Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Konversacia klubo, La
Subtitolo:perfektiga kurso de Esperanto
Aŭtoro(j): SALLES, J.
Eldonejo:Rio de Janiero, 2002.
ISBN:ne indikita
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):lernolibro
Nivelo:A1, A2
Celgrupo:nacilingva
Aĝgrupo:nedifinita
Aĉeteblo:UEA: 10,80 EUR (sen varimposto)
Lingvo(j):portugala
Nia opinio:La kursomaterialo estis eldonita okaze de UK en Fortalezza, kun la aŭspico de UEA. Ĝi celis esti pliprofundiga kurso por kursanoj kaj aŭtodidakte lernantaj, kiuj jam konas la lingvon, sed volas perfektiĝi en la parolo kaj enprofundiĝi en la gramatiko.
La strukturo de la libro estas la sekva:
1) Lecionoj (1-10): Kelkfrazaj enkonduka teksto, dialogeto aŭ mallonga legaĵo kaj mallonga konversacia gvidilo aŭ testeto. Tiajn lecionojn sekvas riĉa dulingva vortolisto.
2) Aldonaj ekzercoj (al la lecionoj 1-10): Simplaj gramatikaj klarigoj kun solvoj.
3) Gramatika suplemento: detalaj kaj densaj priskriboj de gramatikaj fenomenoj (de elementaj ĝis ankaŭ pli komplikaj) en la portugala. Apartaj sekcioj okupiĝas pri participoj, kunmetita tempo.
4) Solvoj de la leciontekstoj (kiuj fakte estas tradukoj de la tekstoj).
La libro entenas ankoraŭ kelkajn kompilaĵojn : ekz. 16 reguloj, listo de landnomoj, ktp.
Resume : La lecionaj materialoj kaj en la gramatika parto prilaboritaj problemoj estas tre malsamnivelaj ; t.e. tro altnivela gramatikaĵo por simpla kursomaterialo aŭ inverse. Tio povas senentuziasmigi la uzantojn. Profitdonan uzon de la lernilo ni imagas nur kun la helpo de sperta kursgvidanto, ja memlernantoj povas facile perdiĝi en la dislokitaj partoj.
Kreodato:2005-07-08 19:16:35
Lasta redakto:2006-01-03 00:10:40
Montroj:33904
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.