Prezento: |
Mi naskiĝis fine de 1947 kaj studis ĉe universitato la francan filologion. Mi specialiĝis pri la mezepoka lingvo kiu enhavis du kazojn, la subjektan kaj la regantan por ĉiuj aliaj kazoj, do poste ne estis tro da problemoj por uzi la akuzativon en larĝa senco en Esperanto.
Kun mia edzo Claude, ni decidis loĝi en Alĝerio, kie li jam antaŭe deĵoris por la militservo en iu oazo. Por ni ambaŭ temis pri Orano, kie mi instruis la francajn lingvon kaj literaturon. En Francio, post la naskiĝo de niaj du infanoj, mi instruis en tre diversaj firmaoj, de la analfabeta nivelo ĝis konversacio kun eksterlandaj inĝenieroj, sed ĉefe por prepari la studantojn al internaj konkursoj. Nur kiam niaj gefiloj sukcesis ĉe la abiturienta ekzameno kaj plu daŭrigis la studadon, mi konsentis instrui en mezgrada lernejo kaj liceo, sed mi specialiĝis pri instruado al surduloj, ĉar intertempe mi lernis la gestlingvon de surduloj (francan signolingvon: LSF) en tute netipaj lokoj: la kastelo de Vincennes (fortreso en Vinceno) apud Parizo, ankaŭ en la pariza instituto Saint-Jacques por surduloj (Sankta Jakobo, abatejo ĝis la franca Revolucio de 1789) kaj en la universitato de Saint-Denis (Sankta Denizo) kie estis proponitaj samtempe Esperanto-kursoj. Mi miris: Ha! tiu umo plu ekzistas! ĉar en mia infanaĝo, kiam mi malofte aŭdis pri ĝi, ĉiam estis kun disdegna tono. Scivoleme mi provis lernadi la lingvon, ĉar mi faris al mi la samajn demandojn kiel por la gestlingvo: ĉu estas vera lingvo, ĉu eblas diri ĉion per ĝi, ĉu ekzistas slango, kaj ankaŭ literaturo? Mi bezonis plurajn jarojn por scipovi paroli ĝin!
Mi trapasis la Esperanto-ekzamenojn laŭ la tiama franca sistemo de FEI (Franca Esperanto-Instituto), poste la KER ekzamenojn kiam ili ekekzistis. Mi instruis ĉe la sidejoj de SAT kaj SAT-Amikaro kaj multajn jarojn ĉe la sidejo de Esperanto-France en Parizo, ankaŭ en diversaj lokoj laŭ invitoj, inter kiuj en la kultur-centroj Greziljono kaj Kvinpetalo. En tiu lasta loko pri la Esperanto-literaturo dum tutsemajnaj staĝoj, kiel por diversaj dutagaj rendevuoj ekzemple dum la Eŭropaj Rendevuoj de Stella-Plage (en norda Francio).
Mi vizitis du SAT-kongresojn, kelkajn Universalajn Kongresojn. En 2000 mi aliĝis al OSIEK (Organiza Societo de Internaciaj Esperanto-Konferencoj) kie Lena de Zilah instigis min al multe da legado. Por plibonigi mian Esperanto-nivelon, mi decidis vizitadi la trijarajn Interlingvistikajn Studojn ĉe la universitato Adam Mickiewicz en Poznan, Pollando. Mirinda urbo, studoj, kunlernantoj kaj instruistoj inter kiuj Ilona Koutny, Tomasz Chmielik, Zbigniew Galor, Claude Piron, Michel Duc-Goninaz, Humphrey Tonkin, John Wells, István Ertl, Katalin Kováts, Aleksander Korĵenkov, Aleksandro Melnikov kaj Maria Majerczak, kiu superrigardis mian diplomlaboraĵon. Ĝi nun legeblas ĉe edukado.net: La plej oftaj malfacilaĵoj de franclingvaj Esperanto-parolantoj.
Longe mi estis vic-prezidanto kaj prezidanto de OSIEK kaj kunorganizis diversajn konferencojn, kaj tio kondukis nin ĝis Ĉinio, al Pekino kaj Wuhan en 2011. La ĉefaj malfacilaĵoj ĉiukaze estis inviti prelegantojn, kiujn oni ne povas pagi. Mia interkonatiĝo kun eminentuloj en Poznan multe helpis al mi.
Ekde 2008 mi estas membro de FEI (Franca Esperanto-Instituto, kie mi renovigis la prezentadon kaj la enhavon de la ekzamenoj, instigis la kandidatojn al legado por prepari la Ateston pri supera lernado. Same, mi subtenas sinjoron HORI Jasuo por la Esperanto-Sumoo, reklamas tiun legado-konkurson kaj sendas recenzojn de miaj legaĵoj.
Aliflanke mi verkas artikolojn, ĉefe por La Gazeto, la revuo de OSIEK, kaj Le Monde de l’espéranto (dulingva revuo de la nacia asocio Espéranto-France), kaj aliaj, ofte pri literaturo.
Iun vesperon mi havis la surprizon ricevi retmesaĝon de Spomenka Štimec: «Se ni havus monon, ni invitus vin al prezentado de la franca traduko de Kumeŭaŭa, la filo de la ĝangalo, de Tibor Sekelj». «Sed ne ekzistas traduko!» mi respondis. Do, post pripenso kaj diskuto kun tiu, kiu jam tradukis la unuan ĉapitron, mi faris, estis invitita en la belan kamparan bienon de Spomenka, prezentis la malfacilaĵojn de la franca traduko al kroata publiko kiu ne konis la francan lingvon! Poste mi eldonigis la libron en la franca traduko kaj ricevis alian sperton.
Mia edzo post dubo pri tiu Esperanto-lernado subtenis min, lernis la lingvon, trapasis ekzamenojn, kaj instruis kun plezuro, ĉefe en Plouezec (Pluezek’, en Bretonio, en okcidenta Francio) la trian semajnon de aŭgusto: mi ekde 2002 kaj li iom poste.
Anne JAUSIONS
|