Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Felkészülés az eszperantó nyelvvizsgára
Subtitolo:minták, megoldások
Aŭtoro(j): PRINCZ, Oszkár
VIZI, László
Eldonejo:MESZ, Budapest
ISBN:963 571 460 2
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):ekzercaro
Nivelo:A1, A2, B1, B2, C1, C2
Celgrupo:nacilingva
Aĝgrupo:nedifinita
Lingvo(j):hungara
Nia opinio:La libro celas doni helpon por tiuj, kiuj pretiĝas por la hungariaj ŝtataj lingvoekzamenoj. La de longa tempo ekzamenanta redaktoro kaj kunverkisto laŭbaze de siaj spertoj kolektis testojn kaj taskojn pere de kiuj la ekzameniĝontoj povas orientiĝi pri la postuloj kaj tipoj de la ekzameno kaj samtempe librofine povas trovi utilajn adresojn, kursoreklamojn kaj liston de konsilitaj libroj kaj materialoj.
En la eldonaĵo troveblas modeloj (kelkfoje nur unu, kelfoje pluraj) por ĉiu tipo de la ekzameneroj. La materialo helpas orientiĝi pri la ekzamenataj temoj, legeblas modelleteroj kaj ellaboritaj situaciaj konversacioj. Ĉe la tradukendaj tekstoj estas klara indiko pri la postulata longeco. La informiĝon pri la atendeblaj taskoj helpas ankaŭ la indiko de la akireblaj poentoj.
Estas iom bedaŭrinde, ke tuj post la konigo de la taskoj troveblas la solvoj, lasante al la leganto eĉ ne unu sekundon por mem cerbumi pri la eventualaj solvoj. (Esceptoj estas la gramatikaj testoj kies solvo troviĝas librofine.)Estas iom strange vidi solvojn de la tielnomata bild-priskriba tasko. La leganto trovas 26 ellaboritajn tekstojn pri bildoj, kiuj tute ne videblas en la libro.Sur la paĝoj de la libro legeblas ankaŭ reklamoj pri la movado, eldonaĵoj, aranĝoj, sed ili tipografie apenaŭ distingiĝas de la aliaj tekstoj, do kelkloke certe cerbumigas la legantojn pri tio, kies solvo estas la koncerna teksteto.
Kompare kun kelkaj similcelaj eldonaĵoj tiu ĉi nur parte respondas al la pretendoj de la lingvolernantoj: kelkloke troviĝas klarigoj pri la celoj kaj kaptiloj de la koncernaj ekzameneroj, kelkloke estas neniu informo pri tio. Bedaŭrinde ankaŭ en la enkonduka teksto ne pri la ekzameno mem troveblas informoj, sed legeblas teksto pri la utileco kaj uzebloj de Esperanto, pri kiuj la ekzameniĝonto aŭ jam estas konvinkita aŭ neniam estos, ĉu kun aŭ sen la tiom dezirata « atesto pri sukcesa trapaso de la ekzameno ».
Kreodato:2005-07-08 19:16:35
Lasta redakto:2008-03-06 14:23:25
Montroj:19390
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 2; Mezuma noto: 3; | Aldoni propran opinion

2.
Vizi László je 2004-03-07 12:15:09    

Konsidere, ke mi estas unu el la verkistoj, ebe estas sincera kritiko, se mi asertas, ĝia lingva nivelo estas maksimume meza, ke mi ne parolu pri la preseraroj.

1.
Besenyei Anna je 2004-03-07 12:00:54    

vere utila libro por tiuj, kiuj volas fari (hungaran)ŝtatan ekzamenon, sed pro multaj pres- kaj aliaj eraroj oni devas tre atenti (mi esperas, ke tiuj estas/os korektitaj

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.