Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Eszperantó kezdőknek és haladóknak I-II.
Subtitolo:1+14 köz- és szaknyelvi lecke
Aŭtoro(j): HASZPRA, Ottó
Eldonejo:MESZ, Budpaest, 2000.
ISBN:963 571 452 x
Akireblo:aĉetebla
Nivelo:A1, A2, B1, B2, C1, C2
Celgrupo:nacilingva
Aĝgrupo:nedifinita
Lingvo(j):hungara
Nia opinio:La impona eldonaĵo estas destinita por intelektuloj, sciencistoj, teknikistoj (ankaŭ studentoj) kiuj intencas ellerni la internacian lingvon je nivelo alta por povi poste utiligi ĝin ankaŭ en profesia agado.
La strukturigo de la lecionoj estas klasika: vortolisto, gramatiko, legaĵoj, tradukekzercoj kaj aldonaĵoj: proverboj, ŝercoj, anekdotoj. (Por havi superrigardon, bv. kliki supre al « pliaj, detalaj informoj », kie legeblas detale la enhavtabelo.)
Ĉiu ero de unu leciono estas ampleksa, multpaĝa (A4). Por ilia legado kaj studado necesas (eble tro da?) tempo, do legantoj, intencaj ene de mallonga tempo (kaj nur por la atesto pri lingvokono) lerni Esperanton elektu alian lernilon.
La zorge ellaborita gramatika parto sisteme gvidas la legantojn tra la lingvo, de la plej elementaj ĝis la komplikaj, ofte en ordinaraj lerniloj ne pritraktataj detalaĵoj. La aŭtoro konsekvence faras komparon ankaŭ kun la nacia lingvo de la legantoj.
La intrigo de la legaĵoj estas amuza, moderna, la vivo de la roluloj kelkfoje surpriza kaj enviinda. Estas interesaj ankaŭ la eksterlande okazantaj scenoj, fontantaj el la spertoj de la aŭtoro. La tekstojn pri ĉiutagaĵoj tutnature (kiel la vivon de scienculoj) trateksas fakaj konversacioj kaj informoj, por ordinara leganto plurfoje tro komplikaj. La tradukekzercoj re- kaj relaborigas la vortprovizon kaj lernitaĵojn de la tekstoj kaj tiel servas la alproprigon. (La solvoj estas donitaj en la sekva leciono.)
El metodika vidpunkto pro la detaleco kaj longeco de la unuoj la libro taŭgas pli por aŭtodidaktoj ol por enkursa laboro. Ĉiukaze por prepariĝi al aktiva uzo de la lingvo aldonendas paroligaj kaj alitipaj ekzercoj.
Neniu kritiko povas veni pro troa teknikeco de la lernilo: en la dua parto (en la unua eldono dua volumo) legeblas riĉa kolekto de (originalaj kaj tardukitaj) literaturaj tekstoj, kiujn sekvas dekoj da diversaj fakaj artikoloj. La libron finas vortolistoj (al ambaŭ direktoj) kun la leksiko de la lecionoj kaj tiuj de la krestomatiaj legaĵoj. Kvankam la materialo verkiĝis por hungaroj, la tesktoj kaj la krestomatio certe povas esti valora kolekto ankaŭ por internacia publiko, iam eble pretiĝos ankaŭ tia versio de la lernilo.
Estas bone kaj fierige havi tiom seriozan universitatnivelan lernilon pri Esperanto, kaj eble ne estas hazarde, ke ĝi pretiĝis en Hungario, kie la oficiala agnosko de la lingvo ebligas eĉ la uzon de la libro en la universitataj kursoj pri la internacia lingvo.
(Pro la suba opinio pri la verko la recenzanto ŝparas spacon kaj tempon skribi pri pli da detalaĵoj.)
Kreodato:2005-07-08 19:16:35
Lasta redakto:2006-03-10 08:14:24
Montroj:33615
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 4; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

4.
Katalin HÁGEN je 2007-03-18 19:42:18    

Dankon!

3.
Marc Bavant je 2004-03-07 12:44:32    

Jes, bonega lernolibro, kun abundo da interesaj legaĵoj, kiuj donas belan panoramon de scienca kaj beletra literaturo. Interese mencii, ke la libro estas facile tradukebla al alia lingvo.

2.
Bujdosó Iván je 2003-10-05 18:00:49    

1.
La libro estas eminenta en tiuj rilatoj:
1.1
Ĝi donas instrukcion, kiel efike lerni novajn vortojn.
1.2
La legaĵoj estas ĉenrakontoj, do nia fantazio estas helpata de konataj roluloj.
1.3
La legaĵoj estas interesaj, la klarigoj eminentaj.
1.4
...mi povas daŭrigi

2.
En la nuntempa lingvopedagogia literaturo kaj ankaŭ en la instruado de Esperanto estas konsiloj, kiuj atentigas pri tio, ke unue oni lernu per oreloj, ne per okuloj (ekzemple ĉe la Cseh-metodo tiel estas). Laŭ tiuj ideoj estus pli sukcesa la lernado, se la lernanto pli frue partoprenus kelkdekhoran lernadon laŭ rekta metodo aŭ paroligan kurson kun instruisto aŭ per interreta kurso. Tiam la lernanto pli bone povus utiligi la klarigojn, la komparadon inter la hungara kaj Esperanto.

3.
La libro enhavas duan parton kun fragmentoj el la esperantlingva literaturo. Ĝia nivelo estas por la supera ekzameno aŭ ec pli.

4.
Mi rekomendas uzi la libron por la iom komencintaj lernantoj. Ĝi tre bone servas por la ŝtate rekonita lingvoekzameno, kie la tradukado el la hungara en Esperanton estas grava postulo.


1.
D-ro Endre Dudich je 2002-10-23 16:21:49    

Tiu impona verko estas mirinde ambicia.
Ĝi tute ne estas tradicia lernolibro, kvankam ĝi zorgeme pritraktas la gramatikon ' sen trosimpligi aŭ trokompliki ĝin. La ŝajne simpla, sed fakte tre malsimple realigebla ideo estis montri al la leganto(j), ke Esperanto estas tute memkompreneble uzebla en plej variaj kampoj de la homa vivo kaj kulturo, inkluzive la sciencon kaj la teknikon.
1.La lecionoj enhavas vortlistojn inter 97 kaj 213, meze 170 vortoj (entute 2.684). Evidentas jam el tio, ke unu leciono ne estas por unu tago, kaj la lernado bezonas mensan koncentriĝon kaj intelektan forto-streĉon. (Sen laboro ne trovatas oro.) Fine de la libro troviĝas pli ampleksa vortaro Esperanta-hungara (5030 vortoj).
La tekstoj de la lecionoj enhavas interalie ankaŭ ŝercojn, aforismojn, proverbojn, eĉ versojn, krom la ĉefaj temoj. Tiuj estas: ĉiutagaj konversacioj, plurparta rakonto pri traktado kaj teknika laboro eksterlande, priskribo de vojaĝoj (Havajo, Ĉinio). Ĉio-ĉi estas ĉerpita el la riĉa persona sperto de la aŭtoro, inĝeniero-profesoro.
Estas perezentitaj ankaŭ bazaj tekstoj pri variaj sciencoj, nome: matematiko, geometrio, fiziko, mekaniko, kemio, anatomio, agrikulturo, biologio.
2. La parto Fragmentoj el la 5.000-jara mondliteraturo Esperante konsistas el 63 tekst(er)oj, tradukitaj el 20 eŭropaj kaj 9 ekster-eŭropaj (!) lingvoj, de la sumera ĝis la japana. Ses fragmentojn tradukis la aŭtoro mem.
3. La parto Originala esperanta belliteraturo konsistas el 31 unuoj, inkluzive 6 zamenhofaĵojn. La aŭtoroj estas el 14 nacioj.
4. La prezentita scienca kaj teknika literaturo en Esperanto (29 unuoj) ampleksas tre variajn temojn ekde la (biblia) kreaĵo de agrikulturisto ĝis la nuntempaj problemoj de aerkvalito. Ĉeestas ankaŭ ne-natursciencaj temoj, ekzemple arthistorio kaj retoriko. Memkompreneble tute ne eblas doni ekzemplojn pri ĉiuj aspektoj de la homa vivo. Tamen laŭ mia persona gusto mankas ekz. muziko kaj sporto (kvankam ili estas proprasence nek scienco, nek tekniko).
Mi sincere admiras la escepte multflankan erudicion de akademiano O. Haszpra, lian didaktikan senton kaj strikte logikan pensmanieron, reflektitajn (ankaŭ) per jena verko.
Koran gratulon al la aŭtoro kaj al la Esperantistaro je tiu altnivela enkonduko al la mondo de Esperanto. Laŭ mi estus pli ol peko: estus erarego ne eldoni ĝin enkadre de la Kampanjo 2.000.
Evidente la hungara parto de la vortlistoj devus esti anstataŭita per alia(j) lingvo(j). Plua problemo estus redakti 'tut-esperantistan' varianton.
Budapeŝto (Hungario) julio 1999.
D-ro Endre Dudich geol., biol., kem.
individua. membro de UEA
eksa vicprezidanto de Hungaria Esperanto Asocio
asociita profesoro de Akademio Internacia de la Sciencoj

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.