Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.
Al la komenco
| Plena nomo: |
Ota Ginz |
| Vivtempo: |
1896 - 1976 |
| Devenlando: |
Ĉeĥujo |
| Agadlando(j): |
Ĉeĥujo |
| Prezento: |
Ota Ginz naskiĝis en Bohemio kaj mortis en Israelo. Li estis ĉeĥoslovaka judo, Praga oficisto en grandkomerco kaj apartenis al gvidaj personoj de la ĉeĥoslovaka Esperanto-movado inter la du mondmilitoj.
Li estis bofrato de alia gvida persono, Otto Sklenčka, ĉar iliaj edzinoj el familio Dolanský estis fratinoj. Ota kaj Marie havis filon Petr Ginz (1928-1944), talentan knabon, kiu pro sia judeco travivis siajn lastajn tri jarojn en la koncentrejo Terezín kaj fine pereis 16-jara en Aŭŝvico. Post la dua mondmilito la familio foriris al Israelo, kie ilia filino Eva famiĝis kiel pentristino sub nomo Chava Pressburger.
Dum la unua mondmilito Ota Ginz kiel soldato falis en rusan kaptitecon kaj estis sendita kiel helplaboristo al bieno Ŝoloĥov, kie li konatiĝis kun la knabo Miĥal (1905-1984), posta Nobel-premiita verkisto. Ŝoloĥov lin memoris kaj en 1946 helpis serĉi, kio okazis kun Petr Ginz, sed povis konstati nur lian morton en Aŭŝvico.
Ota Ginz verkis kvinlingvan radio-amatoran vortaron (1927) kaj kun Stanislav Kamarýt redaktis Ĉeĥoslovaka Antologio (1935). El Esperanto en la ĉeĥan li tradukis verkojn Per aerŝipo al la norda poluso de Odd Arnesen kaj Fine mi komprenas la radion (1927) de Eŭgeno Aisberg. El la ĉeĥa al Esperanto li tradukis kelkajn rakontojn kaj el la hebrea libron Freŝa mateno de Reuven Kritz.
Li kunredaktis gazetojn La Progreso, Bulteno de ĈAE, Esperantista.
Ota Ginz instruis Esperanton en somera kursaro en Rožnov pod Radhoštěm (1949-1952).
Pri la familio Ginz, precipe pri la filo Petr, aperis ĉeĥlingva libro Princ se žlutou hvězdou (Princo kun flava stelo) de František Tichý (2014), kie estas multaj informoj ankaŭ pri la gepatroj Ota kaj Marie.
Fonto: la informojn sendis Miroslav Malovec, en decembro 2025.
|
|
|