Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Ignat Bociort
Vivtempo:1924 - 2015
Devenlando:Rumanujo
Agadlando(j): Germanujo, Rumanujo
Prezento:La eminenta rumana esperantisto prof. d-ro Ignat Bociort forpasis la 2-an de decembro 2015 en Berlino en la aĝo de 91 jaroj.
Li studis filozofion kaj filologion en la Universitato de Bukareŝto kaj doktoriĝis pri filozofio en la Humboldt-Universitato en Berlino. De 1950 ĝis sia pensiiĝo en 1987 li instruis en la universitatoj de Bukareŝto kaj Timişoara kiel asistanto, lektoro, docento kaj profesoro.

Bociort lernis Esperanton en la 1960-aj jaroj en Berlino, kiam li estis gastdocento en la Humboldt-Universitato, kaj post sia reveno al Rumanio fariĝis ĝia ĉefa disvastiganto tie spite al la malvarma sinteno de la aŭtoritatoj kaj al la malpermeso de la lingvo en 1985, kiu daŭris ĝis la falo de la diktaturo fine de 1989. Li amase prelegis pri Esperanto: al studentoj en 8 universitatoj, al la senatoj de 5 universitatoj, en 3 kulturdomoj ktp.

En 1978 Bociort sukcesis starigi la unuan oficialan ĝermon de la movado, la Kolektivon Esperanto kaj Interlingvistiko kadre de la Akademio de Sociaj kaj Politikaj Sciencoj. Samjare li atingis ankaŭ enkondukon de Esperanto kiel nedeviga sed egalrajta kurso en la filologiaj fakultatoj de la lando. Tio ebligis poste starigi Esperanto-sekcion en la tutlanda asocio de filologoj kaj aperigi vortarojn kaj lernilojn ĉe universitataj eldonejoj, i.a. la lernolibron Curs elementar de Esperanto (1983), kiun Bociort aŭtoris kun Mioara Dobre. Dank’ al liaj klopodoj aperis en Esperanto du numeroj de la revuo Ferioj en Rumanio (1978, 1983). En 1990 Bociort iĝis la unua prezidanto de la refondita Esperanto-Asocio de Rumanio, kiu poste elektis lin sia honora prezidanto. Ekde 1992 li estis orda profesoro de la Akademio Internacia de la Sciencoj San-Marino.

Krom pri estetiko kaj literaturo, Bociort verkis rumane ankaŭ pri interlingvistiko kaj Esperanto: Lucrări practice de Esperanto – interlingvistică (1979, repr. 1980), Esperanto pentru începători (1992) kaj Către tinerii mei cititori: Esperanto în actualitate (2000). Li estis kunaŭtoro de la unua granda Esperanto-vortaro por rumanoj, Dicţionar esperanto-român, kun 10 000 kapvortoj (1995). En Esperanto li kontribuis al multaj periodaĵoj kaj kolektivaj verkoj per orginalaĵoj kaj tradukaĵoj. Kiel apartaj eldonaĵoj aperis i.a. Kritiko de la tezoj neantaj la progreson de la literaturo kaj arto (1983), La spirito de Esperanto kaj la 'samideanaj' malamikaĵoj (1999; rumana eld. 2004) kaj Bedaŭrinda verko (rebato al T. Carlevaro; 2007). En 2007 aperis impona kolekto de liaj eseoj, raportoj, recenzoj kaj beletraĵoj, Esperanto: movado, strategio, estetiko, rakontoj.

En 1998 Bociort estis elektita Honora Membro de UEA. Ĝis antaŭ nelonge li restis mense vigla kaj partoprenis en la esperantista agado en Berlino. Ankoraŭ en aŭgusto ĉi-jare aperis ampleksa intervjuo kun li en Cultura, unu el la plej gravaj rumanaj kulturaj revuoj, titolita Despre noua ordine lingvistică globală (Pri la nova tuttera lingva ordo).

Fonto: Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 598

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 3; | Aldoni propran komenton

3.
reza je 2015-12-05 08:42:07

Kun sinceraj kondolencoj de Esperantistoj en Tajvano.

2.
autuno je 2015-12-05 04:27:23

La nomo de Ignat Bociort eterne restos en la memoro de la monda esperantistaro. Kondolencojn al lia familio kaj al la rumanaj esperantistoj.

1.
Renatocorsetti je 2015-12-04 17:17:17

Granda esperantisto! Ni kliniĝu al lia kuraĝo starigi Esperanto-movadon, kiam tio estis malpermesata. Kondolencon al la familio! Renato Corsetti

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.