Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Michel Duc Goninaz
Vivtempo:1933 - 2016
Devenlando:Francujo
Agadlando(j): Francujo, Hungarujo, Pollando, Usono
Prezento:Michel DUC GONINAZ, naskita en Parizo en 1933, eklernis Esperanton kiel gimnaziano kaj partoprenis la IJK-on en Versajlo (1949), la UK-on en Parizo (1950) kaj la Ŝvarcan Kabareton "La Tri Koboldoj (1949-56). Studis en École Normale Supérieure de Saint-Cloud kaj en Sorbono (1954-59), en la Ŝtata Moskva Universitato (1956-57) kaj akiris licencion pri franca filologio kaj beletriko, kaj agregacion pri la rusa lingvo. Instruis dum kelkaj jaroj en Parizregionaj duagradaj lernejoj kaj ricevis instruoficon de asistanto, poste de docento en la Provenca Universitato (en Aikso Provenca). Instruis tie la rusan lingvon (1967-96) kaj krome Esperanton (1970-96), kiu ricevis oficialan statuson en la studfakoj kaj diplomoj. Gvidis plurfoje kursojn pri Esperanto kaj pri lingvoscienco en universitatoj de Budapeŝto, Sanfrancisko, Poznano. Gvidis la revizian laboron por la novaj eldonoj de la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto de 2002 kaj 2005. Aŭtoris lernolibrojn por la rusa lingvo kaj Esperanto, tradukojn, artikolojn kaj recenzojn (vidu la liston en la bibliografio). Membras en la Akademio de Esperanto kaj en Franca Esperanto-Instituto.
Michel Duc Goninaz forpasis la 26an de marto 2016.
Vidu la filmon pri omaĝprogramo, okazigita en Poznan, en septembro 2016.

Bibliografio de verkoj de Michel DUC GONINAZ en aŭ pri Esperanto

Kiel aŭtoro:
1970, 1990, Vocabulaire espéranto. Gap-Paris, Ophrys. 128 p.
1974, Lingvoj, gentoj kaj lingva politiko. Liège, SUK. 38 p.
1984, 1989, La ŝtona gasto, Laroque-Timbaut, Cercle espérantiste agenais. 24 p.

Kiel ĝenerala gvidanto:
2002, 2005, La Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto. Paris, SAT. 1268 p.

Kiel redaktoro:
1987, Studoj pri la internacia lingvo/Études sur la langue internationale/Studies on International Language. Gent, AIMAV. 156 p.

Kiel tradukinto:
1993, Albert Camus, La Fremdulo (L'Étranger). Paris, SAT. 142 p.
1997, Arthur Schnitzler, Sonĝonovelo (Traumnovelle). Dobřichovice, Kava-Pech. 96 p.
2003, (kun G. Lagrange) Gaston Waringhien, Alilingvaj erotikaj poeziaĵoj. La Krom-Kancerkliniko n-ro 18, Thaumiers. 32 p.
2006, Raymond Radiguet, Kun Diablo en la korpo (Le Diable au corps). Novjorko, Mondial. 140 p.

Pluraj franclingvaj kanzonoj: (Les feuilles mortes, Ne me quitte pas, Il n'y a pas d'amour heureux, le vieux Léon,…) interpretataj de Jadwiga Dzięgielewska, Ĵak Le Puil, Jacques Yvart.

Ĉefaj artikoloj:
1962, "La Zamenhofa Esperanto, Simpozio pri -ata-ita" (recenzo). La Nica literatura revuo, n-ro 41
1966, (kun A. Duc Goninaz) "Éléments de géologie en six langues" (recenzo). Franca Esperantisto, n-ro 237. p. 30
1967, "Ortografio kaj fonetiko en Esperanto". Esperanto, marto. p. 39-40
1967, "Pri la verkaro de Szathmari". Sennacieca Revuo, n-ro 95, p. 40-45
1970, "Quelques mots sur la structure de l'espéranto", Espéranto-Actualités 264
1971, "Langue et idéologie", Séminaire "Langue et culture", Stichting voor internationale kommunikatie. Amsterdam. 8 p.
1971, "Plena Ilustrita Vortaro" (recenzo). Sennaciulo 6. p. 58-59
1972, "Lingvo kaj ŝtato", Seminario "Lingvo kaj politiko", Stichting voor internationale kommunikatie, Amsterdam. 6 p.
1972, "Apolo kaj la problemo de samtempa interpretado". Esperanto, dec. p. 201-202
1974, "Les influences slaves en espéranto". Cahiers de linguistique, d'orientalisme et de slavistique, 3-4, p. 31-53
1974, "E. Bokarev : Esperanta-rusa vortaro" (recenzo). Esperanto 826 okt. p. 173
1976, "Lingvo kaj ideologio". Heroldo de Esperanto, n-ro 7, p. 3
1976, "La terminoj de alparolo kiel sociolingvistika problemo" (resumo de prelego). Kongresa libro de la 61-a UK en Ateno, p. 23
1976, "Bazaj problemoj de la analizo de Esperanto". Lingvistika simpozio, Zagreb, p. 153-170
1978, "Socilingvistikaj problemoj en la funkciado de universala lingvo: la ekzemplo de Esperanto". Paderborner Arbeitspapiere, Paderborn, p. 5-9
1978 "L'influence des langues slaves sur le systéme sémantique de l'espéranto". Revue des Études Slaves (Paris), Vol. 51, p. 71-74
1978, "Pri la influo de la slavaj lingvoj al Esperanto el leksikologia vidpunkto". Filologo, n-ro 11, p. 1-5
1979, "Esperanto en perspektivo" (compte-rendu). Problèmes de politique linguistique, vol.3, n-ro 1 (7) (= La Monda lingvo-problemo, vol. 9), p. 40-45
1981, "La problemo de la normo en internacia planlingvo" (laŭ la ekzemplo de Esperanto), Interlingvistiko en scienco kaj klerigo. Paderborn, p. 19-24
1981, "Kio estas 'vorto' en Esperanto?". Kommunikation und Kybernetik, Paderborn. p. 144-152
1981, "La pseŭdonima Waringhien". Esperanto n-ro 7, p. 121-124
1983, "L'espéranto dans son cadre historique et sociolinguistique", Journée d'étude sur l'espéranto. Saint-Denis, Université Paris 8. p. 47-54
1983, "Les parties du discours en espéranto". Travaux du Cercle linguistique, n-ro 1, Aix-en-Provence. p. 61-71
1984, "Qu'est-ce que le passif en espéranto?". Travaux du Cercle linguistique, n-ro 2, Aix-en-Provence. p. 185-193
1984, "Lingvosciencaj kaj gramatikaj difinoj de Plena Ilustrita Vortaro". Acta Interlinguistica, Varsovio. p. 71-75
1985, "La pseŭdonima Waringhien: G.E. Maŭra kaj G. Peterido Peneter", Li kaj ni (red. R. Haupenthal). Anteverpeno-La Laguna, TK. p. 53-65
1985, "La problemo de la normo en Esperanto". Acta Interlinguistica, Varsovio. p. 57-65
1985, "La socia statuso de Esperanto : tri historiaj teorioj (Zamenhof, Lanti, Lapenna) konfronte al la nuna realo". Strategiaj demandoj de la Esperanto-komunumo, Varsovio, Pola Esperanto-Asocio. p. 34-41
1985, "Rajto je komunikado kaj lingva libereco: ĉu diverĝaj celoj?". Sennacieca Revuo, 113. p. 39-44
1985, "Pri la influo de la slavaj lingvoj al Esperanto el leksikologia vidpunkto". Interlingvistiko, Esperantologio (red. V. Oljanov). Sofio, Bulgara Esperanto-Asocio. p. 77-84
1986, "Liberté linguistique et droit à la communication". Plurilinguisme et communication (red. F. Lo Jacomo), Paris, SELAF. p. 177-182
1987, "Problèmes sémantiques et sociolinguistiques dans l'usage de l'espéranto". Studoj pri la internacia lingvo (red. M. Duc Goninaz), Gent, AIMAV. p.139-144
1987, "Por kio utilas la Fundamenta Gramatiko?". 100-jara Esperanto, Chapecó, Fonto. p.98-104
1987, "Kiel priskribi Esperanton? Problemoj metodologiaj kaj terminologiaj". Serta gratulatoria in honorem Juan Régulo, vol. II, La Laguna. p.141-150
1987, "Formiĝo de ideologiaj modeloj pri la rolo de Esperanto". Kongreslibro, 22-a Jugoslavia Esperanto-Kongreso, Banja Luka. p. 19-20
1988, "Planification et regularité(s)": quelques réflexions sur l'espéranto". Travaux du Cercle linguistique, n-ro 6, Aix-en-Provence. p. 79-91
1988, "Formiĝo de ideologiaj modeloj pri la rolo de Esperanto". Sociaj aspektoj de la Esperanto-Movado, Sarajevo, elbih. p.12-16
1988, "Une langue internationale planifiée: l'expérience de l'Espéranto". Rosseel, Eddy/Symoens, Edward (Red.): La intereso kaj utilo de komuna interlingvo. Bruxelles: AIMAV, 38-43.
1988, "La poezia verkaro de Gaston Waringhien". Literatura Foiro 19, n-ro 112, 4-10.
1989, "Pri la eksperimenta instruado de Esperanto en elementaj lernejoj de Francio kaj franclingva Svislando". Meyer, I. (Red.) 4. Werkstattgespräch Interlinguistik in Wissenschaft und Bildung. FEoLL-Papier 57, Paderborn: Universität. 142-145.
1990, "La influo de la slavaj lingvoj al la semantika sistemo de Esperanto". Franca Esperantisto 415. p. 290-292
1991, "Славянское влияние в эсперанто". Проблемы международного вспомогательного языка, Москва, Наука. стр. 117-126
1992, "Gaston Waringhien". Esperanto, 1034, feb. p. 26-28
1993, "De quelques problèmes de pragmatique et de sémantique dans l'usage de l'espéranto". Travaux du Cercle linguistique, n-ro 11, Aix-en-Provence. p.19-25
1993, "La lecionoj de la danĝera lingvo: Esperantismo, politiko kaj 'neŭtraleco'". Sennacieca Revuo 121. p. 1-3.
1994, "OAIE: 'espèces de mots' et translations en espéranto". Mélanges Lucien Tesnière, Ljubljana. p.81-86
1994, "La poezia verkaro de Gaston Waringhien". Aktoj de Internacia scienca simpozio Esperanto 100-jara, Vieno, p. 105-113
1994, "Kelkaj rememoroj pri la tri koboldoj". Iltis-Forumo 6/1. p. 18-21
1994, "Pri la reviziado de PIV". Esperanto 84, n-ro 12, 208.
1995, "Pri la reguleco de Esperanto". La stato kaj estonteco de la internacia lingvo Esperanto, Dobřichovice, Kava-Pech. p. 11-17
1997, "'En Pologne, c'est-à-dire nulle part'. Réflexions sur les origines de l'espéranto". Slavica Occitania n-ro 5, Toulouse, p.141-153
1997 "Kiel statas nia PIV?". Sennaciulo 68, n-ro 5 (1103). 51-52.
1997, "Kio do estas lingvo?". Literatura Foiro 28, n-ro 167, junio, 153-163.
1998 "PIV en perspektivo". Menade bal püki bal. Festschrift zum 50. Geburtstag von Reinhard Haupenthal. Fest-libro por la 50-a naskiĝtago de Reinhard Haupenthal. Saarbrücken: Edition Iltis, 105-106
2001, "Problèmes lexicographiques de l'espéranto". Interface, Planned Languages: from Concept to Reality, (red. K. Schubert), Brussel. p. 91-98
2001, "Préface à la 3-e édition". (de G. Waringhien, ABC d'espéranto à l'usage de ceux qui aiment les lettres). Paris, L'Harmattan. p 3
2001, "Gaston Waringhien, lexicologue et lexicographe/ Gaston Waringhien kiel leksikologo kaj leksikografo" (dulingva). Gazeto Esperanto n-ro 40, Le Mans (speciala numero "Omaĝo al Gaston Waringhien", p. 24-31
2002, "Memore al Gaston Waringhien: forgesita recenzo de Duonvoĉe". Literatura Foiro 199, okt. p. 228-229
2006, "Les langues à l'heure de la mondialisation: libération ou aliénation?". Praca i kapitał spoleczny w procesie budowy społeczeństwa obywatelskiego (red‚ J‚ Stępień). p. 207-214
2007, "Kiel la anĝela po povas helpi vin por ricevi dolarojn, manĝi pomojn kaj eble ĉesigi la fumadon". La Ondo de Esperanto, n-ro 6. p. 10-12
2008, "Lingvokul'turologiĉeskie aspekty planovyĥ meĵdunarodnyĥ jazykov". (recenzo), Esperanto 1213, apr. p. 87
2008, "Manĝi marmeladon sur fotelo ne estas facile aŭ: pri kelkaj problemoj de semantika strukturado", La Ondo de Esperanto, n-ro 12. p. 18-19
2009, "Szerdahelyi kaj la 'gramatika karaktero de la radikoj'". Abunda fonto, Memorlibro omaĝe al Prof. István Szerdahelyi (red. I. Koutny). Poznań: ProDruk & Steleto. p. 166-177
2009, "Kelkaj rimarkoj pri la problemoj de tradukado". La arto labori kune. Festlibro por Humphrey Tonkin (red. D. Blanke, U. Lins). Rotterdam: UEA. p. 395-398
2010. "Artikole pri (la) artikolo". Heroldo de Esperanto n-ro 3. p.3
2011. "Pri la leksika sistemo de Esperanto". Internacia Pedagogia Revuo 11/1. p.14-18.
2011. "Kiu(j) lingvo(j) por kia Eŭropo?". Eŭropa Unio hieraŭ, hodiaŭ, morgaŭ: lingvaj kaj kulturaj aspektoj. Sarajevo, elbih. p. 15-20
Baldaŭ aperonta: "Le classement des lexèmes en espéranto: histoire et situation actuelle". Cahiers de l'Institut de Linguistique et des Sciences du Langage". Lausanne

De multaj jaroj konstanta kunlaborado de "La KancerKliniko" ("El la taglibro de nekuracebla optimisto").





Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 28; | Aldoni propran komenton

28.
Boris je 2017-10-19 23:40:08

Mi estis en kontakto kun Michel dum multaj jaroj. Li havigis al mi sian artikolon kaj alies artikolon, kiuj estis solaj pri la temo de mia verkota doktoriga disertacio "Kontribuo de la rusa lingvo al la formiĝo kaj evoluo de Esperanto". Lia valoro por Esperanto-mondo estas nesupertaksebla.

27.
Lins je 2016-08-16 15:53:56

El la verkoj de Michel Duc Goninaz min chiam aparte interesis liaj kontribuoj al la ideologiaj aspektoj de la Esperanto-movado. Tial komence de la 1980-aj jaroj mi petis lin trarigardi mian manuskripton por "La danghera lingvo", kion li bonvolis fari. Tio gravis por mi ankau pro lia scio de la rusa lingvo kaj liaj personaj spertoj pri la sovetia movado. Nun, post lia forpaso, mi ege bedauras, ke eble nur du fojojn mi renkontis lin, en la SAT-Kongreso en Odeso kaj en OSIEK-konferenco en Herzberg.

26.
Boulet je 2016-04-02 20:48:15

Mi salutas la memoron de rimarkinda esperantisto kies impona laboro poreterne utilos al nia lingvo.

25.
homaran je 2016-04-01 08:46:09

Aldono al "C^efaj artikoloj": Kelkaj rimarkoj pri la t. n. "akuzativo" ; "La Ondo de Esperanto" 2016/ 3-- ["Unua Akto"] ; noto c^e la fino: Dua akto ("C^u decas ac^eti kelke da seg^etoj?") aperos en la venonta numero de "La Ondo de Esperanto". Kvankam 'mia' PIV estas plenplena da ofte amataj de mi vortoj; tiuj c^i al mi mankas en tiu momento.
Kenec^jo Goldbergo

24.
Kirilo81 je 2016-03-29 20:43:19

Tre malĝojigis min ekscii pri la subita forpaso de tiu eminenta esperantologo, kies (N)PIV apartenas al unu el la plej influaj verkoj de Esperanto!
Mi havis la bonŝancon renkonti lin persone en Poznano kaj ne nur lerni ĉe li dum la Interlingvistikaj Studoj, sed ankaŭ aŭskulti lin kanti kanzonojn vespere en amika rondo. Fake kaj private tre agrabla, honesta homo!

Kirilo Brosch

23.
Forigita uzanto je 2016-03-29 15:46:11

Ankaux mia edzino Wera kaj mi estis forte ŝokitaj pro la forpaso de Michel. Ni tre estimis lin, la unikan esperantologon, kiu samtempe estis profesia lingvisto (slavisto).
Lastan fojon ni vidis lin kaj la edzinon Arlette okaze de la OSIEK-konferenco 2010 en Herzberg/Germanio.
Al la edzino kaj la familio ni esprimas nian sinceran kondolencon. La faka influo de Michel Duc Goninaz sendube restos.

Detlev Blanke

22.
Jeanpierre je 2016-03-29 09:23:53

Simpla Homo, pro tio grandega Homo

21.
moonbri je 2016-03-28 19:06:54

Forta sortobato estis la informo pri forpaso de Michel. Li tre mankos al ni kaj al la tuta lingvokomunumo. Mi ĉefe volas omaĝi lin kiel liberpensulon kiu ĉiam havis sian propran kaj originalan vidpunkton, kaj kiel bonhumoran amikon.
Brian Moon

20.
f_lojacomo je 2016-03-28 16:24:15

Tre ŝoke estis ekscii pri la forpaso de Michel, kiu daŭre aktivis interalie en la Akademio kaj kiun mi vidis bonfarta antaŭ ne tiom longe. Lin kaj lian familion mi konas de pli ol kvardek jaroj, mi jam gastis ĉe ili, kaj ni havis multajn okazojn kunlabori. Interalie li estis la Esperanto-parolanto en la juĝantaro de mia doktoriga disertacio pri lingvistiko, kiu temis pri evoluo de Esperanto. Nia teatra trupo TESPA ludis lian teatraĵon La ŝtona gasto. Ankaŭ en Franca Esperanto-Instituto ni kunlaboris. Mi havas preskaŭ ĉiujn versiojn de Plena Vortaro, PIV kaj NPIV, sed evidente liajn du versiojn (2002 kaj 2005) mi plej ofte uzas. Estas granda perdo por la Esperanto-kulturo. Mi sincere kondolencas al lia tuta familio kaj bedaŭras, ke mi ne povos mem ĉeesti la ceremonion.

19.
Svetlana je 2016-03-28 11:39:46

Vere grandega perdo por tutmonda esperantistaro...Kondolencojn al la familianoj kaj helan memoron al nia kara samideano.

18.
javergara je 2016-03-28 10:58:21

Temas pri granda perdo por Esperanto. Li estis elstara fakulo kaj interese pensanta homo, unu el la plej gravaj intelektuloj kaj leksikografoj en nia komunumo.
Antaŭ pluraj jaroj, en la antaŭ-interreta praepoko, mi sendis leteron al li, estante simpla esperantulo tute nekonata al li. Li tre afable kaj helpeme respondis.
Mi ĉiam ŝatis la fakton ke li havis klare kritikan sintenon koncerne kelkajn el la falsaj dogmoj pri Esperanto kiujn niaj propagandistoj fuŝe disvastigas, ekz. ke Esperanto estus “logika” lingvo.
En artikolo pri la leksika sistemo de Esperanto, aperinta en la revuo de ILEI 11/1, li skribis. “Kiel en ĉiu ajn leksiko, la morfemoj de E-o estas arbitraj. Arbitraj estas ankaŭ ilia nombro kaj iliaj interrilatoj. La bildigo de la eksterlingva mondo estas organizita diverse laŭ la lingvoj, sed en neniu ĝi estas strukturita sistemece laŭ la principo de la sciencaj nomenklaturoj. La leksikaj unuoj prezentas do interpretojn de la socia sperto en semantikaj kampoj, loze organizitaj.”
Tiajn homojn ni bezonas.

17.
kristof je 2016-03-28 09:49:10

Mi ĵus eksciis la malĝojan novaĵon pri lia forpaso. Al Michel Duc Goninaz mi ŝuldas multon : la plej grandan parton de mia vortostoko mi lernis per lia bonega "Vocabulaire Espéranto-Français", unu el miaj plej fidelaj libroj dum multaj jaroj. Dankon, sinjoro Duc Goninaz!

16.
neghero je 2016-03-27 21:08:29

La granda klereco de Michel plurfoje ĝojigis min, unuafoje en Odeso, dum SAT-Kongreso en 1998, poste en la kultur-centro Kvinpetalo en Bouresse (Francio), ĉe la universitato Adam Mickiewicz en Poznan danke al Ilona, ankaŭ okaze de OSIEK-konferenco en Herzberg-am-Harz, kiam li afable jesis al mia invito, kaj ĉe Franca Esperanto-Instituto. Kaj kompreneble PIV akompanas min ĉiutage. Arlette, mi vere aprezas vian propran valoron, kaj povas nur sendi al vi varman signon de mia amikeco. Anne Jausions

15.
Monik je 2016-03-27 19:21:51

En la Provenca Universitato ( en Aikso Provenca), danke al Michel Duc Goninaz kaj al Claude Nourmont, Esperanto ricevis oficialan statuson en la studfakoj kaj diplomoj. Do, kiam 2 el miaj ekslernantoj iris al tiu Universitato, mi kuraĝigis ilin partopreni la Esperantan Kurson de Michel. Tion ili faris kaj ili elektis la lingvon Esperanto - kiel fremdan lingvon por akiri licencion pri Historio kaj Geografio. Mi tre ĝojis pro tiu atingo. Ankau' mi ĉeestis kursojn de Michel en Bouresse - mirinda somero 2003 ! Tie mi konatiĝis kun Arlette. La paro akceptis min en Provenco kaj mi ĝoje reciprokis en Altaj Alpoj. Kia perdo por ni ! Miaj sinceraj kondolencoj iras al Arlette kaj familianoj. Monika 05

14.
ilonaesp je 2016-03-27 19:05:20

Profunde kortuŝis nin la neatendita novaĵo pri la forpaso de Michel. Ni konis lin de jardekoj. Li gastis en Budapeŝto en la 80-aj jaroj kaj prelegis en E-fako; vizitis SIS-on kaj AIS-sesiojn en Pollando. Kelkajn jarojn pli poste li kun Arlette gastis ĉe ni, en Poznano kaj gvidis kurson pri e-gramatiko en la Interlingvistikaj Studoj kaj prelegis dum Arkones. Ankaŭ ni vizitis ilin kelkfoje en Aix-en-Provence. Jam en la pasinta jaro ni planis denove viziti ilin, sed ĉiam ni ŝovis la daton. Jam ne plu eblas renkonti lin...
Michel estis malfemita por diskutoj kaj bonhumora. Li estis multflanka esperantisto: multe kontribuis al la scienca priskribo de esperanto, interesiĝis ankaŭ pri la sociologia flanko de la movado (estis recenzanto de la libro de Zbyszek kaj Jukka) kaj pri literaturo, li tradukis kelkajn verkojn. NPIV estis lia granda entrepreno, kiu okupis lin dum la lastaj 20 jaroj. Li definitive apartenas la korifeoj de la esperanta historio.
Elkore kondolencas al lia edzino Arlette kaj familio
Ilona kaj Zbyszek

13.
mjb_edukado je 2016-03-27 10:52:14

Ankaŭ min la neatendita novaĵo malĝojigas. De Michel mi ĉefe memoras lian brilan kurson pri sintakso en la Interlingvistikaj studoj de Poznano. Ja kvankam temis pri nur malgranda ero de lia giganta poresperanta agado, la rekta kontakto kun li kaj kun lia edzino kadre de la kurso estis aparte inspira. Al Arlette kaj al ilia familio mi direktas sincerajn kondolencojn. Lia forpaso estas granda perdo por ni ĉiuj.

12.
ClaudeNourmont je 2016-03-27 10:08:39

Antaŭ 10 tagoj mi ĉeestis en Le Puy-Sainte-Réparade (apud Aix-en-Provence, Francio) tutan vesperon dediĉitan al Victor Lebrun, iama sekretario de Tolstoï: malkovro de ŝildo ĉe la estonta mediateko, honorvino, malfermo de ekspozicio, prelego. Ĉeestis proksmimume 50 homoj, inter kiuj estis Michel kaj lia edzino Arlette. Li ankaŭ kontribuis al libro "Passion Tolstoï" eldonita tiuokaze. Li ne tre bonfartis, (malvarmumo?), aspektis laca, tamen kiam hieraŭ je la 21.20 telefonis al mi esperantistino el Aix, ke Michel forpasis antaŭ horo, mi estis tre ŝokita.
Tiu esperantistino petis min informi la Esperanto-komunumon, kaj tion mi (kaj Brian) tuj faris.
Michel-on mi konis de jardekoj. Kiam li alvenis en Aix-en-Provence li tuj vizitis min, kiu siatempe loĝis tie kun miaj gepatroj. Mi estis tre feliĉa, ke kune kun li ni petis instruadon de Esperanto en la nove memstara universitato (post la eventoj de 1968 la kondiĉoj ŝanĝiĝis kaj eble fari tiajn proponojn; mi estis ankoraŭ studentino, kaj akompanis lin ĉe la estro de la universitato).
Kaj la instruado en tiaj bonaj kondiĉoj daŭris 26 jarojn. Ni vidis lin poste de tempo al tempo ĉu en Aix ĉu okaze de renkontiĝoj, ekzemple en Kvinpetalo.
Kiam mi vidis lin tiun vendredon mi certe ne supozis, ke tio estos la lasta fojo. Mi funebras. Ni perdis akademianon, kiu grave kontribuis al Esperanto, sed ĉefe ni perdis agrablan kaj lertan homon.
Miaj sinceraj kondolencoj iras al Arlette kaj al lia tuta familio. Pardonu, mi ne plu havas vortojn.

11.
vmel je 2016-03-27 08:52:07

Terura perdo por Esperanto!
Mi konatiĝis kun li persone antaŭ multaj jaroj en Moskvo. Li regis la rusan lingvon kaj sciis nian literaturon pli bone ol multaj denaskaj rusoj. Komence de 2000-aj jaroj li multe helpis min por mia traduko de la fama versromano "Eŭgeno Onegin", liaj rimarkoj kaj konsiloj estis vere valoregaj, li atentis eĉ malnetajn strofojn, kiujn malfacilas trovi originale.

10.
baluo je 2016-03-27 05:46:40

Granda perdo por nia komunumo. Miajn kondolencojn al lia familio kaj al ĉiuj, kiuj konis lin persone.

9.
probal53 je 2016-03-27 04:11:21

Mi nur ĵus aŭdis ĉi tiun malgajigan novaĵon, kaj ŝokan, 83 ne estas granda aĝo en la nuna epoko kaj MIchel estis sufiĉe aktiva partoprenanto en retaj diskutoj. Mi kondolencas al la familio, al nia AdE-familio, kaj al tiuj alie plej proksimaj al li. Mi ne forgesas, ke estante la ĉefmotoro de la PIV-labora daŭrigo post Waringhien li do rolis ankaŭ kiel motoro de unu el la plej reliefaj agadoj de SAT. Mi tial aparte kondolencas al la SAT-familio. Michel estis la N en NPIV kaj mankos al ni ĉiuj, kiuj uzegas ĝin. -- Funebre, Probal

8.
autuno je 2016-03-27 02:13:33

La forpaso de Michel Duc Goninaz estas neriparebla perdo por ĉiuj. esperantstoj. Miajn veajn kondolencojn al Akademio de Esperanto, edukado.net, ĉiuj institucioj en kiuj li partoprenis kaj al liaj familianoj kaj amikoj.
Nguyen Xuan Thu

7.
nicolee je 2016-03-27 00:43:34

Mi konatiĝis kun Michel komence de la 80aj jaroj. Per pasporta servo mi vizitis Aix-en-Provence kaj la Esperantistoj ĉe kiuj mi tranoktis decidis, ke ni iru al la hejmo de la familio Duc Goninaz. Mi bone memoras, ke mi ridis kiam Michel klarigis al mi, ke lia hundo estas la patrino de la hundo de la aliaj Esperantistoj. Fakte mi ridis, ĉar ĉiuj volis informi min pri tio! Poste mi ankaŭ ĉeestis unufoje la kurson pri Esperanto en la universitato de Aix. Mi ankoraŭ konservis plurajn personojn leterojn kiujn Michel sendis al mi en la 80aj jaroj. Bedaŭrinde mi ne plu vidis Michel post mia translokiĝo al Aŭstralio, sed foje ni interŝanĝis retmesaĝojn.

6.
Renatocorsetti je 2016-03-26 22:02:14

Malaperis granda esperantisto! Ofte pri aparta vortaraj elektoj mi malsamopiniis kun li, sed li vere estis giganto. Amike, Renato

5.
pjer je 2016-03-26 21:51:34

Certe ĉiuj ni bedaŭras vian malapero Michel, vi multe kaj afable faris por Esperanto kaj esperantistoj.

4.
ilonaesp je 2013-12-16 10:01:23

Ni tre ĝojas vidi vin en la Panteono, ja viaj kursoj en la universitato de Aix estis gravaj. Vi persone kaj per viaj artikoloj pri eo kontribuis ankaŭ al la budapeŝta Esperanto-fako kaj al la poznana Interlingvistikaj Studoj.
Elkorajn gratulojn de Ilona kaj Zbyszek

3.
chlavarenne je 2013-12-15 18:29:31

Gratulon ! Kaj se mi ne eraras vi krome estis la unua pagita universitata instruisto en Francio, kaj ankaŭ eksa FEI-prezidanto, ĉu ne ?
Unu el viaj iamaj studentoj (kaj nun kolegeto ce FEI)
Christian

2.
ClaudeNourmont je 2013-12-15 17:36:07

Gratulojn! Bonŝance mi trovis tempon rapide legi miajn mesaĝojn antaŭ ol iri al la Zamenhof-festo en Neufchef (apud Hayange). Kiel kutime, temis pri komuna festado de la Luksemburga Asocio kaj de la Thionville-a asocio. Post interesa vizito de la minejo kaj de la muzeo, ni ĝuis bongustan tagmanĝon en la apuda restoracio, kaj sekvis kultura programo. Mi tiam anoncis pri la du novaj francaj panteonanoj, kaj kiel mi promesis, mi plusendas al vi la aplaŭdojn de la 20 partoprenintoj.

1.
fransoazo je 2013-12-15 09:35:25

Gratulon, Michel!

Kopirajto © 2001 - 2018 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.