Panteono
Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.
|
|
Opinioj kaj komentoj
Entute komentoj: 5; | Aldoni propran komenton
la 100an naskiĝtagan datrevenon de Doroteo Holland ––– "Doroteo Dancis" ... Post la laciĝintoj ekdormis, / dum Alberta al oreloj ŝiaj kantis, / Doroteo dancis. / Flue, flue, flue, / bele, bele, bele, / en perfekta harmonio, / en koro mia Doroteo dancas. ––– por Doroteo Holland, kiu petis la subskribon de Keneĉjo Goldbergo, ĉeestinto TKEK 2005
La 28an de majo 2020
La plej bela afero pri kara Doroteo estas ke ŝi preskaŭ konstante ridetis. Kaj tiu bela rideto ĉiam estis kontaĝa.
Gratulon! Doroteo. Amike. Guadalupe.
Doroteo estas elstara instruisto kaj organizanto rilate al ĉio eduke en Usono, kaj pli vaste. Sen ŝi, mi dubas ke ekzistus la usona fako de ILEI, AAIE. Pro ŝi, multaj homoj havis pozitivan sperton pri la lernado de Esperanto, kaj pluraj fariĝis dumvivaj aktivuloj. Aldone al ĉiuj gravaj atingoj, ŝi estas ĉarma kunulo, sprita ŝercisto, kaj bona dancanto.