Plena nomo: |
Edward SYMOENS |
Vivtempo: |
1915 - 1995 |
Devenlando: |
Belgujo |
Agadlando(j): |
Belgujo, Ruando |
Prezento: |
S-ro Symoens estis iniciatinto de nacia radiokurso en Flandrio en 1946, lernejestro en Afriko (1947-75) kreinto de Esperanto-grupoj en Zairio kaj Ruando. Ekde 1975 aktivulo en Flandra E-Ligo (Antverpeno) kiun li prezidis 1979 ĝis 1984 - kio inkluzivas la sukcesan okazigon de UK en 1982. Li restis vic-prezidanto de FEL ĝis 1990, kiam li iĝis ĝia honora prezidanto. UEA nomis lin honora membro en 1993, laŭ iniciato de ILEI. De 1985 vicprezidanto, de 1987 prezidanto de ILEI.
MacGILL, Stefan: Edward Symoens (1915-1995) / IPR. 1996/1.
Naskiĝanta en 1915 en Austin Texas kaj profesie laborinte dum tridek jaroj en Afriko kiel
lernej-estro kaj eduka gvidanto, li portis transnacian vidpunkton al ĉiu sia entrepreno. Tio
trovis konkretiĝon en liaj ILEI-jaroj en ripetaj provoj kunordigi inform-kampanjon pri la
divers-specaj pedagogiaj valoroj de E-o, samtempe en pluraj landoj, kun simultanaj aliroj al
eduk-ministerioj.
El tiu strebado fontis pluraj tre utilaj inform-dokumentoj, aperintaj en Esperanto, la angla,
franca, flandra kaj itala, kaj la daŭre kompletigata biblio-grafio de disertacioj pri E-o kaj
interlingvistiko, unue aperinta en 1989.
S-ro Symoens iniciatis nacian radiokurson en Flandrio en 1946, poste en Afriko (1947-75) li
helpis krei esperantajn grupojn en Zairio kaj Ruando. Reveninte, li plonĝis en la landan
agadon, ĝuste kiam Flandra E-Ligo estis reorganizanta sin kaj starigis la konatan E-domon
en Frankrijklei (Antverpeno), kie nia IPR estas presata. Li prezidis FEL de 1979 ĝis 1984 -
kio inkluzivas la sukcesan okazigon de UK en 1982. Li restis vic-prezidanto de FEL ĝis
1990, kiam li iĝis ĝia honora prezidanto. UEA nomis lin honora membro en 1993, laŭ iniciato
de ILEI, kies honora membro li iĝis en la pasintjara konferenco.
Transpreninte la vic-prezidantecon de ILEI en 1985, la estraro tiam evitis timatan hiaton pro
la forpaso aŭ retiriĝo de pluraj el ĝiaj tiamaj aktivuloj. Post prezidantiĝo en 1987, tre baldaŭ
li skizis novajn celojn, gvidliniojn kaj laborplanojn, kiuj ankoraŭ nun forte influas la ligan
funkciadon. Konkretaj atingoj responde al tiuj celoj videblis en formo de ekzamenaj kaj
instruisto-kursaj relanĉoj kaj aro da novaj eldonaĵoj. S-ro Symoens havis proksimajn ligojn
tra la propra landa agado al UEA; li laboris por ripari la siatempajn vundojn inter la du
instancoj, por trovi akcepteblan formon de kunekzisto kaj kunlaboro, tenante tamen por la
Ligo plenan sendependecon kaj identecon. Akcepto ĉe UEA, ke ILEI prizorgu la realigon de
ĝia eduka programo kun disponigo de la respondaj financaj rimedoj reprezentis solidan
atingon de ILEI sub lia gvido.
Eble la plej produktiva kaj bonetosa estrarkunsido de la tuta periodo estis tiu en februaro
1991 ĉe la familia hejmo Symoens en Kalmthout. Tiam ni povis mem konstati la imponan
bibliotekon kaj laborĉambron kun bretaroj da zorge ordigitaj dosieroj kaj dokumentoj - la
nervocentro de lia senlaca agado. Niaj membroj certe memoros lin skrupula leterrespondanto,
facile alirebla, ĉiam pacienca, preta aŭskulti, samtempe grandvizia kaj
persiste laborema.
Por mi persone, estis agrable, facile kaj instige servi kiel vic-prezidanto en lia estraro; atesto
je tio estas samdirekta daŭrigo en la gvida stilo kaj celaro de la Ligo en la posta deĵorperiodo.
Lia influo sentiĝos en la pluiro de la Ligo, kiel ankaŭ lia memoro ĉe ĉiu, kiu konis lin
kaj laboris kun li. ILEI esprimas sinceran kondolencon al liaj familianoj.
Stefan MacGill
La nekrologon de Stefan MacGill elŝutu ĉi tie. |
|
|