Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Gaby Tréanton
Kromnomo:Gabi
Edukado-ensalutnomo:gaby
Vivtempo:1920 - 2019
Devenlando:Francujo
Agadlando(j): Francujo
Prezento:"Ŝi naskiĝis en Guingamp (Norda Bretonio) en majo 1920. Bedaŭrinde, ŝia patrino estis malsana, kaj mortis pro tuberkulozo kiam Gaby estis 3-jaraĝa. Ŝiaj patraj geavoj okupiĝis pri ŝi, dum ŝia patro laboris en St-Brieuc. Ŝi obtenis sian abiturekzamenon en 1939, ĵus antaŭ la militdeklaro. Post pluraj jaroj da staĝoj kaj provpostenoj, ŝi estis nomumita instruistino, en 1944. Ŝi estis tiam tute sola en la vivo, ĉar ŝia patro mortis en 1941.
Ŝi instruis en pluraj lernejoj de Côtes d'Armor.
Ŝi ekkonis Esperanton en 1944, tuj post la milito. Ŝi lernis ĝin per koresponda kurso. Post kelkaj monatoj ŝi jam povis paroli ĝin. Dum la sekva somero, ŝi partoprenis en laborkampo organizata de la Internacia Civila Servo. La junuloj interkomunikiĝis en la angla aŭ la franca, sed unu el ili parolis nur svede kaj Esperante. Gaby diras ke ŝi multe pli bone komprenis Esperanton post tri monatoj, ol la anglan lingvon post 7 studjaroj.
Post tiu unua sperto, ŝi komencis korespondadon kun multaj eksterlandanoj, kaj ŝi proponis kurson de Esperanto en apuda vilaĝo. Ŝi havis 4 lernantojn.
Ĉiusomere ŝi feriis en eŭropaj laborkampoj, kie ŝi ofte renkontis esperantistojn. Post 1948, ŝi kelkfoje partoprenis internaciajn kongresojn. Ĉirkaŭ la jaroj 1950, ŝi partoprenis en la bela aventuro de la Greziljono Kastelo.
Ŝi longtempe laboris kiel instruistino sur Brehat Insulo, en Bretonio, fakte ĝis 1957. Ŝi ofte akceptis Esperantistojn tie, kiuj volis malkovri la vivon sur bretona insulo. Poste, ŝi havis postenon en Lanvellec, ĝis 1969. Ŝi daŭrigis vojaĝojn pere de Esperanto: Hispanio, Tunizio, Grekio, Ĉekio, Pollando, Finlando, Svedio, Bosnio, Brazilo, ktp.
Finfine, ŝi emeritiĝis en 1976.
Nun en 2014, ekzakte 70 jaroj post kiam Gaby eklernis Esperanton, oni povas diri ke ŝi vivis per Esperanto kaj por Esperanto. Dum ĉiuj tiuj jaroj, ŝi instruis la lingvon, kaj se oni supozas, ke ŝi havis 5 novajn lernantojn averaĝe ĉiujare, oni atingas la nekredeblan sumon de 350 lernantojn!!!
Sed kompreneble ŝi daŭre instruas al kelkaj el ili, do ŝi havas ĉiujare inter 10 kaj 15 lernantojn. Ŝi ankaŭ gvidis kolektivajn kursojn al infanoj, en francaj mezlernejoj, kaj eksterlande en Bosnio (Gorazde) aŭ en Brazilo (Bona Espero). Ekde sia emeritiĝo, ŝi preferas instrui hejme. Ŝi estas tre atentema kaj pacienca kun ĉiuj. Ŝi loĝas en dometo meze de sovaĝa ĝardeno, kaj vivas tre proksime al naturo.
Ŝi ĉiam batalis kontraŭ militoj, kaj havis daŭran agadon ĉe la Mondcivitanoj. Ŝi renkontis Albert Jacquart kiam li venis en ŝian vilaĝon (St-Quay-Perros) por la inaŭguro de la lernejo Albert Jacquart. Tiu franca sciencisto ĉiam subtenis Esperanton.
Ŝi estas unu el la plej fidelaj partoprenantoj en la "Internaciaj pluezekaj renkontiĝoj". Ŝi ankaŭ ofte vizitas ĉiujn francajn lokojn kie oni parolas Esperanton : Kvinpetalo, Greziljono, kaj ankoraŭ nun, je la aĝo de 94 jaroj, ĉiufoje kiam okazas kongreso aŭ esperantista aranĝo ne tro malproksime de ŝia regiono.
Bravo al Gaby."
Por la Panteono resumis la vivon de Gaby Maja Meriaux, iama lernantino de ŝi

Redaktora aldono: Gaby forpasis en la maljunulejo de Tregastel la 6an de aprilo, 2019, ĵus antaŭ sia 100a datreveno.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 21; | Aldoni propran komenton

21.
Jorgos je 2019-05-01 19:44:34

Por mi Gabi estas tia persono, kiu ne mortu ! (...post Paulette Bascou - FR07, Odette Scheidel - FR67, ...).
La plej tauxga maniero ilin honori certe estas duobligi nian por-E-an agadon, kian ajn laux propraj kapabloj.
Mankas vortoj por diri al sxi. Samideane, Js.

20.
fudenesp je 2019-04-12 14:53:05

Mi feliĉe konatiĝis kun Gabi antaŭ 4 jaroj, kiam mi turnee prelegis per Esperanto ĝis Lannion, Bretonio. La renkontiĝo donis al mi neforgeseblan impreson. Dank’al la bona aranĝo de s-ro Jean Claude Dubois mi vizitis ankaŭ ŝian fabelan dometon. Post la vizito Gabi eĉ akompanis min vojaĝi al la Roza Marbordo. Tiam ŝi jam estis 96-jara! Nun, ĉiam mi sentas min kortuŝa kiam mi rigardas la fotobildojn de ni ambaŭ.
Laŭ mia impreso Gabi estis bonkora kaj tre aktiva esperantistino. Ŝia persisto por nia movado, por instruado de Esperanto imponas al mi kaj ankaŭ al ni ĉiuj.
Ŝia forpaso estas granda perdo por esperanta movado.
Mi sendas miajn kondolencojn al ŝiaj familianoj kaj ankaŭ al ŝia grupo.
Ripozu Gabi pace!

19.
Bernardo je 2019-04-11 22:07:12

Mi konis Gabi-n persone kaj mi estas tre malĝoja ĉar ŝi mortis , sed mi estas feliĉa, ke mi povis persone konatiĝi ŝin !!

18.
juncho je 2019-04-10 15:39:01

Mi vizitis ŝin dum mia vojaĝo kaj eĉ filmis ŝin. Ŝi estis kuraĝa kaj mirinda kaj inteligenta esperantistino. Mi memoras ŝiajn belajn personecojn. Gaby ripozu en paco. via Junĉjo en Seulo.

17.
Forigita uzanto je 2019-04-08 21:43:06

Infanoj kaj laborantoj en la brazila esperantista instituicio Bona Espero salutas vin, kara Gaby, memorante vian kunlaboron kiel ege simpatian 88jaraĝan junan instruistinon kiu ridigis ĉiujn kun la plej amuzaj ludoj kaj historioj. Vi lasis esperigajn ŝpurojn!

16.
ClaudeNourmont je 2019-04-08 18:11:33

Gabi forpasis, kiel mi eksciis hieraŭ nokte ĉe esperantistaj geamikoj. Gabi restis eksterordinare juna. Ŝi antaŭ ne tre longe ankoraŭ uzis komputilon. Kaj mia plej bela memoraĵo pri ŝi: ŝia 90-jariĝo. Estis komuna kongreso de la germana kaj la franca landaj asocioj en Kaiserslautern, kiun ŝi partoprenis. Dum la tuttaga ekskurso al Idar Oberstein estis ĝuste ŝia 90-jara datreveno, kaj Franjo aranĝis aperitivon honore al ŝi. La gastejestroj prave miris pri ŝia vigleco kaj juneco en tiu aĝo! Ŝi daŭre restos por mi vigla, bonhumora, helpema junulino!

15.
Svetlana je 2019-04-08 07:21:56

Gaby estis eta virino kun grandega koro kaj larĝega animo. Mi kelkfoje gastis en ŝia fabela dometo. Ŝi multege vojaĝis ĝis lasta momento de sia riĉega vivo kaj estis perleto de ĉiuj E-aranĝoj. HELAN MEMORON!!!

14.
gravuristo je 2019-04-08 06:38:41

La frenezaj geavoj ploregas pro ŝia forpaso. Gaby estis panjo de ĉiu...................Plor' plor' plor'..............

13.
Elizabet je 2019-04-08 01:56:24

Nia kara Gaby estis mirinde pacienca kaj klera. Ŝi ĉiam havis interesajn anekdotojn pri lokoj, rememoroj... Ŝi restos modela pedagogo por multaj el ni. Granda perdo por la movado kaj por mi persone, kiu vere admiris ŝin. Ŝi ankoraŭ vivos longtempe en niaj memoroj.

12.
Munjo je 2019-04-07 21:17:15

Kara Gaby,
ni gratulas vin pro via ĉiutaga agado por esperanto.
Antaŭ ne longe, vi eĉ venigis kaj esperante kantigis junajn infanojn al maljunulejo kie vi loĝis.
Nekredebla kaj bonkora amikino !
Tutkore ni vin dankas.
Murielle kaj Jérôme, Bretonio.

11.
Sylvain je 2019-04-07 20:44:17

Ŝi estis tia esperantistino pro kiu Ludoviko ĝojridetas en sia ripozo. Dankon, Gabi!

10.
mariezou je 2019-04-07 19:39:35

Gratulon al Gaby por ŝia laboro por Esperanto. " ŝi multe pli bone komprenis Esperanton post tri monatoj, ol la anglan lingvon post 7 studjaroj.... " Multaj esperantistoj diras same sed niaj registaroj bedaŭrinde ignoradas tion. Gaby tutvive " senpacience eltenis". Ŝi ripozu pace !

9.
Forigita uzanto je 2019-04-07 19:19:17

Mi sendas miajn kondolencojn al ŝiaj familianoj.
Gaby ripozu en paco.

8.
Monik je 2014-12-21 20:02:50

Gratulojn al Gaby !
ni konatiĝis okaze de Freinet renkontiĝoj, kaj mi miris pro la engaĝiĝo de Freinet instruistoj !
kia vivo ! vi neniam ĉesis instrui ! Bonan sanon. Kisojn
Monika 05

7.
martine7 je 2014-12-19 17:20:34

gratulojn al Gaby kiu estas belega persono... por mi la plej bela ekzemplo de vivo.
kisojn al Gaby

6.
Raita je 2014-12-16 04:08:59

Gaby, mi konatiĝis kun vi en Kvinpetalo dum ILEI-konferenco antaŭ longe. Tiam vi neforgeseble imponis min. Longe daŭru via fruktodona laboro!
Saliko (Raita Pyhälä, Finnlando)

5.
ducloyer je 2014-12-15 17:59:50

Gratulon al Gaby, kiu estas la plej juna el niaj instruistoj per sia ĝojo kaj pasio por esperanto!
Kisojn al nia kara Gaby,
Josette kaj Jean-Pierre

4.
ClaudeNourmont je 2014-12-15 17:45:08

Jen verŝajne la dojenino de la Panteono! Gratulojn al vi, Gaby! Mi admiras vian junecon.

3.
Desmares je 2014-12-15 16:55:48

Mi varme gratulas vin Gaby, nome de la klubo de Rhuys. Kaj mi deziras al vi bonan sanon kaj bonan finjaron... kaj baldaŭ bonan novjaron.

2.
lorenzo22 je 2014-12-15 16:35:01

Nome de la asocio Armor Esperanto, mi gratulegas Gabi por ŝia agado por Esperanto dum tiom da jaroj. Ŝi estas inda je tiu honoro pri kiu nia asocio fieras. Krome ŝi ĉiam agadas kaj instruas ĝoje kaj ridetante. Pro tio, ĉiuj amas ŝin.
Lorenzo (Prezidanto de Armor Esperanto)

1.
Emilo je 2014-12-15 11:58:21

Mi elkore salutas kaj varme gratulas vin. Via maniero instrui Esperanton estas lau'dinda kaj imitinda.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.