Panteono
Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.
|
|
Opinioj kaj komentoj
Entute komentoj: 2; | Aldoni propran komenton
Ton ĉiam estis gaja kaj preta instrui Esperanton. Li aparte ĝuis esti kun infanoj kaj ludi kun ili. Post unu ludo, Ton ĉiam rapide proponis alian. Ankaŭ li ĉiam ridetis, eĉ kiam li parolis. Krome iu nekonato baldaŭ iĝis amiko, ĉu tiu persono estis infano aŭ plenkreskulo. Mi ĝojas ke mi havis ŝancon konatiĝi kun Ton kaj kunlabori kun li por Esperanto, aparte rilate al infanoj. Mi tre malĝojas ke pro la granda distanco inter ni kaj pro la malsano dum liaj lastaj jaroj ni ne povis kunlabori dum pli longa periodo.
Ronald GLOSSOP
Per la malapero de nia kolego Ton Verwoerd Esperantujo perdis tre valoran batalanton por Esperanto. Kvankam Ton komencis studi la Internacian Lingvon relative malfrue, li plenenergie agadis por disvastigi ĝin en sia propra urbo, Heemskerk, kaj ĉie en la mondo.
Ton ne estis nur valora esperantisto, li estis ankaŭ tre bona kaj amema patro kaj vera amiko. Li ĉiam parolis fiere pri sia familia, pri sia urbo, pri sia lando, pri siaj geamikoj.
Mi konis lin en 1994, okaze de la internacia E-projekto FUNDAPAX. Unue ni interkonatiĝis per leteroj kaj tuj poste inter ni naskiĝis vera internacia amikeco, ĉar ni fariĝis bonegaj kunlaborantoj, havante ambaŭ la samajn noblajn celojn kaj sentojn. Ĵus mi trovis leteron de Ton/la 22-an de novembro 1994/ pri nia konlabora komenco, kaj jen kion li skribis:
"Antaŭ du semajnoj mi ricevis vian informriĉan leteron, kun turisma faldfolio kaj manskribita aldono.
Tre hazarde, sen interkonsento, oni publikigis mian adreson en la "Fundapax"-dokumentoj. Mi dubas ĉu mi kapablas konsili vin, ĉar unue, mi ekstudis Esperanton nur en 1988, kaj, due, la instrucirkonstancoj en mia lando estas konsinderinde malsamaj ol la viaj. Mi sentas min tute ne profesoro, nek gravulo, nur kolego kaj idealisto/realisto."
Ton ne nur amis siajn kvin infanojn, sed ĝenerale li amis la infanojn kaj tre ŝatis instrui ilin. Jen alia fragmento el la sama letero: "Ege kortuŝis min viaj vortoj: "gravas nur la fakto, ke la infanoj havas riĉajn animojn, pensojn, dezirojn kaj grandan scivolemon; mi intencas helpi ilin, ĉar la revoj devas esti plenumitaj". Ĝuste tial mi sentas harmonian opinion kun vi. Ĉiam inspiras kaj kuraĝigas min la scivolemo, la plezuro kaj la feliĉo de la infanoj."
Tiel komenciĝis inter ni longa kaj fruktodona kunlabora periodo ĝis la morto de sia edzino, post kiu trista evento Ton suferis fortan emocian ŝokon kaj la sekvajn ok jarojn li pasigis en sia propra mondo en iu sanatorio. Mi vizitis lin tie dufoje kaj provis paroli kun li esperante, sed tio ja ne plu eblis. Tamen li restis same serena persono, kun afabla kaj ridetanta vizaĝo. Por la tria fojo kiam mi vizitis lin estis en septembro 2013, sed ĉi-foje nur por partopreni lian enterigan ceremonion kaj adiaŭi de mia bona amiko Ton, kiel konsideris min kiel fraton. Kaj tio pro la fakto, ke ni kunlaboris senĉese multajn jarojn. Ton vizitis min trifoje en Bixad, ni instruis kune dum la Someraj Tendaraj Tagoj, ni kunlaboris kadre de kelkaj E-projektoj kaj estis kune en pli multaj Universalaj Kongresoj kaj ILEI-Konferencoj, ni interŝanĝis multegajn leterojn kaj faris kune multajn agadplanojn, tiel ke ni sentis nin "transnacie interligitaj", ĉar niaj pensoj estis en la sama mensa ondolongo.
Pro tio la forpaso de nia nederlanda amiko Ton Verwoerd lasis en mia animo stranga malpleno. Sed en mia memoro Ton restos kiel homo kiu kondutis kiel frato, homo kiu estis homo por la aliaj, homo kiu kapablis fari ĉi tiun mondon pli bona, li restis kiel bona ekzemplo de vera esperantisto. Mi esperas ke nun lia spirito trankviliĝis sub la zorgo de Dio...