Plena nomo: |
Françoise NOIREAU |
Kromnomo: |
Fransoazo |
Edukado-ensalutnomo: |
fransoazo |
Vivtempo: |
1963 - |
Devenlando: |
Francujo |
Agadlando(j): |
Bosnio-Hercegovino, Francujo, Germanujo, Kroatujo, Litovujo, Rusujo, Tajlando |
Prezento: |
Françoise NOIREAU, konata kiel "Fransoazo Oazo", estas francino, naskiĝinta en Parizo la 11-an de novembro 1963. Profesie, ŝi komencis kiel instruistino kaj poste laboris kiel psikopedagogino, psikoterapiistino, kaj duonprofesie kiel violonistino. Esperantistino de 30 jaroj, ŝi estas dumviva membro de UEA (Universala Esperanto-Asocio) kaj mondcivitano.
Infanaĝe, ŝi aŭdis pri Esperanto en sia familio, sed ŝi vane pridemandis siajn lingvo-instruistojn pri Esperanto. En januaro 1990, ŝi legis pri Esperanto en sindikata revuo por instruistoj kaj lernis ĝin per la Assimil-libro. Post unu jaro, ŝi jam instruis la lingvon en kulturdomo.
En 1992, post la naskiĝo de sia tria infano, ŝi decidis ne plu paroli france antaŭ siaj familianoj kaj ŝi edukis siajn gefilojn per Esperanto, praktikante denaskismon kaj la principon de "unu persono, unu lingvo". Ŝia edzo kaj tri gefiloj ellernis la lingvon sen formala instruado, sed per natura maniero, danke al multaj esperantistaj gastoj.
Ŝi instruis Esperanton nature per sia muziko, instruante kantojn al infanoj en IIK kaj REF, kun akompano de sia gitaro. Ŝi uzis violonon por instrui popoldancojn en Esperanto, prezenti kvizojn de muzikoj de multaj landoj en VK kaj VEKI, koncertojn (100-a UK, 55-a BET) kaj dulingvajn spektaklojn en Greziljono.
Ŝia familio inkludas Ĵeremi BERT, kiu aktivis en JEFO kaj volontulis por TEJO en Roterdamo, kaj Marĵolen BERT, direktorino de homhelpa asocio pri daŭripovaj teknikoj kaj rifuĝintoj, kaj instruistino en altlernejoj pri sobraj teknikoj (low-tech). Ŝi prelegas pri tiuj temoj en la Esperanta medio kaj uzis Esperanton kiel laborlingvon en Vietnamujo. La plej juna filino, Letisja BERT, kiu aktivis en JEFO kaj TEJO, nun doktoriĝas en Kebekio, kie ŝi estas loka delegito de UMEA. Cetere, ŝi parolas nur Esperanton al sia filo.
Fransoazo disvastigas Esperanton sen propagando, invitante esperantistojn al siaj lernejoj kaj vojaĝante. Ŝi instruas Esperanton per diversaj metodoj, ĉefe ludaj, rolludaj, dialogaj kaj ripetaj, sed ankaŭ pli cerbumigaj, laŭ la situacio kaj publiko. Ŝi estis ankaŭ aktiva per korespondado inter klasoj de infanoj en la mondo, partopreno en internaciaj programoj de Esperanto-instruado, kaj nuntempe kreado de reta lerno-platformo por aktuale 220 afrikaj kursanoj el inter ili 110 gestudentoj de universitato en Kongo.
Ŝi subtenas la evoluon de teknologiaj iloj por instrui Esperanton. Ŝi uzis kaj disvastigis diversajn programojn kaj retplatformojn, inkluzive kreinte mem amason da instruaj kartludoj por infanoj. En novembro 2023, pli ol 110 gestudentoj individue lernas Esperanton per WhatsApp kun ŝi, kadre de la konga universitato UEC.
Fransoazo uzas sociajn amaskomunikilojn por disvastigi informojn pri Esperanto, krei interretajn komunumojn, kaj subteni lingvorilatajn iniciatojn. Ŝi iniciatis ĉiusemajnan "Internacian Babiladon" per Zoom kaj instruis kiel ambasadoro de Duolingo. Ankaŭ, ŝi lanĉis la Telegraman grandan grupon "Fonetika grupo" (300 membroj) kaj ankoraŭ modestan movadon por subteni denaskulojn nomita “verdaj mentoroj”.
Ŝi instruis Esperanton 2 monatojn ankaŭ en privata lingvolernejo en Ĉeboksaro, ĉefurbo de la respubliko de Ĉuvaŝujo (Rusujo).
Krom sia instruista laboro, Fransoazo partoprenis en literaturaj kaj vortaraj provlegadoj, diskonigis freŝajn sciojn pri aŭtismo per prelego en Esperanta scienca seminario, kaj ŝi nuntempe partoprenas en lingvistika projekto pri instruado en Afriko.
Fransoazo planis, organizis, kaj reklamis publikajn eventojn, precipe Lingvan Festivalon por elmontri multajn denaskajn lingvojn kaj Esperanton. Ŝi gvidis diversajn vesperajn kursojn kaj aranĝojn pri Esperanto kaj lingvoj, antaŭ la epidemio de Kovim-19, celante kunigi la Esperantan komunumon kaj altiri novajn gelernantojn.
Por kontribui al la diskonigo de Esperanto, ŝi utiligis diversajn amaskomunikilojn, kiel artikolojn kaj intervjuojn. Ŝi partoprenis en diversaj televidaj kaj radio-intervjuoj, kaj eĉ parolis kaj kantis kun sia filino en Esperanto en franca filmo. Ŝi uzas ĉiujn rimedojn, inkluzive de lokaj ĵurnaloj kaj internaciaj intervjuoj, por aŭdigi Esperanton.
Ŝia agado ampleksas ankaŭ turismon, ĉar ŝi ofte gastigas kaj foje gastas tra diversaj retoj pri tranoktado., interalie por biciklantoj. Ŝi tiel neformale kaj entuziasme informas pri Esperanto.
Kunlabori kun internaciaj organizaĵoj por promocii Esperanton kiel internacian helplingvon estas memkomprenebla. Ŝi aliĝis kaj membris en diversaj asocioj kaj internaciaj NRO, kaj disvastigas Esperanton en diversaj organizaĵoj, kiel Servas kaj Mensa.org. Fransoazo esperas pri la renaskiĝo de ESPERMENSO kun partopreno de pluraj membroj de Mensa en UEA.
Ŝia ĉefa revo estas paco kaj finiĝo de militoj.
La detalan biografion de Fransoazo vi povas elŝuti ĉi tie.
Fonto: Fransoazo por la Panteono en decembro 2023.
|
|
|