Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Metodiko de la esperanto-instruado (3a eld.)
Subtitolo:Gvidilo por instruantoj de la lingvo internacia
Aŭtoro(j): RAKUŜA, Rudolf
Eldonejo:UEA, 1991.
ISBN:92 9017 045 X
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):metodika libro
Nivelo:C1, C2
Celgrupo:internacia
Aĉeteblo:UEA: 6,00 EUR (sen varimposto)
Nia opinio:La unua eldono de la libro aperis en 1957 sub la titolo Instrumetodo por Esperanto, la dua , kompletigita eldono aperis en 1970 sub la titolo Metodiko de la Esperanto-instruado, ambaŭ eldoniĝis en Ljubljana. La nuna volumo estas fotorepresaĵo de la dua, iom riĉigita je piednotoj. La unua parto de la materialo okupiĝas pri la kondiĉoj kaj problemoj de E-instruado, kiuj tamen signife ŝanĝiĝis en la lastaj jardekoj, do necesas ke la leganto aktualigu tiujn informojn kaj konstatojn. La parto pri ĝenerala didaktiko devas esti konata por ĉiuj diplomitaj instruistoj, tamen por ripeto kaj ellerno de la teminoj estas utile legi ĝin. La tria parto donas ĝeneralan superrigardon pri la lingvolernigaj metodoj (inklude ankaŭ poresperantajn metodojn) kaj pritraktas praktikajn temojn koncerne la instruadon de la internacia lingvo. Tiuj lastaj ĉapitroj (detale vidu ilin en la enhavlisto sur la sekva paĝo) faras la libron ankaŭ nun utila faklibro por la partoprenantoj de metodikaj trejnkursoj kaj praktikantaj instruistoj.
Kreodato:2005-07-08 19:16:35
Lasta redakto:2010-09-18 20:39:10
Montroj:39975
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.