Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Ilustrita frazeologio
Aŭtoro(j): FIEDLER, Sabine
RAK, Pavel
Eldonejo:KAVA-PECH. Dobſichovice. 2004.
ISBN:80-85853-57-4
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):lingvistika libro
Nivelo:A1, A2, B1, B2, C1, C2
Celgrupo:nacilingva
Aĉeteblo:UEA: 12,90 EUR (sen varimposto)
FEL: 12,60 EUR (inkl. la varimposton)
Lingvo(j):angla, ĉeĥa, franca, germana, hungara, indonezia, nederlanda, norvega, pola, rusa
Nia opinio:Jen ĉarma libreto kun ĉ. 70 frazeologiaj frazoj, akompanataj de klarigoj kaj du kuntekstoj, ĉerpitaj el literaturaĵoj, fakaj tekstoj kaj artikoloj de periodaĵoj. La klarigojn kaj ekzemplojn helpas kompreni kaj rememori la spritaj ilustraĵoj de la por ni jam konata (ekzemple el Tendaraj tagoj kaj Juna amiko) desegnisto Pavel Rak.
3-4 diverslingvaj ekvivalentoj de la esprimoj faras la libreton eĉ pli alloga. Krom la preskaŭ konstante aperantaj germanaj, anglaj, francaj kaj ĉeĥaj ekzemploj, foj-foje legeblas frazoj nederlandlingve, ruse, pole, indonezie, hispane, hungare, norvege. Tiuj sporadaj aperoj de aliaj lingvoj levas la demandon: kial ne ĉe ĉiuj, kie ekzistas la samaj esprimoj.
La libreto ĉerpas sian materialon el scienca studoverko de la aŭtorino, kies libroforma versio estas jam prezentita sur nia paĝaro. Serĉu la libron Esperanta frazeologio.
La libreton ni konsilas kaj por dumkursa uzo kaj por memlernantoj aŭ simple kiel amuzan legaĵon por ĉiu esperantisto.
Por aĉeti la libron vi povos turni vin ankaŭ al la Eldoneja hejmpaĝo
Kreodato:2004-03-29 00:00:00
Lasta redakto:2006-01-03 00:20:20
Montroj:64162
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.