Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo: Ernesto GALETA
Vivtempo: 1927 - 2003
Devenlando: Slovakujo
Prezento: Ernesto GELETA (nacilingve GELETA Ernő) (naskiĝis la 25-an de decembro 1927 - mortis la 14-an de februaro 2003 en Nové Zámky) estis slovakia hungaro, dumviva UEA-membro, delegito kaj fakdelegito, estrarano de slovakiaj regionaj organizoj ESO kaj OSES, mezlerneja instruisto, E-instruisto, organizanto de Ĉedanubaj Renkontiĝoj, aŭtoro de ŝercaj aforismoj kaj poemoj.

Verkoj:

Apetitveka Enkonduko en Esperanto;
Ŝercvortaro;
Diversrilataj aforismoj en ritmoj, rimoj;
Esperanto-gramatiko en versoj, bildoj;
Esperanto ŝerc-vortaro;
Homa korpo: en ritmaj, rimaj, kanteblaj, trafaj kaj determinaj aforismoj: eltiraĵo el la 2400 vorta "Esperanto-vortaro en aforismoj";
Ridigaj aforismoj: en amor-rimoj kanteble: rimsimetriaj;
Viv-estaĵoj en versoj: partoj: homa korpo, bestaro, vegetaĵo, milito;
Kantu en Esperanto!

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; | Aldoni propran komenton

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.