Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Esperanto ' Wort für Wort
Aŭtoro(j): DAHMANN, Klaus
PUSCH, Thomas
Eldonejo:REISE KNOW-HOW Verlag Peter Rump GmbH, 2001.
ISBN:3-89416-246-5
Akireblo:aĉetebla
Nivelo:A1, A2
Celgrupo:nacilingva
Aĝgrupo:nedifinita
Aĉeteblo:
Lingvo(j):germana
Nia opinio:Malgranda poŝlibreto kun kasedo, kongruaj kun la aliaj 55 alilingvaj manlibretoj de la populara serio por vojaĝantoj. La libro distribuiĝas en ne-esperantista medio, aĉeteblas en publikaj librejoj. La du junaj aŭtoroj sukcese kombinis la necesajn lingvajn informojn kun la prezentendaj trajtoj de la esperanto-komunumo, kun speciala akcento je la bezonoj de vojaĝantoj. La gramatika parto donas bonan bazon por ekinteresiĝi pri la lingvo kaj lerni ĝin ĝis iu baza, komunikcela nivelo. La traktataj temoj estas klarigitaj en la germana lingvo, kun la aldono de kelkaj ekzemploj kaj modelfrazoj en esperanto. La ĝeneralaj esprimoj kaj leksikaj temoj listigas vortojn por esprimi ĉiutagaĵojn, verdire okulfrape en la stilo kaj intereskampoj de la juna generacio. En la akompana kasedo kun germana klarigo estas elparolataj, pere de (bedaŭrinde senteble) germana esperantisto, ĉiuj vortoj, esprimoj kiuj estas dikigitaj en la libreto, tio faciligas la orientiĝon.
Kreodato:2005-07-08 19:16:35
Lasta redakto:2011-01-03 18:09:16
Montroj:38603
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.