Plena nomo: |
Balázs WACHA |
Kromnomo: |
Blazio |
Vivtempo: |
1948 - |
Devenlando: |
Hungarujo |
Agadlando(j): |
Hungarujo, Pollando |
Prezento: |
• Oficiala, registrita familia nomo: WACHA [vↄhↄ] aŭ [vaha].
• Oficiala, Hungarlingva persona nomo: Balázs [bↄla:ĵ]
• Adaptita skriboformo de la familia nomo: VAHA
• Esperanta persona nomo: Blazio
• Blazio VAHA [n.s. WACHA, Balázs, elp.: bala:ĵ] diplomiĝis ĉe Filologia Fakultato de la [Budapeŝta] Universitato ELTE (Eötvös Loránd Tudományegyetem) kiel mezlerneja instruisto pri la lingvoj Hungara, Rusa kaj lekciisto pri Esperanto
• Li akiris Hungarian gradon de universitata doktoro ("minora doktoro") en la jaro 1978; tiun de akademia kandidato en la jaro 1995 - pri lingvistikaj temoj (Hungara lingvo).
• Li estas membro de Hungaria Esperanto-Asocio, Internacia Ligo de Esperanto-Instruantoj, de la Hungaria civitana asocio. Eŭropo – Demokratio – Esperanto. Li kunlaboras kun Edukado.net.
En 1973 li konkuris por du postenoj: 1) por instrui en gimnazio [Gimnazio Lajos NAGY, Szombathely] ĉiujn tri objektojn, nepre inkluzive Esperanton, kaj 2) por instrui la Rusan lingvon kaj Esperanton en porinstruista altlernejo de urbo Szombathely [Sombathej]. Li ne sukcesis ĉe la gimnazio (ĉu pro la postulo instrui ankaŭ Esperanton?), tamen li sukcesis ĉe la porinstruista alterlenejo.
Li instruis Esperanton ĉe la altlernejo (nun: universitato) en du formoj. Inter la jaroj 1973-1978 li gvidis specialan seminarion por estontaj klasinstruistoj de komencaj klasoj. Ĝis la jaro 1978 tion ebligis la tutlanda altlerneja instruplano, pro ministerie registrita eksperimenta instruado de Esperanto en la porinstruista altlernejo en urbo Esztergom [Estergom], kiun gvidis Éva TÓFALVY [to:falvi]. Li dum tre mallonga tempo instruis ankaŭ d-rinon Katalin KOVÁTS, kiu poste tamen aŭtodidakte lernis kaj diverskadre studis Esperanton, ĝis doktoriĝo kaj la nuna agado (gvidado de Edukado.net ks.).
[La formon "speciala kurso por klasinstruistoj kun fakdiplomo pri Esperanto" oni nuligis en 1978 en la tutlanda instruprogramo, kaj oni aŭtomate nuligis ĝin ankaŭ en urbo Szombathely.]
Kun gestudentoj lernantaj Esperanton, inter ili Piroska SZABÓ [sabo:], Jozefo NÉMETH [ne:met], Erika DUDÁS [duda:ŝ] en la 1970-aj jaroj li preparis aŭdovidan materialon por instrui Esperanton. La materialon oni uzadis en someraj Esperanto-kursoj de la departementa Kulturdomo de urbo Szombathely [Sombathej]. Oni ne sukcesis la materialon surmerkatigi por pli vasta uzado. Parton el la tekstoj de la kurso broŝure aperigis en multobligita formo d-rino Judit HOMPASZ [hompas].
La studentoj de la menciitaj kursoj ĉe la altlernejo de Szombathely [sombathej] gajnis studentan sciencan konkurson en Pollando, Varsovio, dum Studenta Scienca Seminario, kaj estis premiitaj ankaŭ de la altlernejo en Szombathely. Eseoj de kelkaj gestudentoj (Péter MURÁNYI, Mária NAGY, Piroska SZABÓ) aperis en Jelentkezünk, la revuo de la Altlernejo.
Blazio VAHA gvidis krome simplajn lingvokursojn en la altlernejo kaj kelkfoje en kulturdomo, trejna bazgrada lernejo ks. Li gvidis studentan sciencan rondon pri lingvistiko, kie gestudentoj verkis studaĵojn kaj konkursadis ankaŭ pri Esperanto. Li instruadis en kursoj B ĉe la Departementa Komitato Vaŝ, en urbo Szombathely, kiujn en la 1970-aj jaroj orgnizadis d-ro Jozefo FÜLÖP. Poste Blazio VAHA gvidis unu- aŭ dujarajn infanĝardenajn kaj lernejajn kursojn, ludoseriojn por infanoj kun la aĝo de 4-5, 7-9 jaroj en Budapeŝto. Ili vizitis iam PIFon en Zagrebo. Tamen plejparte li ne sukcesis igi la infanojn daŭre okupiĝi pri Esperanto.
Plurajn jarojn li intense instruis Esperanton en la bazgrada lernejo Talento en Budaörs [Budaörŝ], kie li transprenis la instruadon el la manoj de Esperantina Mirska. Tamen li havis tie problemojn pri elekto de adekvata edukmetodo, kaj la tuto de la agado ne estis ĉiuparte sukcesa. Memkompreneble li provadis kaj provadas fruktuzi ankaŭ fiaskojn. Interesa parto de tiu instruado estis monata lernado kun la infanoj en Francio (Arroût), prezentado de Esperantlingva teatraĵeto ks. Plurfoje li lekciis pri Esperantaj sintakso, semantiko, movadhistorio ĉe la Esperanto-fako de la Poznana universitato, kie li sukcesis atingi konvenan fakan nivelon koncerne lingvistikon, sed samtempe havis pedagogiajn kaj organizajn malsukcesojn.
Inter 1981 kaj 2008 li laboris kiel esploristo ĉe la Lingvistika Instituto de la Hungara Akademio de Sciencoj. Lia ĉefa temo tie estis historio de la Hungara lingvo, verba aspekto ks. en la moderna lingvo Hungara. Krome li publikigis, laborante tie, eseojn pri la lingvo Esperanto en sciencaj eldonaĵoj, kiujn oni ja povas ankaŭ utiligi ĉe instruado de interlingvistiko. Li lekciis pri gramatiko de Esperanto ĉe la Esperanto-fako de la Budapeŝta universitato laŭ porokazaj kontraktoj en la mil-naŭcent-okdekaj jaroj. Iam li instruadis ĉe kursoj B kaj C en la tiama trigrada instrusistemo de Hungara Esperanto-Asocio.
Poste kiel docento de la Katolika Universitato en vilaĝo Piliscsaba [Piliŝĉaba], krom lekcii pri ĝenerala lingvistiko, li instruis al gestudentoj ankaŭ Esperanton. Tamen tio ne daŭris longe. En la lasta jardeko li sporade instruas Esperanton individue. Intense. Li praktikas denaskismon, tiasence li instruis kaj instruas Esperanton en sia familio (li transdonis kaj trasdonadas Esperanton al siaj infanoj kaj genepoj. Li regule ekzamenadas personojn pri Esperanto ĉe la ŝtata lingvoekzamenejo laŭ Eŭrop-Unie akceptita sistemo, laŭ kunlaboro kun Edukado.net.
En la jaro 2008 li emeritiĝis. Laŭ porokaza kontrakto nun (2012, 2013-) li lekcias pri interlingvistiko ĉe katedro pri aplikata lingvistiko, ĉe la Filologia Fakultato de la Budapeŝta Universitato ELTE.
Li verkadis materialojn por Edukado.net, li aperigas parte instru-celajn materialojn ankaŭ ĉe Ipernitjo (Ipernity).
Publikaĵoj kun temoj parte aŭ tute Esperantaj aŭ koncerntantaj iel Esperanton estas:
• Pri la esperanta verbo. In: Szerdahelyi István szerk. Esperantologiaj kajeroj l. 1976, 155--81.
• Az igés-szerkezeti aspektus kategóriája a magyarban. Bölcsészdoktori értekezés (manuskripto), Szombathely, 1978., 162 l (Kun recenzo en Esperanto, kun partoj pri Esperanto).
• A dependency syntax of Hungarian. In: Klaus Schubert: Metataxis in Praktice. Dependency syntax for multilingual machine translation. Foris Publications. Dodrecht - Holland/Providence RI - U. S. A. 1989. 151--81 (Koutny Ilonával és Prószéky Gáborral).
• Szerdahelyi, István/ Koutny, Ilona (1996, Red.): Magyar-Eszperantó Kéziszótár. Hungara-Esperanta Meza Vortaro. (Kunredaktantoj Haszpra Ottó, Wacha Balázs) Budapest: Magyarországi Eszperantó Szövetség/ Hungaria Esperanto-Asocio/ ISBN 963 571 459 9, 835 p.
• La ag-aspekto en Esperanto. In: Szerdahelyi István szerk: Miscellanea Interlinguistica, Budapest, 1982., 413-22.
• Gradoj de ekzisto. Planlingvistiko, 13. sz. (1985), 18--17; sz. (1985), 11-7.
• Iom pri tempo kaj aspekto. Kosicki, Aleksandr szerk. 1986: Kontribuo al lingvoj teorio kaj praktiko, (4. kötet, Poprad, 1986, 74–96. l.
• Etnikus nyelv és eszperantó: a gyermekkori kétnyelvűség egy újabb változata. Regio (kisebbségi szemle), 1995/4., 77-89.
• Dulingveco en familio unuetna. In Tisljar, Zlatko szerk.: Internacia familio - utopio aŭ realaĵo. (1995), p. 85-91.
• Lingva interefiko en dialogoj de Esperantlingvanoj. In: Kosecky, Stanislav szerk 1996: Multkulturaj familioj de nuntempa Eŭropo. Bratislavo, 116-28.
• Pri redundo kaj ensociigo de planlingvo. In: Ilona Koutny-Márta Kovács szerk.: Struktura kaj Socilingvistika ploro de Esperanto. Steleto kaj ILEI. Budapest. 1997. 61-72.
• Zamenhof első szótárai és utóéletük. In Kiss Gábor – Zaicz Gábor szerk. Szavak - nevek - szótárak. Irások Kiss Lajos 75. születésnapjára. 1997. 458-62.
Simplaj komplikaĵoj. Internacia Pedagogia Revuo. 1997/3, 15-24.
• Spontanea infanaĝa alproprigo de pluraj lingvoj. Literatura Foiro, 29, június 1998, n- ro 173, 2.
• Faktoroj de lingvoevoluo tra la historio de lingvoj, planlingvoj, Esperanto (por publiko precipe el konantoj de Esperanto kaj de la lingvo Hungara. In: Memorlibro. Szerk. Tamás Gecső, Zsuszsa Varga-Haszonits Zsuzsa – Lariko Golden. -1998?, 202-66.
• Spontanea infanaĝa alproprigo de pluraj lingvoj. Literatura Foiro, 29, június 1998, 173, 131-2.
• Kétnyelvűség és magyarnyelvhasználat. Magyar Nyelv, 94. sz. 1998/1: 78-91.
• Dulingve - pli simple. Internacia familio - ĉu utopio aŭ realaĵo. (Csiszár Ernő könyvének ismertetése) Magyar Nyelv, 1998/3, 365-9.
• Lingvistika konferenco en Szombathely, Hungaraj Paĝoj, n-ro 19, 1998 június, 1-4.
• Konferenco pri lingvo kaj praktiko. Internacia Pedagogia Revuo, 1998/4, 14-18.
• Kvanta taksado de lingvoalproprigo, 1998. Cirkulaĵo por esperantlingvaj paroj kaj familioj.
• Ideoj helpe al planado de la instru-materialo. Internacia Pedagogia Revuo., 1999, 1, 14-17.
• Selektoprincipoj, terminoj, metaterminoj. Chdrle, Petr szerk. 1999: (kolokvo por apliko de Esperanto en Scienco kaj Teĥniko). Prago.
• Duagradaj funkcioj. Diverslingve. In: Balaskó Mária – Kóhn János szerk.1999: A nyelv mint szellemi és gazdasági tőke (394 l.). Szombathely, 1999. 295-300.
• Antaŭ-sosurumo: Fragmentoj el verkata studo pri René de Saussure. In: Sabinte Fiedler – Liu Haitao: Studoj pri interlingvistiko. Festlibro al la 60-jariĝo de Detlev Blanke, 2001, 547-564.
• Ige, ragozás, idő, aspektualitás az eszperantóban és a magyarban. In: Gecső Tamás szerk. Kontrasztív szemantikai kutatások. Tinta Könyvkiadó, 2002, 286-299.
• Partes pro toto. In Ladányi, Mária – Dér Csilla, Hattyár, Helga ed.: "...még onnét is eljutni túlra...". Nyelvészeti és irodalmi tanulmányok Horváth Katalin tiszteletére. Tinta Könyvkiadó, Budapest, 2004, 385-398. ISBN 963 7094 03 2
• Variabilitás és nyelvi tervezés az eszperantóban és körülötte. In: Gecső, Tamás ed. Variabilitás és nyelvhasználat. Tinta Kiadó. Budapest. 2004. p. 285-293.
• Korpusz – státusz nélkül. In: Gecső, Tamás ed. Nyelvi kompetencia – kommunikatív kompetencia. Kodolányi János Főiskola, Székesfehérvár, Tinta Könyvkiadó, Budapest, 2006. 401-409.
Komparu ankaŭ:
http://esperantic.org/dosieroj/file/IpI69-2-09.pdf
http://fgrtort.nytud.hu/index.php/20090213112/magyarul/wacha-balazs-tudomanyos-fmunkatars |
|
|