Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Parlons Espéranto
Subtitolo:La langue internationale
Aŭtoro(j): JOGUIN, Jacques
Eldonejo:L`Harmattan - Paris, 1998.
ISBN:2-7384-6898-5
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):gramatika libro
Nivelo:C1, C2
Celgrupo:nacilingva
Aĝgrupo:nedifinita
Aĉeteblo:UEA: 21,90 EUR (sen varimposto)
Lingvo(j):franca
Nia opinio:Detala priskriba gramatika libro, aperinta ĉe ne esperanto- eldonejo kiel la 36a ero de la kolekto PARLONS... (Ni parolu ...). Enkonduke de la libro detalaj studoj - entute sur pli ol 30 paĝoj - prezentas la internacian lingvon, ties kulturon kaj historion.
Strukture la libro iom diferencas de la aliaj, klasikaj gramatikaj libroj, ja traktas la sintakson antaŭ la vortpecoj. La gramatikaj konceptoj estas detale kaj klare, kun aŭtentikaj fakterminoj klarigitaj, akompanataj de trafaj ekzemploj en esperanto. Multe valoras la lasta ĉapitro, kiu traktas kaj konvinke pruvas la ĉiukampan evoluon de E-o (gravaj argumentoj kontraŭ tiuj kiuj opinias ĝin "morta lingvo") kaj tipologie komparas la internacian lingvon kun la aliaj lingvoj. E-franca vortolisto kaj detala temindekso helpas, manko de paĝnumeroj ĉe la enhavtabelo malhelpas la orientiĝon en la libro.
Resume: impona, science verkita gramatiko por lingvistoj kaj altnivele studantoj de la internacia lingvo.
Kreodato:2005-07-08 19:16:35
Lasta redakto:2005-09-14 13:00:52
Montroj:27702
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 2; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

2.
Denis je 2005-01-23 13:55:18    

Bonega gramatiko-libro, kiu prezentas detalajn respondojn al precizaj malfacilaĵoj, respondoj malofte troveblaj en aliaj libroj.
(Detalo: la titoloj povus esti iom pli videble prezentitaj).

1.
Marielen je 2004-09-05 22:19:38    

Tiu libro estas bonege ellaborita, logike prezentita, kaj donas tre modernan bildon de la lingvo kaj ties mekanismoj. Tie oni trovas respondojn al diversaj gramatikaj respondoj.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.