Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la serĉo-rezultoj

Plena nomo: Mieczyslaw SYGNARSKI
Vivtempo: 1889 - 1979
Devenlando: Pollando
Agadlando(j): Pollando
Prezento: Prof. Mieczyslaw Sygnarski (1889-1979)
Al la ĉefgrupo de niaj plej elstaraj E-pioniroj sendube apartenas prof. Mieczyslaw Sygnarski. Li naskiĝis en la familio de lernejestro la 30-an de novembro 1889 en la loko Brzozów (sudorienta Pollando). Post la lernado en klasika gimnazio en Sanok, kie li plej proksime konatiĝis kun la latina kaj greka lingvoj, sekvis universitataj studoj en Krakovo en la fakultato pri la germana filologio kaj korpoedukado. Kadre de siaj studoj li pasigis unu jaron en Vieno.
Post la diplomitiĝo en 1913 Sygnarski laboras kiel gimnazia instruisto unue en Strzyzow, poste en Varsovio kaj de 1920 en Bydgoszcz, kie li laboras ĝis la eksplodo de la II mondmilito en la tiea porknaba Klasika Gimnazio. Dum la II mondmilito Sygnarski kune kun siaj familianoj translokiĝis en Krakovon, kie li laboris kaj post la pensiuliĝo loĝis ĝis la morto, kiu sekvis la 26-an de majo 1979.
La jaro 1920 fariĝis signifoplena en lia vivo – varbita de Leopold Kronenberg – li fariĝis esperantisto kaj tuj komencis sian grandan laboron sur la kampo de la E-instruado , kiu daŭris multajn jarojn. Unue dum 10 jaroj li instruis la lingvon en sia gimnazio en Bydgoszcz kaj paralele gvidis eksterlernejajn kursojn. En 1931 aperis lia unua lernolibro de E-o, kiu samtempe estis la unua en Pollando lernolibro de nia lingvo por mezlernejanoj. Kaj ĝi ricevis la oficialan aprobon de la Ministerio pri Edukado. Similan Ministerian Aprobon ricevis du sekvintaj E-lernolibroj de prof. Sygnarski (entute li estas aŭtoro de 9 lernolibroj).
Por pli proksime ligi la lernejanojn al la movado li fondis Gimnazian Esperantan Rondon (1930), kies unua prezidanto estis lia filo, Wladyslaw Sygnarski kaj la Sciencan Esperantan Rondon (1930), al kiu apartenis nur pedagogoj.
Turnmomento en lia instruista laboro estis la partopreno en 10-taga E-kurso de Andreo Cseh (1931), dum kiu li konatiĝis kun la mondfama E-instruisto kaj lia same mondfama instrumetodo. De tiam prof. Sygnarski instruas Ĉe-metode kaj siajn sekvajn lernolibrojn li ellaboras kun aparta konsidero al Ĉe-metodaj instruprincipoj. Lia e-ista agado en la intermilita periodo de jaro al jaro vastiĝis. En Bydgoszcz en la ĵurnalo „Dziennik Bydgoski” li gvidis konstantan E-anguleton. Li partoprenas universalajn kongresojn kaj internaciajn Pedagogiajn E-Konferencojn. La milito ĉesigas la agadon kaj sekvas la granda silento, kiun plenigas iom-post-ioma tradukado de „Tra dezerto kaj praarbaro” de H. Sienkiewicz, kies libroforman aperon li tamen ĝisvivis nur en 1978.
Post la dua mondmilito li organizis regulan instruadon de E-o en la Jagiellona Universitato (de 1946). Sekve li instruis la lingvon en mezlernejoj kaj en eksterlernejaj kadroj. En 1958 li fondis Instruistan Sekcion de la Krakova Filio de PEA kaj 8 jarojn li gvidis ĝian agadon. Estas aldoninde, ke kelkan tempon li estis ankaŭ prezidanto de la Krakova Filio de PEA.
En 1947 prof. Sygnarski entreprenis vastskalan informan kampanjon pri E-o, li dissendis grandkvante sian E-lernolibron al polaj eminentuloj kaj gravaj institucioj kaj en 1948 li entreprenis klopodojn por la oficialigo de E-o fare de Unesko, al kiu li sendis specialan memuaron subskribitan ankaŭ de vicministro pri edukado, du altlernejaj rektoroj kaj dekano de la humanisma fakultato ĉe la Jagiellona Universitato.
La plej ampleksa kaj plej bone prilaborita lernolibro de prof. Sygnarski aperis en 1963 ĉe la eldonejo „Wiedza Powszechna”. Konsistigas ĝin ampleksa materialo por du lernojaroj, specimenojn de E-literaturo kaj ampleksaj vortaretoj. Entute ĝi estas ĝis nun la plej ampleksa lernolibro de E-o en Pollando (380 pĝ.). Oni uzis ĝin ankaŭ en eksterlando kaj pro la granda bezono pri ĉi-tiu lernolibro PEA reeldonis ĝin. Estas aldoninde, ke en 1978 polaj E-instruistoj per tutlanda plebiscito elektis lian lernolibron la plej populara en la postmilita periodo. Kaj fine ankoraŭ unu interesa afero, unu el liaj lernolibroj aperis brajle en tri volumoj.
Prof. Sygnarski estis ankaŭ konata kiel tradukisto, sed en ĉi-tiu sfero li estis sufiĉe malbonŝanca. Apud la jam menciita „Tra dezerto kaj praarbaro”, kies aperon li atendis multajn jarojn, li tradukis du romanojn de Jan Reytan „El la palaco en azilon” kaj „Kiu kulpas”. La du romanojn estis aperigonta la fama franca eldonejo Hachette, sed malhelpis ĉi-tion la militeksplodo (la tajpaĵojn neniigis hitleranoj). Fragmento de unu el la romanoj aperis en „PE” (oktobro 1937). En tajpaĵo restis lia traduko de „Artmonumentoj de la krakova arĥitekturo”.
Pro la poresperanta laboro prof. Sygnarski estis multfoje honorigita. En 1962 la Urba Konsilantaro de Krakovo atribuis al li la Oran Insignon „Pro la socia laboro por la urbo Krakovo”. En 1973 laŭ la decido de la Ŝtatkonsilantaro prof. Sygnarski ricevis Kavaliran Krucon de la Ordeno de la Renaskiĝinta Pollando (kandidatigis lin la Jagiellona Universitato , en kiu dum multaj jaroj li regule instruis E-on). En 1975 UEA faris lin HONORA MEMBRO de UEA. Jam pli frue PEA atribuis al li la titolojn de MERITPLENA ESPERANTISTO kaj HONORA MEMBRO DE PEA.
Ĉe la fino necesas substreki, ke la 9 eldonoj de liaj E-lernolibroj inkluzive de la brajla aperis en la suma eldonkvanto de preskaŭ 100 000 ekz. Sed la signifo de lia laborego por E-o ne estas eĉ mezurebla per la kvanto de liaj lernolibroj. Oni nomadis lin HOMO-INSTITUCIO .
Ĉe la fino necesas substreki, ke la 9 eldonoj de liaj E-lernolibroj inkluzive de la brajla aperis en la suma eldonkvanto de preskaŭ 100 000 ekz. Sed la signifo de lia laborego por E-o ne estas eĉ mezurebla per la kvanto de liaj lernolibroj. Oni nomadis lin HOMO-INSTITUCIO. Kiam PEA ne kapablis sian propran sistemon de „ekzamenoj pri instrukapablo por estontaj E-instruistoj”, li regule organizis siajn proprajn ekzamenojn, al kiuj venadis kandidatoj el la tuta lando por ricevi la belan diplomon de prof. Sygnarski. Mi neniam aŭdis, ke ie polaj edukinstancoj kontraŭstarus la kursgvidadon al homoj kun la diplomo de prof. Sygnarski. Inter la polaj e-istoj, kiuj lernis la lingvon laŭ liaj lernolibroj troviĝas Jerzy Grum, Andrzej Pettyn, Leszek Kordylewski, Stanislaw Swistak, Antoni Golonka. Mi pensas, ke por omaĝi la memoron de prof. M. Sygnarski PEA devus establi specialan pedagogian premion al E-instruistoj, kiun oni atribuu ĉiu-jare surbaze de speciala regularo. La premio havu la nomon PREMIO DE PROF. MIECZYSLAW SYGNARSKI.

L. Maranda.

Artikolo el „Pola Esperantisto” Januaro-Marto 1981 Jaro
Dankon al Jacek Lisowski el Rzeszow por la retajpado kaj disponigo.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 1; | Aldoni propran komenton

1.
Esperant_Krakow je 2021-04-13 06:50:44

Ankaŭ mi lernis la lingvon per lernolibroj de prof. Mieczysław Sygnarski, kaj dum la unuaj jaroj de mia universitata instruado de Esperanto mi uzis ilin. Lia nepino, studentino, partoprenis unu el miaj kursoj por komencantoj (en Krakovo, en la Jagelona Universitato). Valoras aldoni prestiĝan fakton: lian lernolibron, kiel universitatan instruilon, eldonis la menciita universitato, en 1958.
Mi ekkonis prof. M. Sygnarski, estante infano (li estis amiko de nia familio).
La profesoro estis ankaŭ fervora konsciiganto de homoj pri danĝeroj, rezultantaj el trouzado de alkoholaĵoj kaj diskoniganto de saniga vivstilo („Kuracado per fasto alportas miraklajn efikojn” estis unu el liaj, ofte ripetataj maksimoj).
Maria Majerczak

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.