Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Iniciação à Fala do Esperanto
Aŭtoro(j): SPINELLI, Cláudio R.S.
Eldonejo:2002
ISBN:ne indikita
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):legolibro
Nivelo:A1, A2
Celgrupo:nacilingva
Aĝgrupo:nedifinita
Lingvo(j):Esperanto, portugala
Nia opinio:La laŭaspekte tre alloga libro kaj bonkvalita KD-sonmaterialo (preparita de IEI, la tekston laŭtlegas Barbara Pietrzak kaj Andrzej Pettyn) estas la modernigita reeldono de la fama aŭdvida-struktura instrukompleto de Antonie kaj Tibor Sekelj.
La uzon de la materialo helpas librokomencaj instrukcioj. La teksto estas prezentata en mallongaj frazoj, legeblaj sub la koncernaj diapozitivaj bildetoj. Sur la maldekstraj paĝoj de la libro videblas portugallingva teksto sub nigra-blankaj bildkadretoj, sur la dekstra plenkoloraj bildetoj, sub ili la esperantlingva teksto. Pro tiu solvo la libro kaj la materialo estas uzebla ankaŭ internaciskale.
La materialo enhavas nur la tekston, ne apartenas al ĝi gramatika, aŭ ekzerca parto, krom la librofinaj kelkaj resumaj tabeloj. La ekzercigan parton de la instruado la kursgvidanto mem devas solvi.
Por mendi la kompleton turnu vin al Brazila E-Ligo, la libro + KD kostas EUR 15,00.
Kreodato:2005-07-08 19:16:35
Lasta redakto:2006-01-10 13:44:03
Montroj:39819
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 1; Mezuma noto: 2; | Aldoni propran opinion

1.
Mateo je 2011-04-30 09:02:04    

La "kompilinto" vere mal-, aŭ mis-, aŭ dis-kompilis la originalan verkon. Cseh-instruistoj eble ploras, ĉar li forigis la plej interesajn partojn (dialogojn, demandarojn, gramatikajn klarigojn), kaj eĉ tradukis (VEEEE!) la materialon al la portugala. Pli katastrofe, li publikigis la esperantan version kolore kaj la portugalan nigrablanke, kvazaŭ Esperanto estus "supera" al tiu nacia lingvo. Mi tute rekomendas uzi la originalan verkon de Tibor Sekelj, ĝi estas vera trezoro ĉe ĉe-instruistaj manoj, kaj tre utila kiel postbaza kurso. Tamen, mi tute malrekomendas uzi tiun materialon de Claudio Spinelli, krom se oni deziras legi bildseriojn por distriĝi.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.