Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Metodologio de lingvostudado kaj parolaproprigo
Subtitolo:Universitata lernolibro
Aŭtoro(j): SZERDAHELYI, István
Eldonejo:Budapest, 1981.
ISBN:ne indikita
Akireblo:brokantaĵo
Tipo(j):metodika libro
Nivelo:B2, C1, C2
Celgrupo:internacia
Aĉeteblo:UEA: 9,00 (Elcxerpita) EUR (sen varimposto)
Nia opinio:La verko de la eminenta pedagogo estis unu el la bazaj instruhelpiloj en la universitata Esperanto-fako, funkcianta en Budapeŝto ekde la sesdekaj jaroj. Ĝi donas detalan trarigardon, spegulas informitecon pri la plej modernaj atingaĵoj kaj scioj de sia epoko.La verko havas signifon por esperantistoj ankaŭ pro la ellaboro de metodologiaj terminoj. En la unua parto de la libro troviĝas detalaj priskriboj pri la plej multaj lingvoinstruaj metodoj, fruepokaj kaj postaj, utiligataj ankaŭ por instrui Esperanton. La prezento de la metodoj okazas pere de fragmentoj de diversaj e-lernolibroj (kun la uzo de la koncernaj naciaj lingvoj) kaj doniĝas ankaŭ konsiloj por la efika uzo. La dua kaj tria partoj pritraktas teoriajn flankojn de la lingvoinstruado: segmantado de la lingva materialo kaj psikologiaj faktoroj. Apartan atenton meritas la analizo de lerniloj, listigo de diversaj ekzercotipoj, aplikataj en la lingvoinstruado. Ankaŭ por la organizado de la instruprocezo kaj instrupraktiko troveblas utilaj informoj kaj studoj en la libro. La kvina parto estas histora trarigardo pri la situacio de E-o en la lerneja instrusistemo, kun multaj faktoj kaj datumoj pri la diversaj klopodoj agnoskigi la internacian lingvon kiel oficialan lingvon en la eduksisemoj. Trarigardo de la porinstruistaj seminarioj kaj konferencoj, historio de la Internacia Pedagogia Revuo (IPR) troviĝas en la lastaj ĉapitroj. Detala bibliografio finas libron. La universitata lernolibro estas altnivela kolekto de fakaj scioj, ofte detale pritraktataj, metantaj Esperanton egalranga inter la diversajn fremdajn lingvojn. Bedaŭrinde la formato, aspekto kaj enpaĝigo de la informoj ne estas facile « legigaj », kaj pro tio la libron trastudemas nur la plej entuziasmaj kolegoj. Tamen ĝis nova verko samtema, moderna kaj ampleksa la Metodologio de I. Szerdahelyi estas la plej ampleksa kaj konsilinda fakliteraturo por instruistoj de la internacia lingvo. Moderna, pli praktika helpilo pri metodiko estas la Manlibro pri instruado de Esperanto.
Kreodato:2005-07-08 19:16:35
Lasta redakto:2010-09-18 20:26:38
Montroj:59004
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.