Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Esperanta frazeologio
Aŭtoro(j): FIEDLER, Sabine
Eldonejo:UEA, 2002.
ISBN:92 9017 080 8
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):lingvistika libro
Nivelo:C1, C2
Celgrupo:internacia
Aĝgrupo:nedifinita
Aĉeteblo:
Nia opinio:La libro ' esperantigita parto de habilitiga disertaĵo de la aŭtorino - analizas la frazeologion de Esperanto. La verkistino komparas la evoluon de la frazeologio de la planlingvoj kun tiuj de la etnaj lingvoj, klarigante ecojn de frazeologiaĵoj de E-o kaj prilaborante klasifikajn modelojn. La analizo fariĝis surbaze de pli ol 300 ekzemploj, el la parolata kaj el la skribita lingvoj, ĉerpitaj el beletraĵoj kaj el la gazetaro. En la kolektado kaj ĝusta kompreno de la ekzercoj pere de enketoj kunlaboris 500 esperantistoj, kio jam en si mem montras la intereson rilate al tiu ĉi temo.
La celon: montri ke E-o estas 'riĉa, nuancoplena kaj evolupova' sendube sukcese atingas la verko. La prenitaj ekzemploj kune kun siaj kuntekstoj donas bonan okazon perfektiĝi en nia lingvo, cerbumi pri ĝi, kompari ĝin kun la naciaj lingvoj, konsciiĝi pri la strukturoj kaj internacieco de la esprimoj. La tuta verko estas ekskurso pere de la lingvo tra la esperanto-kulturo, kun aŭtentika ĉiĉeronado de S. Fiedler. Ni konsilas la libreton ne nur por lingvistoj, sed ankaŭ por instruistoj kaj interesiĝantoj pri lingvaj fenomenoj.
En 2004 aperis libreto kun ĉ. 70 elektitaj farzeologioj de la studoj, kiujn akompanas spritaj ilustraĵoj. Vidu ĉe Ilustrita frazeologio.
Kreodato:2005-07-08 19:16:35
Lasta redakto:2005-07-08 19:16:35
Montroj:66968
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.