Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Oportuna Vortaro de Ordinara Esperanto
Subtitolo:OVO-SERIO 2.
Aŭtoro(j): SETÄTÄ, Vilho
Eldonejo:Fondumo Esperanto, Helsinki, 1969.
ISBN:951-9005-18-8
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):vortaro
Nivelo:A2, B1, B2
Celgrupo:internacia
Aĝgrupo:nedifinita
Aĉeteblo:UEA: 6,00 EUR (sen varimposto)
FEL: 5,72 EUR (inkl. la varimposton)
Nia opinio:Tre praktika, delonge kun sukceso uzata poŝvortareto, enmanigebla al la studentoj tuj je la komenco de la studoj. Ĝi enhavas pli ol 2000 el la plej oftaj radikoj kun klarigoj en facila Esperanto; stimulas pensadon rekte en la lingvo sen bezono traduki. La vortklarigoj estas simplaj, ofte ne kompletaj, sed tute bonaj por kompreni la signifon de la konceptoj. Tion helpas ankaŭ la ilustraĵoj. Komence de la libreto troviĝas mallonga enkonduko al la lingvo, kun gramatikaj resumoj.
Kreodato:2005-07-08 19:16:35
Lasta redakto:2010-09-18 20:39:46
Montroj:19555
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 1; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

1.
MARTIN Ginette je 2002-11-16 22:27:07    

Mi tre ŝatas tiun vortaron, tre plaĉa, klara. Dum longa tempo mi havis nur unu por mi kaj ne sukcesis aĉeti ĝin por la membroj de mia klubo.Mi kredis ke ĝi neniam estos reeldonita,kaj rezignaciis..
Nun mi scias ke oni povas denove aĉeti ĝin. Tiu libro meritas diskonigon.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.