Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Jen Nia Mondo 1 (Itala versio)
Aŭtoro(j): WELLS, John
VESSELLA, Nino, adaptis
Eldonejo:Edistudio, Pisa, 1992.
ISBN:88-7036-049-0
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):kasedo+libro
Nivelo:A1, A2
Celgrupo:nacilingva
Aĝgrupo:nedifinita
Aĉeteblo:UEA: 12,00 inkluzive la kasedon EUR (sen varimposto)
Lingvo(j):itala
Nia opinio:La materialo, originale por anglalingvanoj kreiĝis komence de la 70aj jaroj kun la celo dissendi ĝin en studentaj radiostacioj, kio fakte okazis almenaŭ en la universitato de Essex, antaŭ la libroforma publikigo. La stilo kaj la sprita enhavo de la dialogformaj lecionoj bone spegulas tiun etoson, pro kio la materialo fariĝis amuza kaj alloga instruilo. La gramatikaĵoj estas koncize prezentitaj en mallongaj anglalingvaj klarigoj kaj trafaj ekzemploj tuj post la leciontekstoj. La alproprigon servas la diversaj, ofte duonproduktivaj paroligaj ekzercoj. La skribiga parto konsistas ĉefe el tradukekzercoj kaj kompletigaj taskoj. Por la komprenigo de la leksiko, paralele kun la teksto, aperas dulingva vortolisto rande de la paĝo, kaj librofine troviĝas vortaro kun indekso pri la lecionnumeroj. La unua litallingva eldono aperis en 1977 ĉe FEI, Milano. Sur la akompana kasedo rolas Mariarosa Valli, Eugenio Caperchione kaj Nicola Minnaja. Bedaŭrinde rimarkeblas la itala akĉento. La instrumaterialo bone taŭgas ankaŭ por memlernantoj.
Kreodato:2005-07-08 19:16:35
Lasta redakto:2017-01-30 12:10:14
Montroj:19472
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.