Plena nomo: |
Renée Triolle |
Vivtempo: |
1943 - |
Devenlando: |
Francujo |
Prezento: |
Mi naskiĝis la 16-an de aprilo 1943 en La Ciotat (suda Francio). Mia patro estis inĝeniero en ŝipriparado (ofte vojaĝis eksterlanden por trovi laboron por la entrepreno) kaj mia patrino instruistino en baza lernejo.
Kiam mi sukcesis konkurson por eniri la duagradan lernejon, miaj gepatroj vizitigis al mi Nordan Italion kaj Jugoslavion, kiu estis ĵus malfermanta siajn pordojn. Mi ĉiam ŝatis lingvojn (en la duagrada lernejo, miaj fratinoj kaj mi estis la solaj lernantinoj en la kurso pri provenca lingvo, kun instruisto, kiu bele konsciigis min pri la rilatoj inter la lingvoj).
Esperanton mi malkovris okaze de la Universala Kongreso en Marseille en 1957, kiam eksterlandanoj amikece babilis surstrate en lingvo, kiun mi ne komprenis sed kiu ne ŝajnis fremda. Kiam en 1959 estis prezento de Esperanto en la Pedagogia Instituto, mi ĉeestis, entuziasmiĝis kaj vizitis la vesperan kurson kun mia pli juna fratino. Mi gajnis stipendion al UK, en Bruselo 1960, partoprenis ĝin kun miaj du fratinoj (la pli aĝa eklernis poste tuj en oktobro) kaj ankoraŭ pli alkroĉiĝis al Esperanto. Poste, dank' al la malavareco de miaj gepatroj, mi partoprenis la UK-ojn aŭ IJK-on, vojaĝis, akceptis eksterlandanojn, abonis gazetojn ktp.
En la Universitato de Aix en Provence, mi studis lingvistikon (kun Georges Mounin, studinta kun André Martinet), anglan kaj rusan kaj fine iĝis instruistino de rusa lingvo.
Dum la tuta vivo mi instruis Esperanton:
en 1968, kiam Francio revolucietas, ni starigas budon en la Universitato por informi, malfermis kurson kun permeso de la Docento (la kurso iĝis oficiala kun universitata diplomo, kiam Michel Duc-Goninaz iĝis instruanto de la rusa en la sama universitato), kun Claude Nourmont fondis Studentan Esperanto-Rondon de Aix-Marseille kaj organizis la kongreson de STELO en 1968, kiam necesis ĉion refari duan fojon post la maja paŭzo.
Nome de TEJO, mi instruis Esperanton en labortendaroj en suda Italio (Priverno 1969) kaj Turkio (Ürgüp 1970). Mi ĉiam kunigis informojn pri la lingvo-problemo kaj solvo tra Esperanto, eĉ kiam ne ankoraŭ modis. Ekzemple, mi faris "surmuran" kurson en mia lernejo Lycée de Jeunes Filles de Tourcoing kun semajna informo pri uzoj de Esperanto. Mi preparis manfaritan ekspozicion en Bulonjo ĉe Maro pri la lingvoproblemo. En Thionville, mi gvidis unuhoran semajnan elsendon che Radio-Beffroi en 1980.
Kvankam mi ne estas historiisto, verŝajne ne estis jaro, kiam mi ne gvidis semajnan kurson de Esperanto, al lernejanoj, al instruistoj, al ĝenerala publiko, krom la dutagaj intensivaj staĝoj, kie mi ŝatas gvidi ĉu la unuan gradon per Metodo 10 de UFE (10 horoj por malkovri, kiel funkcias Esperanto kaj atingi nivelon A1 de la Eŭropa Referenckadro), ĉu la triagradan, por perfektigi la homojn.
Mi gvidis kun granda intereso konversacian rondon surbaze de la Deklaracio de la Homaj Rajtoj en Mongolio kaj Benino. Ankaŭ pedagogiajn staĝojn mi gvidis por helpi neprofesiulojn plibonigi sian instruteknikon.
Mi tute ne kalkulis, kiom da kursoj mi gvidis, same kiel mi ne kalkulis kiom da raportoj aŭ artikoloj mi verkis.
Same kiel mi ne kalkulis kiom da gazetoj, artikoloj aŭ verkoj mi relegas por korekti la lingvon.
Mi tre ŝatas tujan interpretadon kaj faras volonte ambaŭflanke (de la franca al E-o aŭ de E-o al la franca, ĉefe).
Tradukadon mi malpli ŝatas kvankam mi tradukis "Sufiĉas trairi la ponton" de Michel Eliard, aŭ kontribuis al tradukoj en la francan de ekz "Strato Zamenhof" kaj "Flugi kun kakatuoj" de Trevor Steele.
Pri mia "kariero" en Esperantujo:(ne parolante pri lokaj aŭ regionaj funkcioj), mi estis:
- Fondinto kaj ĝenerala sekretario de JEFO, kaj poste ĝia prezidanto;
- Ĝenerala sekretario, poste prezidanto de UFE/Esperanto-France;
- Ĝenerala sekretario de SUK (Someraj Universitataj Kursoj por organizi universitatajn kursojn en Lieĝo kaj Antverpeno pri matematiko, biologio, astronomio ktp.);
- Sekretario de CED,
- Estrarano de TAKE (Tutmonda Asocio de Konstruistoj Esperantistoj)
- Unua virina Vic-Prezidanto de UEA,
- Membro de Franca Esperanto-Instituto
- Reprezentanto de UEA ĉe UNESKO.
Kiam mi iĝis 60-jara, mi decidis retiriĝi el ĉiuj funkcioj por zorgi pri la loka informado, instruado, varbado.
Aperintaj libroj:
La tri gradoj de la PerKorespondaKurso de Unuiĝo Franca por Esperanto,
"Nouveau Cours d'Esperanto, kun aŭ sen instruisto" kun Edmond Ludwig ;
"L'Esperanto Express" eld. Le Dauphin (laŭ multaj, la plej bona prezento de la lingvo kaj ties uzo);
"Esperanto de poche" eldono Assimil kun Jean-Louis Texier
"Iom pri Provenco" (okaze de la postkongreso 1998) k.a. |
|
|