Prezento: |
Naskiĝo 31/03/1949 en Saint-Cloud (proksime de Parizo), Francujo.
Dekkvinjaraĝa mi aŭdis pozitivan opinion pri Esperanto farita de kuzo en kiu mi fidis, sed nenio plu. Juna mi multe sportumis: naĝo sur kaj sub akvo, esploro sub tero, grimpo sur monto.
Post akiro de inĝeniera diplomo pri meĥaniko kaj elektroniko en 1973, mi mastrumis sen ĥemiaĵoj farmon en Limoĝregiono vendante kaprofromaĝojn dum dek jaroj kaj samtempe mi patriĝis kaj ekedukis kun Marianik niajn tri infanojn: Espoir (espero), Ananda (feliĉego) kaj Présence (ĉeesto). Ni interesiĝis pri, kio estas la fonto de religioj kaj filozofio. Mi ankaŭ partoprenis en ekologiaj luktoj. Poste mi instruis fizikon kaj matematikon. Kvardekjaraĝa mi praktikis flugadon en aero per deltaforma glisilo.
En 1990 post malkovro de dokumenteto pri Esperanto prezentita en ekologia festo, mi decidis lerni nian mirindan lingvon danke al perkoresponda kurso de UFE (nun Esperanto-France) kaj rapide eĉ komencis ĝin instrui, ĉefe al infanoj kaj unue al miaj filinoj. Notinde, ke la pli juna lernis Esperanton antaŭ iu ajn alia lingvo kaj poste kapablis paroli kvinlingve, eĉ iĝis tradukistino. Mi organizis korespondadojn inter lernejklasoj de pluraj landoj kaj vojaĝojn kaj gastigadojn inter polaj kaj francaj geknaboj (1995-1996).
Paralele mi plu studis kun Georgo Lagrange en Kvinpetalo ĝis Kapableco pri pedagogio (diplomo de la Franca Instituto de Esperanto), kaj danke al li mi povis diskuti la vortfaradon, studi la eseon de Antido (René de Saussure), renkonti Claude Gacond kaj sekve koni la ideojn de Claude Piron.
Gravas indiki, ke:
1. Malgraŭ longaj studoj mi neniam sukcesis scipovi iun ajn fremdan lingvon krom Esperanton, kiu pro tio estas ege valora por homoj kiel mi.
2. Nur danke al la malkovro de la ŝlosilo de la Fundamento, t. e. "La Unua Libro", mi komprenis la veran simplecon kaj apartecon de Eo, pri kiuj multaj esperantistoj ne vere konscias kaj post studado de la Fundamento finfine mi iĝis kapabla sufiĉe majstri la lingvon.
En 2009 mi tradukis libreton de Arnaud Desjardins: Unuaj paŝoj al saĝo, kaj post publikado de la eseo: Ĉu Esperanto estas Fundamente facila?, pro invito de Renato Corsetti mi komencis kunlabori al la grupo La Bona Lingvo, mi partoprenis en disvolviĝo de la retpaĝaro: Tatoeba, kie oni trovas multegajn frazojn tradukitajn en multaj lingvoj kaj, uzante la izolan strukturon de E-o, mi kreis instrumetodon elde la Fundamento kaj adaptaĵo de la instruromaneto: Gerda malaperis.
Mi sukcese trapasis C1-nivelon de la KER-ekzameno de UEA kaj la hungara "Origo" en la U.K. en Kopenhago 2011. De 2012 ĝis 2015, mi organizis lokajn sesiojn de tutmonda KER-Ekzameno en Limoges.
En diversaj kongresoj mi prelegis pri:
"Ĉu Esperanto estas Fundamente facila?" [Sète 2011]
"Esperanto - ĉu facila, ĉu simpla?" [Artigues 2012]
"Kiel instrui pli Fundamente Esperanton." [ILEI-konferenco 2013]
"Esperanto aŭ Globish" (Basic English)." [Nepalo 2014]
"La perdita ŝlosilo" [Lille 2015]
"Derivado en Esperanto, drivado de Esperanto" [Marsejlo 2016]
"Esperanto funkcias laŭ sistema simpligeco" [Arkones 2017]
Nune sekretario (eksprezidanto) de Esperanto-Limousin kaj komitatano de Esperanto-France, mi ĉefe agas por nia kara lingvo kiel unu el tradukantoj de la Kuriero de Unesco, adaptas francajn kantojn kaj kantas aŭ akompanas ilin kiel ekzemple en la spektaklo "Brel en Espéranto", kaj daŭre laboras kun la laborgrupo: La Bonalingvo, por uzi regulan, simplan lingvostilon.
Ekzemple por la artikoloj de la Kuriero, mi uzas nur Fundamentajn kaj se necesas oficialigitajn vortojn sed neniun novvorton, kiuj tiom abundas en PIV aŭ ceteraj vortaroj, ili terure malfaciligas la lingvon por neeŭropanoj kaj estas tre bona argumento por rifuzi, ke Esperanto estu simpla kaj valora por servi internacie al la monda komunikado.
Nur tiukondiĉe la mondo interesiĝos al Esperanto, kaj povos anstataŭ la "globishon" - t. e. la anglo-usona sublingvo kiu pli kaj pli unuformigas la mondon - uzi Esperanton, kiu ebligas unuiĝon kaj respekton de la diverseco. Tio estas mia kredo! |