Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Internacia Pedagogia Revuo (IPR)
Aŭtoro(j): NÉMETH, Jozefo (redaktoro)
Eldonejo:FEL - aperas kvarfoje jare
ISBN:ISSN 1013-2031
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):gazeto - ĵurnalo
Nivelo:C1, C2
Celgrupo:internacia
Aĝgrupo:nedifinita
Aĉeteblo:
Lingvo(j):Esperanto
Nia opinio:Cirkulero de ILEI, kun la asociaj informoj, raportoj, fakaj pedagogiaj artikoloj, intervjuoj, recenzoj pri E-lerniloj, novaĵoj pri la landaj sekcioj kaj kelkfoje specimenoj de instrumaterialoj. Hejmpaĝadreso de IPR.
La revuon aŭtomate ricevas la membroj de ILEI. Por membriĝi turnu vin al via landa sekcio.
Bonvenaj estas donacoj al la fondaĵoj de ILEI, konferencaj pagoj kaj abonoj por Juna amiko. Sekciestroj en trideko da landoj akceptas membrigojn kaj donacojn; simile, perantoj por Juna amiko akceptas abonojn enlande. Por pagoj rekte al la internacia ILEI informu skribe al Julija BATRAKOVA, p/a Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando. Pagoj al konto de ILEI ĉe UEA: Pri pagmanieroj vidu informojn en la Jarlibro de UEA. Atentu pri aldono de sumo por bankkostoj. Indiku viajn nomon kaj landon, mallonge la celon de la pago, kaj unu el la tri kontoj ilek-a (ĝenerala), juna-l (Juna amiko), pike-b (projekto Interkulturo).
Kreodato:2005-07-08 19:16:35
Lasta redakto:2010-08-19 07:22:49
Montroj:17900
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 2; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

2.
Blazio Vaha je 2005-09-29 17:37:07    

Mi konsentas kun Palma, kaj emfazus heroan laboron de Jozefo Németh. Estas ni aliaj, kiuj tamen ne sufiĉe uzas la eblojn de ghi.

1.
Palma Csiszar je 2004-03-15 05:48:18    

Interesa, kaj altnivela revuo, lastatempe eĉ la eksteraĵo pli beliĝis. Mi ĝojas povi legi ĝin.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.