Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Nuovo Corso di Esperanto
Subtitolo:Per allievi e autodidatti
Aŭtoro(j): BROCCATELLI, Umberto
Eldonejo:COoperativa EDitoriale ESperanto, Milano, 1993.
ISBN:88-85872-01-8
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):gramatika libro
Nivelo:A1, A2, B1, B2, C1, C2
Celgrupo:nacilingva
Aĝgrupo:nedifinita
Aĉeteblo:UEA: 13,50 EUR (sen varimposto)
Lingvo(j):itala
Nia opinio:Itallingva lernilo laŭ la strikta gramatika-traduka metodo, verkita por studentoj kun certaj lingvistikaj antaŭkonoj kaj spertoj en lingvolernado. La lecionoj konsistas el partoj kiuj priskribas la gramatikajn regulojn kaj donas ekzemplofrazojn pri ilia uzo. La frazoj havas la tradukon al la itala lingvo. La klarigoj estas detalaj, plurloke tro fundaj. La ekzercoj konsistas preskaŭ nur el traduktaskoj tien kaj reen: la esperanto tekstoj estas longaj kaj por ilia kompreno enkalkuliĝas la simileco de la lingvoj, dum la italaj estas pli simlpaj. La enhavo de la tekstoj kelkfoje tuŝas movadajn temojn. La solvoj troviĝas fine de leciona parto de la libro.
La antologia parto montras fragmentojn de diversaj pecoj de la originala literaturo (J. Baghy, J. Valano, S. Engholm, C. Rossetti, Sekelj, R. Schwartz, S. Szathmari) kaj ankaŭ artikolon pri kemio kaj biologio. En la poezia parto legeblas inter aliaj poemoj de Zamenhof, tradukoj de kelkaj nacilingvaj poemoj. La vortaro e-itala listigas la vortojn de la libro kun indikoj de la lecionoj, en kiuj ili aperas.
La libron ni konsilas al studentoj, kiuj volas havi superrigardon pri la gramatika sistemo de la internacia lingvo, kaj aŭ ne planas parole uzi la lingvon, aŭ tiujn spertojn planas akiri alimaniere. Ĝi taŭgas ankaŭ por lingvistikemaj memlernatoj.
Kreodato:2005-07-08 19:16:35
Lasta redakto:2005-11-10 12:39:23
Montroj:28079
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.