Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Jen Nia Mondo 2
Subtitolo:A follow-up radio/casette cours of lessons in Esperanto
Aŭtoro(j): WELLS, John
and others
Eldonejo:Group Five, 1979
ISBN:0-906632-01-3
Akireblo:aĉetebla
Nivelo:B2
Celgrupo:nacilingva
Aĝgrupo:nedifinita
Aĉeteblo:UEA: 8,40 + (9,00 kasedo) EUR (sen varimposto)
FEL: 8,36 EUR (inkl. la varimposton)
ELNA: 9,50 + (8,40 kasedo) USD
Lingvo(j):angla
Nia opinio:La dua libreto de la kursmaterialo estas ĉiusence bona daŭrigo de la unua volumo. La aŭtoro konservis la strukturajn principojn (unue la dialogforma teksto kun paralela vortolisto e-angla paĝflanke, poste sekvas la gramatikaĵoj prezentitaj koncize kun trafaj ekzemploj kaj fine de la leciono paroligaj skemoj kaj skribaj, ĉefe tradukekzercoj.)Ĉi-volume la 'notoj' jam pritraktas ne nur bazajn gramatikaĵojn, sed estas prezentataj fenomenoj per kiuj la lernantoj povas riĉigi kaj plibeligi siajn vortuzon kaj stilon. La elekto de tiuj materialoj ofte montras konscian strebadon por evitigi la kaptilojn de falsaj amikoj. La duonproduktivaj tabelformaj ekzercoj helpas spertiĝi en la uzo de tre utilaj, ĉiutagaj parolturnoj metitaj en kompleksajn frazojn.La intrigo estas daŭrigata, Helena kaj Petro, nun jam geedzoj vivas sian ĉiutagan vivon, en kiun plektiĝas ankaŭ movadaj okazaĵoj, priesperantaj informoj. La libron finas indekso de gramatikaĵoj kaj informoj pri la ebloj plulerni la lingvon.La materialo en 2005 estis eldonita ankaŭ sur 2 KD kompletoj, kun entute 6 diksoj. Vidu la detalojn ĉi tie.
Kreodato:2005-07-08 19:16:35
Lasta redakto:2017-01-30 12:10:56
Montroj:20004
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.