Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Plena ilustrita vortaro de Esperanto 2005
Aŭtoro(j): WARINGHIEN. G.- DUC GONINAZ, Michel (redaktoroj)
Eldonejo:SAT, Paris, 2005.
ISBN:2950243282
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):vortaro
Nivelo:A1, A2, B1, B2, C1, C2
Celgrupo:internacia
Aĉeteblo:UEA: 87,00 EUR (sen varimposto)
FEL: 80,00 EUR (inkl. la varimposton)
Nia opinio:PIV estas la plej ampleksa k plej kompleta unulingva vortaro de Esperanto, nemalhavebla ilo por ĉiuj homoj, kiuj serioze okupiĝas pri Esperanto, pri verkado, pri literaturo, pri scienco. Ĝi elkreskis el la Plena Vortaro. Ĝia unua eldono el la jaro 1976 ampleksis 37 + 1299 paĝojn. Dek unu jarojn poste, en la jubilea jaro de Esperanto, aperis la Suplemento al PIV, kiu kolektis la novajn vortojn, kiuj enuziĝis en tiu tempo. Nova, plene reprilaborita versio, kun bildoj EN la teksto kaj ne ĉe la fino, aperis en la jaro 2002. Vidu ĝin ĉi tie.
La nuna PIV estas funde reviziita kaj ĝisdatigita kun preskaŭ 17 000 kapvortoj kaj ĉ. 47 000 leksikaj unuoj. Kolektiva verko de ĉ. 150 kunlaborantoj. Ĝi enhavas ankaŭ nomojn de Urboj k de Personoj, ĝi enhavas fakterminojn k neologismojn, slangaĵojn k parolan uzon. Kaj ne laste : ĝi donas amason da uzekzemploj, ĉerpitaj el la verkoj de la grandaj verkistoj de Esperanto. Ĝi do povas servi kiel malgranda enciklopedio.
Kreodato:2005-04-02 00:00:00
Lasta redakto:2007-04-12 10:04:14
Montroj:94306
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 7; Viaj elŝutoj: 0

Interna paĝo  JPG .jpg
Elŝutoj sume: 7
Kreodato: 2010-08-02 15:50:35

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 3; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

3.
Antonio je 2010-02-01 15:30:45    

interese

2.
Jerzy A.Walaszek je 2005-04-18 22:26:51    

La PIV-leksikono estas vere nemalhavebla vortaro por ĉiu kursogvidanto, sed ni ne forgesu, ke ofte pli bone povas servi Bildvortaro de Esperanto - speciale se temas pri elementa kurso de Esperanto.
Ĉeokaze, plej korajn kaj printempajn salutojn akceptu Kara Czesſaw el Mielno - Antonio el Sosnowiec.

1.
Czesſaw Baranowski je 2005-04-03 08:29:00    

Mi ne imagas al mi mian poresperantan agadon
sen tiu ĉi ampleksa vortaro. Kaptante la okazon mi tutkore salutas redaktorojn, precipe la sinjoron Duc Goninaz. Ĉeslavo

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.