Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Kurso de Esperanto
Subtitolo:Laŭ aŭdvida struktura metodo
Aŭtoro(j): SEKELJ, Antonije kaj Tibor
Eldonejo:Hago
ISBN:ne indikita
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):lernolibro
Nivelo:A1, A2
Celgrupo:internacia
Aĝgrupo:nedifinita
Aĉeteblo:UEA: 10,80 EUR (sen varimposto)
FEL: 7,45 EUR (inkl. la varimposton)
Lingvo(j):rumana
Nia opinio:La malnova materialo pere de mondvojaĝo instruas kaj lingvaĵon, kaj gramatikon, informante pri movadaj kaj landkonaj temoj.
Aperis nova eldono kun KD kaj portugallingva teksto.
Kreodato:2005-07-08 19:16:35
Lasta redakto:2006-01-10 13:44:59
Montroj:35214
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 2; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

2.
Mateo je 2011-05-14 10:46:45    

La metodo estas tre interesa, riĉa, vivanta, tute taŭga kiel daŭriga kurso, eĉ nuntempe. Tiu materialo estas taŭga kaj por regula (postbaza) kurso, kaj por simpla konversacio en kluboj aŭ E-renkontiĝoj. Krom la bildserio, estas la demandaroj, la dialogoj, kaj la gramatikaj klarigoj. Per tiuj "dialogoj", eĉ tiuj, kiuj tre timemas paroli - tiuj, kiuj kutime ŝatas tradukadi ĉion, kion legas -, flue sukcesas partopreni kaj babili. Do, vere paroliga metodo! Bedaŭrinde, ĝi elĉerpiĝis kaj fariĝis maloftaĵo en Esperantujo. =(

1.
Boris Kolker je 2003-03-23 05:59:52    

Mi konservas varmajn rememorojn pri tiu ĉi lernolibro, kiun mi, bedaŭrinde, ne plu posedas. Siatempe, ĝi estis io tre freŝa kaj alloga.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.