| Prezento: |
Mi naskiĝis en Brno (1953) kaj post abiturienta ekzameno (1973) ĉe elektronika mezlernejo mi trovis laboron en komputila konstruktejo de la fabriko Zbrojovka kiel teknika normkontrolisto. Post dudek jaroj (1993) mi transiris al privata vendejo de elektronikaj elementoj.
Esperanton mi eklernis kiel 15-jarulo aŭtodidakte (1968), unue laŭ poŝvortaro de Hromada, poste laŭ Paŝoj al plena posedo, multe helpis Pinokjo kaj Quo vadis, kiujn mi plurfoje relegis, kaj ĉefe aŭskultado de esperantlingvaj prelegoj en nia klubejo. Post reveno el la soldata servo (1975) oni engaĝis min en la estraro de junulara sekcio de ĈEA, poste eĉ en la pedagogia sekcio kaj ekzamena komisiono. Mi mem faris asociajn ekzamenojn pri kapablo instrui en Somera Esperanto-Tendaro Lančov (1979), kie mi poste ĉiujare instruis.
Ĉar mi sopiris labori por Esperanto, mi trastudis Plena Analiza Gramatiko, Plena Ilustrita Vortaro kaj ankaŭ ĉeĥlingvajn lernolibrojn pri pedagogio, lingvistiko, leksikografio, tradukarto, terminologio. Tiujn konojn mi poste utiligis en mia Gramatiko de Esperanto (Třebíč 1988). Dua eldono aperis kun enkonduko de Geraldo Mattos (KAVA-PECH, 2000).
Ĉirkaŭ la jaro 1983 venis nia kluba sekretario Zdeněk Hršel (1928-2014) kun ideo omaĝi la jubileon de Esperanto en la jaro 1987 per nova poŝvortaro, kaj Věra Barandovká per nova lernolibro – ili ambaŭ akiris konsenton de Ŝtata Pedagogia Eldonejo kaj ambaŭ invitis min al kunlaboro. La laboroj daŭris pli longe ol ni supozis – la lerlolibro aperis nur en la jaro 1989, sed la vortaro povis aperi nur post la falo de la totalisma diktaturo. Tiam la eldonejo anoncis, ke ili ne eldonos la vortaron, sed ni havas liberecon kaj povas ĝin eldoni mem. Mi enkomputiligis la vortaron kaj la finan redakton faris Karel Kraft (1926-2015), ĉar Hršel ne sciis labori per komputilo. La vortaron poste eldonis KAVA-PECH, unue la esperantan-ĉeĥan parton (1995), poste la ĉeĥan-esperantan (1998).
En la jaro 1996 okazis en Prago la 81-a UK kaj mi preparis kun Stanislava Chrdlová broŝureton Baza ĉeĥa konversacio kaj memstare gramatikon de la ĉeĥa lingvo por la kongresaj kursoj Ĉeĥa eksprese kaj kiel helpilon al la kongresanoj iomete orientiĝi pri la Pragaj vendejoj. La konversacion la eldonejo tradukigis ankaŭ en aliajn lingvojn kaj ili estis vendataj en librovendejoj kiel helpilo por turistoj.
En la jaro 2014 instigis min Petr Chrdle, posedanto de KAVA-PECH, ke mi preparu novan eldonon de la esperanta-ĉeĥa parto de la vortaro. Mi konsentis kun la kondiĉo, ke ĝi povos enhavi preskaŭ ĉiujn vortojn el PIV. Tiel estiĝis Granda Esperanta-Ĉeĥa Vortaro (2017) kaj Granda Ĉeĥa-Esperanta Vortaro (2022). Sume ili havas 1282 paĝojn. Mia ĉefa kunlaboranto estis Zdeněk Pluhař.
En la jaro 2024 mi proponis al KAVA-PECH prepari ankaŭ novan poŝvortaron, ĉar mi sciis, ke komencanto ne aĉetos la grandajn vortarojn, kaj en la jaro 2025 petis min Ilona Koutny, ke mi enĉeĥigu ŝiajn tri temvortarojn pri Lernado kaj Laboro, Homa vivo kaj Loĝado, Lingvo kaj Komunikado. Ĉiuj aperis en unu volumo du tagojn antaŭ la 110-a UK en Brno. Komputile prilaboris Milan Kolka.
Fonto: M. Malovec por la Panteono en decembro 2025. |