Plena nomo: |
Mogens Groth JØRGENSEN |
Vivtempo: |
1913 - 2010 |
Devenlando: |
Danujo |
Agadlando(j): |
Danujo |
Prezento: |
Mogens Groth Jørgensen
Brøndbyøster, Danlando
(27.10.1913 - 24.12.2010)
Hodiaŭ matene telefone atingis min la trista informo, ke Kristnask-vespere forpasis en Hospitalo Hvidovre mia kara Nomfrato Mogens Groth. Sian korpon li testamentis al la studentoj de medicino che la Kopenhaga Universitato.
Iun vesperon proksime al la 15-a de decembro 1942 – do dum la germana okupacio de Danlando – Mogens Groth faris viziton al tiutempe tre konata Kopenhaga amuzejo, Gimle. Li preterpasis tablon, ĉe kiu li aŭdis vortojn tute fremdajn. "Kio okazas tie ĉi?" "Ni festas la naskiĝdatrevenon de D-ro Zamenhof." "Kiu estas li? "La kreinto de Esperanto." "Kio estas Esperanto?" "Ĝi estas internacia lingvo." "Kiel oni lernas ĝin!" "Oni aĉetas lernolibron." – La sekvan matenon iu sonorigas ĉe la pordo de Mogens Groth. Ekstere staras homo al li nekonata. ? ? ? "Mi venas de Laborista Esperanto-Klubo por donaci al vi lernolibron!" Mia Nomfrato dankis kaj revenis al sia varma lito. Li ne leviĝis ĝis post la studado de la unuaj ok aŭ naŭ lecionoj. Amo je la unua vido! Kvankam Mogens baldaŭ estis forte ligita al la rezista movado, li sukcesis trovi tempon ankaŭ por la Internacia Lingvo, ekz. instruis en Randers (Jutlando). Post la militaj jaroj li vivtenis sin kiel muzikisto (kontrabaso), i.a. en Svedio kaj Finnlando. Fine de la 1950-aj jaroj Mogens revenis al Danlando kaj baldaŭ akiris postenon ĉe la Dana Ŝtata Arkivo. Tra la jaroj li dediĉis multe da tempo kaj energio al la 'vivo' de la kultur-revuo Norda Prismo. Post la forpaso de lia ’sangofrato’ Ferenc Szilágyi en 1967 William Auld transprenis la funkcion de ĉefredaktoro, sed tre grandan parton de la laboro fakte faris Mogens Groth. Multajn tre diversnivelajn kursojn li gvidis tra la jaroj. Organize li estis ligita al Dana Laborista Esperanto-Asocio kaj al SAT, ankaŭ al la lokaj societoj Komuna Konversacia Klubo (KKK), poste al DEFA-Kopenhago (fervojista grupo), en kies membrogazeto ofte aperis artikoloj liaj pri lingvaj kaj aliaj interesaj temoj, kutime subskribitaj per la pseŭdonimo Felis, la latina vorto por kato, aludo al porinfana dana kanto:
Mogens, Mogens missekat,
hvor var du forgangen nat?
Jeg var i et møllehus.
Der var nok af fede mus.
Det var mad for Mogens.
Mogens, Mogens 'missekat'
kie vi estis dum la pasinta nokto?
Mi estis en muelejo.
Tie abundis grasaj musoj.
Jen manghaĵo por Mogens.
missekat: mis estas infana/karesa nomo por kat (= kato).
Dum multaj jaroj Mogens Groth havis leteran kontakton kun Marjorie Boulton, kiun li kutime titolis ’missekatino’, kaj shi reciprokis per ‘mia missekat’. Post lia blindigho mi ofte helpis mian amikon surpaperigi liajn vortojn por Marjorie Boulton. Ĉiufoje mi aldonis personan saluton kaj kompreneble subskribis per jena titolo: ‘missekata sekretario’.
La du Mogens-oj interkonatighis komence de la 1960-aj jaroj; de tempo al tempo kruciĝis niaj vojoj. Ĉ. 1990 firme kunligis nin la laboro de la Dana Esperanto-Ekzamena Komisiono. Dum la ofte tuttagaj kunsidoj en lia gastama hejmo ni parolis kaj diskutis ne nur pri Esperantaj kaj ekzamenaj aferoj, sed pri ĉio. Ofte ni konsultis unu la alian pri 'gramatiklaj' aferoj. Mi tre ĝojas, ke en mia Nomfrato mi trovis tre varman amikon. Lia kapablo krei amikajn rilatojn verŝajne estis bazita je lia talento veki la senton en tiu homo, kiu ĵus sidas antaŭ li, ke li/ŝi estas speciale unika.
Dum multaj jaroj Mogens Groth serĉis informojn pri Christian Nielsen, kiu en 1890 eldonis la unuan danan lernolibron de Esperanto (Flensburg), kaj pri Peder Kristensen Toksvig, kiu en 1897 fondis la unuan danan Esperanto-societon, Societo Esperantista de Danujo (Nykøbing Sjælland); pri tiuj du danaj pioniroj oni trovas en la Esperanto-literaturo nur po unu mallonga frazo! Kelkajn jarojn post sia blindigho mia Nomfrato transdonis al mi sian iom ampleksan materialon pri Christian Nielsen kaj P. K. Toksvig por pluaj esploroj. Ĉiuj danaj esperantistoj parolas nur pri Frederik de Skeel-Giørling, Margrethe Noll kaj Marie Schrøder; ili sendube estas gravaj personoj, sed la Mogens-oj opinias, ke la du unuaj pioniroj sur dana tero meritas pli ol po unu mallonga frazo en Enciklopedio de Esperanto. Tial tute intence mi dediĉis al ili lokon en la sama fako kiel D-ro Zamenhof de mia ekspozicio Esperanto en Danlando (2008). Mi ellaboris manuskripton kun la titolo Fruaj Pioniroj. Lau la forta deziro de mia kara Nomfrato mi intencas meti ĝin en la Interreton; pri tiaj aferoj mi estas nekompetenta kaj tial tute dependa de aliaj.
Mogens Rude Andersen por la Panteono de www.edukado.net, 25a de decembro 2010
Foto de Torben SVENDSEN. |
|
|