Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Kantu Esperante kun Janico kaj Johano
Subtitolo:12 Konversaciaj Kantoj por Komencantoj
Aŭtoro(j): KOHRS, Charlotte
Eldonejo:Infanoj Cxirkaux La Mondo
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):muziko
Nivelo:A1, A2
Celgrupo:nacilingva
Aĉeteblo:UEA: 6,00 EUR (sen varimposto)
Lingvo(j):Esperanto
Nia opinio:La kajero kun 12 kantoj kaj ties surkaseda sonmaterialo pretiĝis por infanoj. Ili pritraktas bazajn lernendaĵojn, leksikajn kaj gramatikajn, en simpla, ripetata formo, surkasede en la prezento de maturvoĉaj, rekoneble usonakĉentaj gekantistoj.
Tekstokajere dorse de la kovrilpaĝoj estas prezentataj mallonge, en la angla lingvo la bazaj reguloj de E-o kaj troveblas ankaŭ mallonga vortolisto.
7 kantoj el la 12 formas parton de alia materialo de la aŭtorino Dek Demandoj, kie krom la tesktoj kaj muziknotoj vi trovas ilin enkonstruitaj en ellaborita instrumaterialo.
Ĉi-kajereton, same kiel la aliajn instrumaterialojn de la serio, ilustras viglaj, ĉarmaj infandesegnaĵoj.
La materialo aĉeteblas en la listigitaj libroservoj.
Ne-pagipovaj kursgidantoj povas peti ilin ĉe Ronald Glossop.
Poŝadreso: Ronald Glossop, 8894 Berkay Avenue, Jennings MO 63136, Usono.
Kreodato:2005-07-08 19:16:35
Lasta redakto:2006-04-09 11:01:17
Montroj:62593
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 5; Viaj elŝutoj: 0

Interna paĝo  JPG .jpg
Elŝutoj sume: 5
Kreodato: 2010-08-02 15:50:35

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 1; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

1.
Ronald Glossop je 2003-03-22 21:48:49    

La kanzonoj (kiun oni povas aŭdi per la sonkasedo) estas tre lertaj kaj helpemaj. Kelkaj el ili eĉ enhavas la gramitikajn regulojn, kiujn la lernantoj devas lerni.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.