spomenka Ŝtimec, estas bona lernilo por ekhavi bazajn sciojn pri Esperanto. Oni povas uzi ĝin por instrui Esperanton al samlingvanoj dum retaj aŭ ĉeestaj kursoj. Ĝi taŭgas ankaŭ por lerni Esperanton aŭtodidakte.
La tekstoj en la lernolibro estas iom pli interesaj al junaj gelernantoj, sed se la kursanoj estas diversaĝaj, oni aldone uzu lernomaterialojn, troviĝantaj en la reto aŭ aliloke. Ĝi konvenas por instrui Esperanton al nevidantoj ĉar la bildoj tie ne troas. Gramatikaj klarigoj en la libro estas simplaj, kompreneblaj kaj helpas facilan alproprigon de la gramatikaĵoj.
Nacilingva-Esperanta kaj Esperanta-nacilingva vortaroj, konsistantaj el pleje uzataj vortoj, gbvidas al facila konversacio kaj komunikado kun esperantistoj.

13.
arankal je 2023-11-11 06:36:05    

Mi eklernis Esperanton helpe de tiu ĉi lernolibro – antaŭ 40 jaroj (Esperanto-hungara versio). Krome, kiel instruisto, antaŭ kelkaj jaroj (inter 2014 kaj 2018) mi uzis ĝin kiel instruilon en la mezlernejo dum la nedeviga, libere elektebla E-fakrondo. Ĝi ankaŭ hodiaŭ uzeblas kun kompletiga instrumaterialo, kiel tekstoj kun modernaj esprimoj (ekz. pri uzo de komputilo, interreto) kaj ekzercoj.

12.
Zlatko Tisxljar je 2004-03-10 07:25:12    

La aŭtoroj de la ZM volis eluzi la esencan avantaĝon de Esperanto - lerni la bazon de la lingvo (por turismaj bezonoj) laŭeble rapide. Tial la intenco estis
a) fari libron amplekse minimuman por ne timigi la lernantojn
b) uzi nur la vortojn plej oftajn (lau la frekvencmorfemaro de parolata Esperanto)
c) eviti chiujn balastojn pior komencantoj(ne nepre necesajn vortojn kaj gramatikerojn)kaj ebligi zujan uzeblon
d) fari lernolibron uzeblan sammaniere en komunaj kursoj konsistantaj el diversnacianoj (per diverslingvaj adaptoj)
e) fari ekzercojn nemultajn (pro amplekso) sed maksimume malfacilajn adekvate al la momenta lernfazo.
Tial la libron ellaboris aŭtora teamo kaj aplikis rimarkigojn de instruistoj ĝin uzintaj en la jaroj 1980-1983.
Malgraŭ multaj neharmoniaĵoj menciitaj en la rimarkigoj en tiu chi listo, malfacile ŝanĝeblaj, se oni volas konservi la supre priskribitajn celojn, la libro estis kaj estas uzata sukcese dum tri jardekoj kaj oni daŭre adaptas ĝin al ĉiam pli novaj lingvoj. En 2003 aperis la pola kaj rusa versioj. Uzas ĝin eĉ pluraj aziaj popoloj (japanoj, koreoj, vjetnamanoj...). Ekzistas ankau afrikaj adaptoj (kirunda -lingvo de Burundio) kaj kelkaj nemenciitaj en la ghenerala priskribo kiel la malta, kataluna, vaska, hispana.
Mi mem gvidis sukcese pli ol 100 kursojn por ĉiuj aĝoj (de dekjaruloj ĝis maljunuloj) kio estas ankaŭ ĝia avantaĝo. Ĝi uzeblas ne samgrade sukcese por ĉiuj aĝoj.
Tre helpas min multaj aldonaj materialoj en la Instrukciaro por kursgvidantoj uzantaj la Zagreban Metodon (IKS, Zagrebo 1989).
Zlatko Tiŝljar

11.
Spomenka Štimec je 2003-02-09 18:12:00    

Bv. aldoni al la listo de helpmaterialo Bildstrion KIU ESTAS JOZEFO? de Johan Valano
kaj kasedon kun lecionoj kaj kantoj post ĉiu dua leciono, samkiel B-kurson (progresigan) el kiuj konsisitis la metodo.
Mi kiel kunaŭtoro kiu ricevis difinitan taskon prepari tekstojn ene de difinita vortlisto mem miris kial tiom da lingvoj bezonas ĝuste tiatipan lernilon.
Mi devas seniluziigi kolegon Kolker pri supozo ke la libro havis bonan reklamon sed konsenti kun li ke ĝi atingis zeniton.

10.
Boris Kolker je 2002-07-18 10:00:33    

Mi neniam povis kompreni admiron pri tiu lernolibreto. La tekstoj ne estas allogaj. Ekzercoj estas nemultaj kaj ne originalaj.
Verŝajne, (la) aŭtoroj kaj eldonistoj estis tre persistaj pri diskonigo, tradukigo kaj eldonigo de la lernolibro. Sed, ŝajnas, ke ĝia zenito jam forpasis.

9.
Pálma Csiszár je 2002-06-29 04:38:46    

La kasedo estas tre bone utiligebla, la kantoj belsonaj kaj facile kompreneblaj. Tre bona estas la principo instrui nur bazajn vortojn, tiel pli rapide eblas atingi fluan parolon.

8.
Joan Inglada Roig je 2002-06-28 00:39:25    

Tre bona. Mi uzis la katalunan version por gvidi kursojn kaj iuj gelernantoj de antaŭ kelkaj jaroj nun ankoraŭ bone memoras ĝin kun agrabla sento.

7.
Birke Dockhorn je 2002-05-22 21:42:31    

Ankaŭ mi aprecas la ideon de tiu ĉi libro pri la ebla paralela uzo en internaciaj kursoj, kvankam mi neniam uzis ĝin en internaciaj kursoj, sed plurfoje en kursoj por Germanoj - por havi lernmaterialon ne tro pezan kun germanlingvaj klarigoj kaj ĉefe pro la promeso, ke oni dekomence lernas la plej oftajn vortradikojn. Sed tiun avantaĝon kontraŭdiras la materialo mem: ekde la unua uzo mi sentis la apenaŭ ekzistantan ligon inter tekstoj, ekzercoj kaj unuopaj lecionoj. Ĝenis min ĉefe la evidenta klopodo premi la vortojn de la vortlistoj en ajnan kuntekston, kiu foje estas ege for de realaj komunikbezonoj kaj igas la tuton ridinda. Precipe la tradukekzercojn mi forte malrekomendas, ili estas sensistemaj kaj montras, almenaŭ en la germana versio, mallertan esprimmanieron, multe tro komplikan por traduki je tiu nivelo kaj foje eĉ eraran. Fine mi konsentas kun kelkaj ĉi-antaŭaj kontribuoj: oni nepre bezonas multege da aldonaj materialoj, ĉar la libro mem apenaŭ donas bazon por tuta kurso. Tial laŭ mi oni pripensu ĉu ne indus transiri al alia intertempe aperinta lernolibro.

6.
Sonja Askrabic je 2002-05-03 04:05:31    

La lernolibro estas tre utila kaj la klarigoj estas bonaj, speciale por komencantoj. Nur mankas abstraktaj vortoj.

5.
Dag Treer je 2002-05-03 04:05:04    

Tiun ĉi lernolibron mi uzis kiel memlernanto. Por kelkaj frazoj mi devis serĉi klarigon de E-spertuloj aŭ en
E-vortaro. Tio estas normale kiam oni lernas novan lingvon. Nun mi kungvidas A-kurson per Zagreba metodo. En la kurso ni faras ankaŭ ekzercojn kiujn ni kreis konektite al lecionoj en la lernolibro.

4.
Lana Shlafer je 2002-04-30 13:27:32    

La libro estas tre bona sed bezonas spertan instruiston. Mi konsentas kun komentoj de Radojica pri la manko de ekzercoj.
Estu preta uzi iajn aliajn materialojn krom la libro (kaj la kasedo kiu akompanas ĝin).

3.
Sonja Petrovic je 2002-04-30 13:25:30    

Tre bona helpmaterialo por ne tre intensaj kursoj dum kiuj uzatas nacia lingvo, sed ne sufiĉa por si mem. Iom nedetale kaj nesistematigite traktita gramatiko.

2.
Herbert MAYER je 2002-04-09 18:02:10    

Mi uzis la lernolibron en lernejaj eksperimentoj en Austrio kunlabore kun Kroatio. La baza ideo estas tre bona: lernantoj el diversaj nacioj lernu kune kaj paralele per la sama lernolibro. Sed ĝuste tie sidas la embusko: Kroatoj ekz. bezonas ofte tute aliajn lingvajn informojn ol germanlingvanoj. Tiu problemo tute ne estas solvita. Kaj krome la lernunuoj ne ĉiam estas ekvilibre strukturitaj.
Konkludo: Se vi volas utiligi tiun metodon vi devos kiel instruisto multe kromlabori por prezenti al viaj lernantoj apudan materialon. Vi devos mildigi la abruptaĵojn kaj pripensi kiel paroligi la lernantojn. Sen tio mi malrekomendus la libron. Netauga por memlernantoj.
Baze bona restas la ideo kaj se vi povas internacie kunlabori per la Zagreba Metodo, voloras la penon.

1.
Radojica Petrovic je 2001-12-08 21:50:37    

Bonaj tekstoj kaj vortelekto pri realaj situacioj.
Mi ŝatis uzi ĝin (kroatlingva versio).
Gramatikaj klarigoj ne ĉiam kongruas kun la
bezonataj por la teksto en la sama leciono.
Tro malmulte da ekzercoj, ne pretigitaj laŭŝtupe
- de pasivaj ĝis produktivaj por kreskigi la kvar
lingvokapablojn. La tradukaj ekzercoj povas
misvojigi lernantojn pro misinfluo de nacilingvaj strukturoj, por serblingvanoj kaj
kroatlingvanoj precipe ĉe prepozitivo kaj preterito.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.