Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo: Geraldo Mattos
Vivtempo: 1931 - 2014
Devenlando: Brazilo
Prezento: Kun bedaŭro mi sciigas vin pri la forpaso de Prof. D-ro Geraldo Mattos Gomes dos Santos, 82-jara, eksa prezidanto de Akademio de Esperanto

Geraldo Mattos Gomes dos Santos, brazilano de 1931.06.28, esperantisto de 1947 post la trovo de la libro Die Esperanto-Sprache, de Arnold Behrendt [Breslau: Deutsche Post- u. Telegrafenbeamten-Vereinigung für Esperato, 1912. 14 p.], membro de la Akademio de Esperanto de 1970 kaj ĝia prezidanto inter 1998 kaj 2007, pensiulo de la Federacia Universitato de Paranao kaj de la Militista Kolegio de Kuritibo post po 30 jaroj da laboro kaj de la Ministerio pri Laboro post 40 jaroj da laboro: centjara instruado. Diplomiĝis pri latina kaj latinidaj lingvoj en la Pontifika Katolika Universitato de Paranao en 1958 kaj doktoriĝis pri filologio per disertacio pri la kantikoj [trobadoraj poemoj] de kleriko Ayras Nunes, galega poeto de la XIV jarcento, post konkurso malfermita de la Federacia Universitato de Paranao en 1965. Verkis siajn unuajn poeziajn librojn en 1953: La Tento de la Junulo kaj Ivan VI, ŝajne la sola versa kvinakta tragedio en Esperantujo. Laciĝis de esti poeto en 1987 pere de la libro La Deveno de Esperanto, eldonita de Fonto, kaj de tiam sin dediĉas al la studo de la lingvo mem, precipe por la defendo de la Fundamenta uzado de niaj participoj, kies esencan sistemon la Akademio ne sukcesis klarigi sub Waringhien.

Li estis lingvisto, emerita profesoro de Federacia Universitato de Paranao kaj de Pontifika Katolika Universitato de Paranao - PUCPR (li estas la aŭtoro de la teksto de la Himno de PUCPR). Lia vasta verkaro estas plurfaceta: ĝi inkluzivas lingvistikajn studojn pri la portugala kaj pri Esperanto - kun emfazo pri origino de la Internacia Lingvo kaj ties strukturo (lin speciale allogis la problemo de esperantaj participoj) -, studojn pri instruado de tiuj du lingvoj, poemojn kaj romanojn originale verkitajn en Esperanto.

Li estas iama prezidanto de Paranaa Esperanto-Asocio, kaj ankoraŭ en 2011 kaj 2012 li gvidis serion da prelegoj en Esperanto pri diversaj aspektoj de la gramatiko de ĉi tiu lingvo kaj pri ĝenerala lingvistiko en la sidejo de la Asocio, en Kuritibo. En junio 2013 li ĉeestis la reinaŭguran ceremonion de Stel-Domo en la tereno de Pontifika Katolika Universitato de Paranao. Lastoktobre li estis trafita de cerbovaskula akcidento, kaj ekde tiam lia kuracado okazis parte en malsanulejo, parte hejme. En la 8-a de Marto, grupo da esperantistoj vizitis lin, kaj li kun granda malfacileco babilis kun ni, en Esperanto kaj en la portugala. Li daŭre estis bonhumora kaj lia menso estis vigla. Dimanĉe, la 23-an de Marto, li estis en sia hejmo kaj forpasis dumdorme, proksimume je tagmezo.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 9; | Aldoni propran komenton

9.
mjb_edukado je 2014-04-21 18:52:02

Geraldon mi ekkonis, kiam li jam estis maljuna. Mi vidis en li simpatian ŝercemulon, homon modestan kaj bonkoran. Dum lia prezidanteco la Akademio de Esperanto ne konis trankvilon... :)

Simpatian penson mi direktas al la junaj edzino kaj filo.

8.
mojo je 2014-04-01 10:30:01

Kia malĝojiga novaĵo. Renkontinte tiun ĉi elstaran esperantiston dum ILEI-konferenco, UK-oj kaj eĉ en nia hejma regiono en Nordanglio, mi aliĝas al la kondolencantoj. Mi bone memoras agrablajn konversaciojn ĝeneralajn kaj pri Esperanto:kiam li klarigadis sian interpreton pri participoj, li restis ĉiam pacienca, se iom nekredema pri nia nekapablo sekvi liajn pensojn! Redankante pro liaj okazaj afablaj libro-donacoj, mi sendas kondolencojn al liaj familianoj kaj proksimuloj.

7.
Andrzej je 2014-03-27 19:50:19

La forpaso de profesoro Geraldo Mattos estas granda bedaŭro, granda malĝojo. Li restos en mia memoro.

6.
joscjo je 2014-03-25 21:50:18

Forpasis nia amiko. Granda persono, instruisto kaj Esperantisto.

5.
leandro_abrahao je 2014-03-24 22:40:00

Mi konis lin pere de liaj libroj. Ni neniam intervidiĝis. Tre bedaŭrinde mi ne havis okazon. S-ro Geraldo estis eminenta figuro, klera, ĝisfunde esplorema, ja admirinda. Liaj verkoj konsistigas veran trezoron. Dio benu lin.

4.
ilonaesp je 2014-03-24 16:03:48

En la nomo de la instruistaro kaj studentaro de la Interlingvistikaj Studoj UAM ni sincere kondolencas al la familio de prof. Geraldo Mattos kaj al la brazilaj esperantistoj, kiuj estis en lia proksimeco.
Prof. Geraldo Mattos estis la unua gasto el Brazilo en niaj Studoj. Li gvidis kurson pri la unua periodo de esperanta literaturo en septembro 2002. Poste ni vizitis la Parkon de la Mondo en Malbork, kie li plantis arbon de Brazilo. Rigardu la fotojn en nia Galerio (http://www.amu.edu.pl/~interl/)
Ilona Koutny
Gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj

3.
Instruanto je 2014-03-24 08:21:56

Kontinui vivovojon de la Eminenta Geraldo Mattos, kiu paŝo post paŝo observis metodon per kiu L. Zamenhof kreis la lingvon internacian, estas devo de ĉiu verda intelektulo , kiu volas kompreni kaj evoluigi ideojn de la Majstro.
Gloro al la Forpasinto kaj multajn kondolencojn al Liaj Familianoj - Antonio el Pollando.

2.
goberiko je 2014-03-24 07:45:36

Mi ege bedaŭras pro la forpaso de unu el niaj verdaj lingvistoj. Fakte lian studon pri la participoj mi ege rekomendas al homoj kiuj volas profundiĝi en la temo.

1.
autuno je 2014-03-24 07:39:29

La forpaso de profesoro Geraldo Mattos estas granda perdo por la tutmonda esperantistaro. Lia longa, daŭra multflanka aktiveco en Esperantujo estigas ĉies admiron kaj respekto. Je mia nomo kaj je nomo de vjetnamaj esperantistoj, mi emocie sendas miajn elkorajn kondolencojn al liaj familianoj kaj al edukado.net.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.