Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Zbigniew Galor
Kromnomo:Zbyszek
Edukado-ensalutnomo:zbig
Vivtempo:1952 - 2017
Devenlando:Pollando
Agadlando(j): Pollando
Prezento:Kun granda tristeco kaj konsterniĝo ni eksciis pri la subita forpaso de Zbyszek Galor, pola esperantisto.
Zbigniew estis sociologo, d-ro hab. profesoro, estro de la katedro pri ĝenerala sociologio en la Sociologia Instituto de la Universitato de Szczecin.
Li esperantistiĝis en 1968, lernis la lingvon de Stefania Palica en Szczecin kaj ricevis diplomon pri la kono de la lingvo. Li poste aktivis en tre diversaj Esperanto-medioj. Interalie en la sepdekaj jaroj li instruis la internacian lingvon en la Universitato Adam Mickiewicz (UAM) en Poznań kaj flanke de la universitato estis scienca prizorganto pri laboroj de la Studenta Scienca Interlingvistika Rondo aganta tie.En la malfruaj okdekaj jaroj li kune kun s-ro Zbigniew Rosiak aktivigis kaj gvidis Polan Kooperativan Sekcion ĉe Ĉefa Konsilantaro de Pola Esperanto-Asocio. Estis li, kiu akiris engaĝiĝon de la Rektoro de la Agrikultura Akademio en la organizadon de Pola Kongreso en Poznań.Kiel profesia sociologo kaj docento, poste profesoro de Akademio Internacia de Sciencoj (AIS), li multe prelegis kaj verkis pri diversaj aspektoj de la Esperanto-komunumo. Li prezidis la refonditan polan sekcion de AIS, kiu helpis la agadon de AIS-studejo en Bydgoszcz.
Kadre de la Interlingvistikaj Studoj ĉe UAM li prelegis pri Esperanto-kulturo kaj regule aktive kunorganizis la ĉiujaran kulturan aranĝon ARKONES.
Zbigniew gvidis la esplorprojekton UEA en konscio de esperantistoj. Samtitolan libron, aperintan en 2015 ĉe Kava-Pech, li kunaŭtoris kun Jukka Pietiläinen. Li estis la ĉefa aŭtoro kaj kunlanĉinto de la Proklamo de Poznano (2003), kiu celis mildigi la konflikton finvenkismo-raŭmismo.
Pliajn informojn kaj liston de liaj publikaĵoj kaj agadoj vi trovas en lia profesia hejmpaĝo.

Zbyszek estis la edzo de la konata esperantistino prof. Ilona Koutny, al kiu ni esprimas niajn profundajn kondolencojn kaj deziras forton kaj kuraĝon.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 69; | Aldoni propran komenton

69.
edmond je 2017-02-10 12:07:53

Edmond kaj Arlette
Estis vera ŝoko por ni la ekscio de la subita forpaso de Zbyszek. Ni interkonatiĝis dum nia unujara instruista trejnado de UAM-ILEI kaj edukado-net okazigita en Poznan en la lernojaro 2010/2011. Tiam ni plurfoje vespere kunmanĝis en restoracio. Li estis tre simpatia, afabla, klera samideano kaj amiko.
Kun granda emocio ni rememoras la komunan plezuron kiun ni havis kantante kune kelkajn polajn skoltajn kantojn.
Ripozu en paco amiko.
Sincerajn kondolencojn al Ilona.

68.
Esperant_Krakow je 2017-02-08 13:00:01

Kara Ilona,
En tiaj momentoj oni iom vane deziras: estu forta. Sed ni estas kun vi kaj deziras almenaŭ tiel helpi vin. Miaj pensoj estas kun vi. Salutojn!
Maria Majerczak

67.
Ivanchjo je 2017-02-07 21:08:18

Ni ekkonis Ilonan kaj Zbyszek-on en 2009, dum la Bjalistoka UK, kaj poste ni fariĝis iliaj studentoj en Interlingvistikaj Studoj (2011-2014). Al nia grupo Galor prelegis pri Sociologiaj Aspektoj de Komunikado. Li estis saĝa, trankvila, pacama kaj paciga homo kun milda rigardo; cetere, li estis firma sed respektema profesoro. Ni, kiuj havis la honoron studi sub lia gvido kaj ĝui lian ĉeeston, konservos por ĉiam lin en la memoro. Niaj mensoj nun turniĝas al nia kara Ilona: havu ŝi kuraĝon por antaŭenpaŝi, trovu forton kaj ricevu helpon por daŭrigi ilian komunan laboron.
Rita kaj Ivan.

66.
autuno je 2017-02-05 11:53:55

Mi ne havas okazon konatiĝi kub Zbigbew Gabor kaj lia verkaro, tamen leginte la komentojn kaj kondolencajn nesaĝojn de la aliaj kolwegoj, mi konscias, ke li estas eminenta esperantisto kaj alportis grandegan kontribuon al la pollanda kaj monda movado. Mi transdonas majn kondolencojn al la familio de Zbigniew Gabor kaj funebras,

65.
arankal je 2017-02-03 07:01:07

Kara Ilona, akceptu mian plej sinceran kondolencon pro la forpaso de via edzo. Amike, Aranka

64.
ClaudeNourmont je 2017-02-02 17:58:59

Kara Ilona,
Nur nun mi konstatas pri la ebleco kondolenci vin sur tiu ĉi forumo. Mi estis tre ŝokita, kiam mi eksciis pri la tiom frua forpaso de Zbiŝek. Nekredeble! Estas certe granda perdo por la movado.
Bonvolu akcepti miajn sincerajn kunsentojn en tiu trista okazo.
Claude

63.
ilonaesp je 2017-02-02 11:05:49

Karaj, mi sentas la energion kiu venas al mi el viaj vortoj. Mi dankas la karan rememoron pri li ankaux en la nomo de Zbyszek kiu restas kun mi, sed en alia dimensio.

62.
Barbara je 2017-02-01 16:10:22

La nekredebla informo pri la forpaso de Zbyszek Galor longe lasis min en plena sxoko kun malfacilo vortumi tauxgajn bedauxrovortojn kaj kondolencojn por Ilona. Por cxiuj liaj amikoj. Ankoraux en fresxa memoro mi havas la gviditan de li dum la lasta Arkones podian omagxon al la forpasintaj en 2016 Michel Duc Goninaz kaj Detlev Blanke….
En mia memoro la figuro de Zbyszek aparte gravurigxis kiel profesia sociologo kaj mi ne povas forgesi lian inviton renkontigxi kun liaj studentoj por paroli pri la E-komunumo gxenerale kaj E-medio cxirkaux la E-Redakcio de Pola Radio aparte. Kvankam mi ne plene konsentis kun cxiuj liaj sociologiaj ideoj pri UEA, mi cxiam estis profunde impresita de lia profesia interesigxo pri margxenitaj, ekskluditaj sociaj grupoj kaj multe cxerpis el la rekomenditaj de li referencaj legajxoj.
Mi ne forgesas evidente niajn antauxmikrofonajn renkontigxojn antaux la membrigxo de Pollando en la Unio kaj vicon da eldonajxoj kunredaktitaj de li, kiuj dauxre trovigxas sur miaj bretoj, pri diversaj aspektoj, inkluzive de la lingvaj, de la integrigxanta Euxropo. Mi cxiam kun rekono taksis la fakton, ke inter la kontribuantoj trovigxas ankaux kompetentaj lauxteme fakuloj-esperantistoj.
Zbyszek restas en mia memoro ankaux kiel cxarma, afabla persono, kun kiu eblis paroli pri seriozaj temoj, sed ankaux bone pasigi la tempon kiel ekzemple (i.a. kun Ilona) dum la ekskursa tago de la Vilnjusa UK-2005.
Mi certas, ke la memoro pri Zbyszek restas en la koroj de cxiuj, kiuj lin konis kaj liaj kontribuoj pri sociologiaj aspektoj de la E-komunumo (i.a. la kunauxtorita kun Jukka Pietiläinen „UEA en konscio de esperantistoj”) spronos aliajn sekvi lian esploristan ardon.
Adiauxe en la E-elsendo - http://pola-retradio.org/2017/01/e_elsendo-el-la-31-01-2017/ - ni fragmente memorigis lian prelegan kontribuon al la interlingvistika Simpozio en Poznano-2011 gxuste kun kelkaj prilumoj de la E-komunumo kiel sociologia fenomeno.

61.
NicoleM je 2017-02-01 13:32:16

Kara Ilona, ege shokita pri la subita forpaso de Zbigniew, mi esprimas al vi mian profundan simpation. Amike Nicole

60.
lernemulino je 2017-02-01 09:36:04

Kun ŝoko kaj tristeco mi nur hodiaŭ eksciis pri la forpaso de Zbigniew. Ni konatiĝis kadre de la interligvistikaj studoj, kaj mi memoras lin kiel homaman kaj analizeman esploriston kaj profesoron. Certe ĝi iom daŭros, sed mi deziras al Ilona, ke ŝi post iom da tempo rekonkeru la vivon kaj havu la forton pluagadi kaj pluiri la vojon, kiun ili kune komencis. Feliĉe Zbigniew postlasis al ni sian laboron kaj esploron kaj verkojn, tiel ke Esperantujo ĉiam memoros lin! - Anina

59.
Monik je 2017-01-30 20:37:00

Tre kara Ilona, Kia ŝoko ! Tiom da lumo brilis en liaj okuloj, ofte estis rideto sur lia vizaĝo, kaj li montris grandan bonkorecon . Viaj vizitoj al Alpoj ĝojigis min, ne hezitu reveni kiam vi sopiros al piedmigrado. Mi deziras al vi multe da forto kaj kuraĝo, mi forte brakumas vin. Monika 05

58.
fejfi je 2017-01-30 16:30:33

Kiam mi legis la mesaĝon pri la forpaso de Zbiŝek, eĉ unue el la mesaĝo de mia amikino Ádri el Hungario, mi longe ne povis "digesti" ĝin... Kaj mi longe pensis pri tio, kial bonaj homoj tiel frue forlasas nin. Mi fakte konatiĝis kun Zbiŝek dum mia porinstruista studado en UAM antaŭ kelkaj jaroj, kaj poste renkontis lin ankoraŭ kelkfoje en Poznano. Nun pro lia subita forpaso tio neniam plu povos okazi... Ilona, kara, mi ege bedaŭras vian perdon kaj deziras al vi, ke vi ne perdu pro tio viajn vivofortojn kaj entuziasmon. Zbiŝek restos en niaj memoroj por ĉiam. Vin Esperantujo bezonos kaj vi eĉ ekde nun devos porti du torĉojn, do restu forta. Sincerajn kunsentojn al vi!

57.
javergara je 2017-01-30 15:55:36

Mi tre bedaŭras la neatenditan forpason de Prof. Z. Galor, elstara kaj respektata esploranto de la socia aspekto de nia fenomeno Esperanto. Mi estas tre danka ke li afable priatentis mian modestan kontribuaĵon al la ideologia diskuto pri la nuntempa signifo de Esperanto, kaj eĉ inkluzivis mencion al mia sinteno ("plivastismo"), kiun mi imagis alternativa kaj al finvenkismo kaj al (ultra)raŭmismo. Antaŭ nelonge ni korespondis ĉar mi demandis lin pri la reeldono de la Unua Libro en Bjalistoko, por kiu li verkis interesan postparolan tekston, kaj dum la Uk en Lille li donacis al mi ekzempleron de la grava esplorlibro kiun li verkis kune kun Jukka Pietläinen. Mi ĉiam memoros lin kiel valoran movadan intelektulon, kiu kiel fakulo kontribuis vere interesajn rimarkojn pri la Esperanto-socio.

56.
Sprachprofi je 2017-01-30 14:42:14

Karaj, mi nur ekkonis Zbigniew dum ARKONES 2016, kiam ni ekdiskutis pri ekonomio post prelego mia. Min tuj imponis liaj inteligenteco kaj afableco. Antaŭ malmultaj tagoj mi sekvis lian inviton prelegi pri ekonomio en lia fakultato en Szczecin. La prelego okazis nur du tagoj antaŭ lia subita forpaso. Mi ankoraŭ ne povas kredi ke li malĉeestas - li tiom ĉeestegis, okupiĝis pri ĉio, montris profundan bonkorecon. La mondo estas pli griza hodiaŭ.

55.
Gisela je 2017-01-30 10:53:15

Kara Ilona, kun kompato mi kondolencas al vi

54.
Telemo je 2017-01-30 08:38:51

Kun granda plezuro mi renkontis Zbigniew en septembro 2016. Estas li kiu ĉiĉeronis en Poznano kaj vigle klarigis al ni pri multaj interesaj aspektoj de la urbo ... ne por turistoj! Kaj precipe mi ĉiam havos kaj relegos la poemon de Wislawa Szymborska "Nic dwa razy" tradukitan de Zbigniew "Nenio dufoje". Zbigniew tiom bele tradukis! jen la unua strofo : "Dufoje nenio okazas, kaj okazos. Kaj pro tio ni naskiĝis sen kutimo kaj ni mortos sen rutino..." Dankon Zbygniew! Elkorajn kondolencojn al Ilona kaj familianoj - Mi brakumas Vin - Jean-Claude el Francio

53.
JohnWells je 2017-01-30 08:29:54

La kruela falĉisto, Morto, tro frue forrabis de ni elstare kleran kaj simpatian kolegon. Elkorajn kondolencojn al Ilona.

52.
leandro_abrahao je 2017-01-30 05:31:44

Mi ne konis lin persone. Plej respektinda persono li estas evidente, eminenta aganto. Kondelecon al la kara s-ino Ilona! Preĝe kaj fide, Leandro

51.
Lins je 2017-01-30 02:08:19

La forpaso de Zbigniew Galor, tiel subita, estas granda perdo por chiuj, kiuj konis kaj shatis lin. Mi elkore kondolencas al Ilona.
Ulrich Lins

50.
Vieslav je 2017-01-29 17:45:41

Kara Zbyŝek Kara por Ĉiam. Mi funebras kaj estas ŝokita, ke tiel eminenta estimata homo foris de ni tiel fruaĝe. Mankos Vi en Poznano kaj en Esperantujo. Dormu trankvile. Mi memoros por ĉiam Vian ĝojan kaj penseman vizaĝon, Vian varman voĉon, Viajn simpatiajn saĝajn konsilojn. Kun koregaj kondolencoj al Ilona Vieslav

49.
Burdo je 2017-01-29 16:59:23

Kondolencoj por Ilona, mi funebras kun vi. Forpasis grandioza homo, grandioza esperantisto. La tuta esperantistaro sentos lian mankon. Manko de lia rideto, liaj prelegoj, lia ĉiama bonhumoro. Adiaŭ amiko!

48.
cspinola je 2017-01-29 16:49:13

Al nia kara Ilona, mi volas esprimi miajn kondolencojn. Ĉiufoje kiam mi aŭskultis D-ron Galor ĉiam evidentiĝis lia bonhomeco, afableco kaj paco. Lia memoro lumigu kaj gvidu nin. Brakumojn. Carlos Spinola

47.
sabino je 2017-01-29 15:34:37

Bedaŭrinde forpasis tiu grava profesoro kaj samideano.
Mia senta kondolenco al lia edzino, gefamilianoj kaj geamikoj.

46.
Katalin je 2017-01-29 10:28:18

Mesaĝo de Wera Blanke:
Dum jardekoj pli kaj pli mi lernis percepti „Ilona+Zbiŝek“ kiel nedivideblan unuon, kvazaŭ medalo kun du flankoj. Kiel li kompletigis ŝiajn porsciencajn strebadojn per kulturaj agadoj, tiel lia milda ĉarmo perfektigis ŝian fortan energion.
Nun, subite kaj certe tro frue, la tuta pezo de la komuna taskaro premos la ŝultrojn de Ilona. Restas nur, deziri al ŝi daŭron kaj stabiligon de ŝiaj fortoj kaj aron da amikaj helpantoj.

45.
Forigita uzanto je 2017-01-29 10:28:03

Mian kondolencon al la edzino. Mi funebras. Esperantujo perdas gravan samideanon.

44.
Raita je 2017-01-29 09:58:11

Kara Ilona, mi tralegis ĉiujn kondolencojn kaj rimarkis, ke ofte ripetiĝas esprimoj pri rideto, brilo en la okuloj, kandelo, entuziasmo. Do mi kredas ke Zbigniew Galor estis tia kaj multo alia. Mi neniam renkontis lin, nur nun postmorte. Vi nun havas multan laboron pro la ŝanĝo en via vivo. Via vivoforto daŭru, ebligu vin pluiri vian vojon en Esperantujo, zorgi pri E-studoj en la pola universitato kaj pri ĉio necesa. Unue zorgu pri via propra forto, sano. fortoj por la laborego.
kondolencas
"Saliko" kiu nun ne plu uzas tiun nomon sed sian finnan Raita Pyhälä

43.
dankal je 2017-01-28 22:46:34

Nekredo, sento de perdo, tristo... Larmoj pli facile venas ol la vortoj.... Profundajn kondolencojn al vi, kara Ilona kaj al Familianoj.

42.
rughulo je 2017-01-28 19:53:22

Venonta semajno ni funebros nian eminentan profesoron en UAM en Poznan.
Pacon al lia animo. Dieter Rooke studanto de la Interlingvistikaj Studoj, kie prelegis la forpasinto

41.
Ina je 2017-01-28 18:43:37

Kara Ilona, akceptu miajn plej profundojn kondolencojn. Estas grandega perdo kiun vi nun devas sperti. En la lasta jardeko mi ĉiam nur renkontis vin ambaŭ kune. Li ĉiam havis iaspecan ĝojbrilon kaj afablan rideton en la okuloj. Certe tio estas granda perdo por la esperanto-movado sed ne imageble multe pli por vi. Mi sentas kun vi.
plorsente kaj amike
Ina

40.
carlominnaja je 2017-01-28 17:53:03

Tiun karan amikon mi renkontis ĉe AIS kaj ni tuj rimarkis similecon inter ni du. Mi memoras liajn klarajn prelegojn, liajn tre ameman interesiĝon pri denaska esperantisteco, lian ĉiam serenan rigardon kaj ekvilibran bonhumoron. En konfliktoj li ĉiam subtenis pacigan rolon. Vere granda perdo! Brakumon al la edzino!

1 2 3

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.