Per tiu libro mi eklernis Esperanton. Ankoraŭ memoras kiel ridis antaŭ tiuj falsaj dialogoj, bombastaj, frazecaj, kaj ankoraŭ pli malnaturaj en la barokeca hispana traduko: ŝajnas preskaŭ la hispana lingvo de la epoko de Don Kiĥoto.
Sed mi ankaŭ memoras kiel avide mi ellegis la bonegajn lingvoklarigojn, absolute trafajn, kiuj videbligas la spertecon de profesia tradukisto.
Aliflanke la tradukekzercoj ĉe la fino mallogis min, kaj per la teksto de la solvitaj taskoj ĉe la fino de la libro uzis ilin tute same kiel la komencajn dialogojn, por lerni la lingvostilon per komparo. Traduki estas peza laboro por profesiulo, ne helpas al flua parolado de fremda lingvo. Estas multe pli utilaj la kolektetoj de parolaj esprimoj en ĉiu ĉapitro (kvankam ilia esperantigo ne ĉiam aspektas sufiĉe internacie).
Mi rigardas ĝin plej taŭga por memlernantoj kun sufiĉa scio pri lingvoj kaj sperto pri ilia profesia uzo, sed ne imagas kiel estas uzebla por klasoj; necesus malpezigi la dialogojn de sia literatura stilo, ekzemple, uzante surbendigojn de veraj dialogoj inter bonaj parolantoj pri pli esperantaj temoj. Tiel eblus ekspluati bazan principon, tiu estas, ekzerci komencantojn unue al kompreno.