Prezento: |
Mi perlaboris mian vivon instruante matematikon en mezgradaj lernejoj (en Francio: liceoj kaj kolegioj) ekde 1970. Dum miaj studjaroj en la Universitato de Lille, mi ankaŭ malkovris tenison, multe entuziasmiĝis pri tiu sporto, iom post iom progresis kaj instruis ĝin, eĉ je profesia nivelo, dum mia libertempo (foje en Usono dum 6 someroj). Kelkaj el miaj lernantoj tre bone sukcesis je regiona kaj nacia nivelo sed mia filino atingis internacian nivelon. Dum ŝia longa kariero, ŝi partoprenis 54 sinsekvajn grandŝlemajn turnirojn (Wimbledon en Londono, Roland Garros en Francio, US Open kaj Australian Open).
Kvankam mi preskaŭ neniam aŭdis vortojn pri Esperanto, mi eklernis ĝin en novembro 1998. Post kelkaj monatoj mi «instruis», sed ĉefe plulernis la lingvon kun kolegoj kaj amikoj ĝis la fino de tiu lernojaro. Tamen la lernojaron poste, mi pli «oficiale» instruis Eon, po unu horo ĉiusemajne, al la lernantoj, volontuloj, de mia kolegio. En 2001, «Jaro de la Lingvoj» laŭ Eŭropa Unio, pluraj dekoj da tiaj volontuloj estis invititaj en la Eŭropa Parlamento de Strasburgo, la 9an de majo. Dum kelkaj minutoj iu oficiale paroladis esperante en tiu fama loko, kie la junuloj rolis kiel eŭropaj deputitoj. En mia kolegio, bedaŭrinde malofte dum devigaj kursoj okaze de specifaj oficialaj eksperimentoj, mi ĉiujare sukcesis instrui al volontuloj ĝis mia emeritiĝo kiel matematika instruisto en septembro 2005. Nun mi daŭre instruas Eon oficiale en Universitato pri Libera Tempo en Lille kaj ne oficiale (la studentoj ne ricevas kreditojn por siaj studoj) en Lille III, Universitato pri literaturo.
Samtempe, ekde la jaroj 2000, mi prezentas Eon en bazlernejoj, en kolegioj kaj liceoj, eĉ foje en universitato, invitita de konataj aŭ amikaj kolegoj, kompreneble ĉiam kun permeso, eĉ aprobo de iliaj «eminentaj responsuloj». Kelkfoje tio daŭras nur unu horon, foje plilonge aŭ plurfoje samloke, mi ne nombris, sed tio okazas eble baldaŭ centfoje. Ĉiam mi ricevas grandegan atenton, spertas mirindajn pedagogiajn momentojn, respondas aŭ provas respondi interesajn demandojn (kiuj parolas Eon, en kiuj landoj …, kiel oni ne oficiale instruas Eon?)
Kiam en Francio, surstrate aŭ en diversaj foiroj pri asocioj, kun amikoj ni starigas budon por reklami pri Eo, inter la prezentataj flugfolioj, revuoj, libroj… kutime la homoj ĉefe rimarkas ion, albumon «La Nigra Insulo», de la fama serio de bildrakontoj, «la Aventuroj de Tinĉjo» far Hergé. Ĉu Tinĉjo parolas Eon? Pro tio, en 2005 mi responsis pri la eldono de «Tinĉjo en Tibeto», kaj rapide uzas ĝin kiel informilo kaj pedagogilo. La lernantoj legas, rolludas, parolas, ridas, demandas, respondas… Kia plezuro! La lecionojn, kiuj plej bone sukcesas, mi iom post iom plibonigas ilin en diversaj aranĝoj kaj lokoj kaj finfine kolektos ilin por eldoni, en 2010, libreton «la bildstrioj kiel lernolibroj». Nome de Eo France, fine de 2012, mi responsis pri la eldono de «La Templo de l’Suno», alia albumo de tiu fama serio.
Mi regule prelegas france en diversaj kluboj kiel Rotary, Lions, Soroptimist, asocioj de pensiuloj aŭ de «aktivaj virinoj» … por prezenti Eon kelkfoje pere de Tinĉjo por allogi pli da homoj, sed ankaŭ esperante en diversaj Eo-kluboj por prezenti la verkon de Hergé. Mi tiel havis la plezuron prelegi en Lisbono, Romo, Madrido, Barcelono, Bruselo, Gento … kaj en francaj urboj kompreneble.
Ekde 3 jaroj, en bazlernejoj en Francio, oni povas oficiale instrui Eon, fine de la lernotago al volontuloj dum TAP (akronimo pri pedagogiaj tempaj agadoj). La urbaj instancoj, kiuj responsas pri tiaj agadoj, petas la asociojn pri sporto, arto aŭ kulturo por zorgi pri la infanoj. Dank’ al tiaj novaj eblecoj mi denove instruas Eon al junuloj. Ĉu mi plijuniĝas?
Fonto: Michel Dechy por la Panteono
|