| Titolo: | Nouveau Cours d'Espéranto (3a eld.) |  
    | Subtitolo: | La langue internationale |  
    | Aŭtoro(j): | 
LUDWIG, Edmond TRIOLLE, Renée |  
    | Eldonejo: | Esperanto-France, 2001. |  
    | ISBN: | 2-9507376-4-1 |  
    | Akireblo: | aĉetebla |  
    | Tipo(j): | lernolibro |  
    | Nivelo: | A1, A2 |  
    | Celgrupo: | nacilingva |  
    | Aĝgrupo: | nedifinita |  
    | Aĉeteblo: | UEA: 21,00 kun kasedo EUR (sen varimposto) |  
    | Lingvo(j): | franca |  
    | Nia opinio: | La lernilo de la du spertaj geinstruistoj kaj verkistoj estas verkitaj por kursa kaj memlerna uzo. Kaj prave: estas malmultaj lerniloj, kiuj vere tiom taŭgas por memlernado, kiel tiu ĉi. Aŭtodidaktoj post mallonga trakuro de la gravaj reguloj de e-o (ĉu helpe de la librokomencaj paĝoj, ĉu per alia libro) povas komenci la studadon laŭlecione, eĉ se la tekstoj je la unua vido ŝajnas esti tro komplikaj, longaj kaj informriĉaj. (Por franclingvanoj certe ne estas problemo kompreni la enhavon.)  La konstruo de la lecionoj estas la sekva: teskto, demandoj al ĝi, dulingva vortolisto, utilaj esprimoj, diversaj ekzercoj, gramatika klarigo.  La tekstoj estas interesaj, modernaj, tute ne kutimaj al tiuj de e-lerniloj, spegulas la ĉiutagan vivon, uzas adekvatan lingvaĵon kaj leksikon. La ekzercoj estas utilaj, kiuj helpas alproprigi ne nur gramatikajn regulojn, sed instruas ankaŭ multajn utilajn fraz-strukturojn kaj esprimojn, ekzercigas ilin helpe de donita modelfrazo. Aparta atento estis donita al la falsaj amikoj por franclingvanoj.  Por la multnombraj ekzercoj troveblas ankaŭ solvoj librofine.  La gramatikaĵoj estas klarigitaj en la franca akompanate de sufiĉe da ekzemploj.      En la dua parto de la libro troveblas antologio, kun fragmentoj de literaturaj verkoj (vidu la enhavtabelon sur la sekva paĝo) kaj ankaŭ ties legado estas helpata de mallonga vortolisto kaj atentigo pri interesaj esprimoj kaj lingvaĵoj. La libron finas utilaj informoj ne nur pri la lingvo, sed ankaŭ pri ties uzebloj kaj uz-ejoj.   La bonan lernilon ni konsilas ne nur por la studantoj de la lingvo, sed ankaŭ al la kolegoj kun la celo ĉerpi ideojn, gramatikajn ekzercojn (krom unu : 8/44 en kiu « reciproke » estas ekzercigata anstataŭ la pli klara « unu la alia(n) ». Aĉeteblas ankaŭ elektronika versio de la libro kun franca-esperanta (8500 kapvortoj) kaj esperanta-franca (6400 kapvortoj) vortaroj eldonita de Christian Bertin. Libreto kun disketo por PC kun Vindozo 95-98 mendeblas en la KATALOGO de la hejmpaĝo de Christian Bertin aŭ pere de retmesaĝo. |  
    | Kreodato: | 2003-05-09 00:00:00 |  
    | Lasta redakto: | 2005-07-08 19:16:35 |  
| Montroj: | 48029 |  
| Dosieroj: | 
Mankas dosieroj.
 |  
 
 
Strukturo
    | Enkonduko: | 
        estas     |  
    | Enhavo: | 
        Première partie 
Pour en savoir plus sur l'espéranto 
Pour mieŭ étudier 
Préface 
Avant-propos 
La grammaire en un clin d'ſil 
Phonétique et prononciation 
Tableau des affixes 
La dérivation 
Les mots composés 
 
Deŭième partie 
Leçon 1 : La famille Hom ' La question, la négation, la question indirecte, le présent 
Leçon 2 : Au magasin ' Le temps des verbes, le complément d'objet direct, l'adverbe, les pronoms personnels, les possessifs 
Leçon 3 : Problèmes ' Les nombres, le passé, l'impératif 
Leçon 4 : Où court-il ? ' La direction, les corrélatifs, l'infinitif 
Leçon 5 : A l'étranger ' Le comparatif, le superlatif 
Leçon 6 : Lettre ' L'heure, les compléments de temps 
Leçon 7 : Au jardin ' L'accusatif de mesure, pour que, le réfléchi 
Leçon 8 : Grande nouvelle ! ' Passé récent, futur immédiat, participe passé 
Leçon 9 : Dispute ' Le conditionnel, les participes passifs, 'il est nécessaire de' 
Leçon 10 : Le rêve et sa réalisation ' Participes actifs ' la possession 
Leçon 11 : Congrès ' Traduction de 'dont', l'emploi des participes 
Leçon 12 : Après le congrès ' Concordance des temps, gérondif 
 
Troisième partie 
La Maro [Panamo]; Kiu estas ? [Bocvano] 
La eta Princo (Saint-Exupéry) 
Ĉu li bremsis sufiĉe ? (J. Valano) 
Kumeaŭa, filo de la ĝangalo (T. Sekelj) 
Kredu min, sinjorino ! (C. Rossetti) 
Junuloj en Torento (S. Engholm) 
Regulus (Lorjak) 
Sur sanga tero (J. Baghy) 
Vivo de Zamenhof (E. Privat) 
La ĝoja podio (R. Schwartz) 
Vojaĝo al Kazohinio (S. Szathmari) 
 
Quatrième partie 
Exemples d'application de l'espéranto à la science 
 
Cinquième partie 
La ponctuation 
Les abréviations 
La versification 
 
Sixième partie 
Où et quand utiliser l'espéranto ? 
Les associations d'espéranto     |  
    | Unuoj: | 
        12     |  
    | Longeco de unu unuo: | 
        7-8p.     |  
    | Vortolisto: | 
        estas     |  
    | Direkto de la vortolisto: | 
        dudirekta     |  
    | Gramatikaj resumoj: | 
        estas     |  
    | Indekso: | 
        ne estas     |  
 
Konstruo de unu leciono
    | Teksto: | 
        monologa     |  
    | Ekzercoj: | 
        gramatikaj, leksikaj         |  
 
Enhavo de la tekstoj
    | Tipo de teksto: | 
        ĉenrakonto kun samaj rolantoj     |  
    | Kulturkonoj: | 
        en la finaj lecionoj pri kongreso kaj utiligo de esperanto     |  
 
Metodo
Ekstera formato
    | Mezuro: | 
        15x21 cm     |  
    | Paĝnombro: | 
        194     |  
    | Koloreco: | 
        nigra-blanka     |  
    | Ilustraĵoj: | 
        ne aperas     |  
    | Legebleco: | 
        bona     |  
    | Kunligmaniero: | 
        bindita     |  
    | Ĝenerala aspekto: | 
        bona     |  
 
 
 | 
 
                 
            
        
    
    
 |