Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Fantaziaĵoj kaj kantoj
Subtitolo:Por infanoj
Aŭtoro(j): RØMMESMO, Jon
Eldonejo:ILEI, Budapesxto, 1995.
ISBN:ne indikita
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):kantaro
Nivelo:A1, A2, B1, B2, C1, C2
Celgrupo:internacia
Aĉeteblo:UEA: 3,60 EUR (sen varimposto)
Lingvo(j):Esperanto
Nia opinio:La kajero enhavas pli ol 50 kantojn kaj dudekon da rimaĵoj, ĉio dediĉita por infanoj, parte tut-etaj parte por pli aĝaj. La eroj estas verkitaj aŭ de la aŭtora-avo mem, aŭ tradukitaj. Multajn kantojn akompanas muziknotoj, eĉ plurkaze la sama melodio taŭgas por pluraj tekstoj. La tekstoj (skribitaj ĉiam majuskle) bone uzeblas por akompani gestojn, movojn kaj aktivaĵojn, ekzemple desegnadon. Ili lernigas pri ĉiutagaj utilaĵoj (ekz. korpopartoj, familiaj rilatoj), pri bestoj, aliaj landoj kaj nacioj, vivigas fabelajn estaĵojn. Pluraj eroj helpas en la alproprigo de elementoj de e-o gramatiko. (Pri tiuj apartaj didaktikaj celoj infromas la enhavtabelo.)
La libro estas riĉe ilustrita, la grandaj desegnaĵoj estas bone kolorigeblaj, kaj fakte tiu ago bonvenus por la eldonaĵo, kies papera kaj presa kvalitoj povus esti pli bonaj.
La libro ne malhaveblas al instruistoj kun junaj lernantoj kaj por gepatroj kaj geavoj kiuj havas denaskajn etulojn.
Kreodato:2005-07-08 19:16:35
Lasta redakto:2006-05-04 02:04:24
Montroj:18613
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.