Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Lingua Esperanto
Subtitolo:Corso di base
Aŭtoro(j): CORSETTI, R.
La TORRE, M.
VESSELLA, N.
Eldonejo:Edistudio, Pisa, 1984.
ISBN:88-7036-016-4
Akireblo:aĉetebla
Nivelo:A1, A2
Celgrupo:nacilingva
Aĝgrupo:nedifinita
Aĉeteblo:UEA: 12,00 EUR (sen varimposto)
Lingvo(j):itala
Nia opinio:La lernilon - destinita por esti baza lingvokurso pri Esperanto verkita por italoj - enkondukas detala analizo pri lingvopolitikaj kaj lingvistikaj trajtoj de Esperanto, kiun sekvas la uzkonsiloj de la aŭtoroj. El tiu la leganto ekscias pri la interesa kaj sprita konstruo de la lernilo: ĉiu leciono estas dividita je 4 partoj. Teksto (T), kiu laŭ la interlinia metodo paralele skribiĝas en Esperanto kaj sub ĉiu koncerna vorto, strukturo legeblas la itallingva traduko. La sekvaj partoj estas: Gramatikaj klarigoj (G), Ekzercoj (E) kaj Profundigaj ekzercoj (A). Depende de la celoj de la lernanto oni povas uzi la libron diversnivele: interesiĝantoj nur pri la funkcio de la internacia lingvo legu nur la tekstojn kaj la gramatikajn klarigojn; por pasiva kono pri la lingvo, krom la supraj, farendas ankaŭ la ekzercoj; kaj tiuj, kiuj deziras kapabli iom ankaŭ aktive uzi Esperanton solvu ankaŭ la profundigajn ekzercojn. Fakte tre bona sistemo.
Laŭ la aŭtoroj la leksiko estas prilaborita laŭgrade, almenaŭ en la ekzercoj uzatas nur tiuj morfemoj kiuj estis prezentitaj antaŭe. La komprenon de la funkcio de la internacia lingvo vere helpas la detala prezento de la strukturoj, ĉiam komparatas ili kun la italaj gramatikaj fenomenoj. Ofte estas donitaj ankaŭ ĝenerallingvistikaj klarigoj, difinoj pri la nacilingvaj strukturoj, do la libro servas ankaŭ kiel kleriga materialo, konsciigo pri la propra lingvo. Pro la trajtoj de la metodo mem superfluas vortolistoj ĉe la lecionoj mem, sed troveblas detala listo kun lecionindikoj fine de la libro. La orientiĝon helpas la librofine troviĝanta itallingva gramatika indekso.
Kiu post tia teoria strukturigo atendas ion interesan, tiu tre eraras.
La tekstoj (krom la Nula leciono, kiu prezentas la fonetikon de Esperanto) estas politikaj, plejparte kun deprimiga enhavo: letero el Sud-Vietnamo, skribita dum la milito kontraŭ Usono; fragmento el artikolo 'Pro povo oni mortas'; Rememoroj pri Ĉina Proleta Esperantista Unio; strikoj de publikaj servoj en Italio; Subevoluo en Suda Ameriko; Alvoko de Kropotkin Al la Junuloj; teksto pri atombomboj en Hiroŝimo; Raporto pri la seminario Lingvo kaj Politiko, k.s. La ekzercoj uzas tekstojn de Marx, Engels, Maŭ Zedong, anekdotojn pri la vivo de Ho Chi Minh. Apenaŭ troveblas originala e-teksto aŭ literaturaĵo. La sola humura rakonto eĉ pli ĉagrenas: mortinto (bervala sentaŭgulo) en la PARADIZO, kies loĝantoj ĉiuj parolas Esperanton, ekscias, ke 'La infero tute ne ekzistas. Ĝi estas nur inventaĵo de senspritaj blaguloj. Kiel povus la Eternulo, kiu estas senlime bona, elpensi tian abomenaĵon por sia kreitaro'. La redaktoro havis la saman demandon leginte tiun ĉi lernilon.
Sume: la libro ne respondas al la kutimaj atendoj de averaĝaj lernantoj, povas servi nur por orientiĝemaj gramatikemuloj, kun forta inklino al politikaj temoj.
Kreodato:2005-07-08 19:16:35
Lasta redakto:2005-11-10 12:41:19
Montroj:16348
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.