Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Probal Dasgupta
Edukado-ensalutnomo:probal
Vivtempo:1953 -
Devenlando:Barato
Prezento:Probal Dasgupta, n. 1953, e. 1967, emeritiĝis kiel profesoro pri lingvistiko en la Barata Statistika Instituto 2018; iĝis membro de la Akademio en 1983 (ĝia vicprez. 2001-2015, ĝia prez. 2016-19); estis prez. de UEA 2007-2013.

Pedagogiaj agadoj: verkis oklecionan elementan kurson bengallingvan felietone en Gyaan o Bigyaan 1985-86; instruis en la sanfranciska kursaro (la pra-NASK) apud David Jordan, 1978, en la barlastona kursaro apud Marjorie Boulton k.a., 1988, en la poznana kursaro apud Ilona Koutny k.a., 2009, 2016; lekciis por la amsterdama kursaro apud Federico Gobbo, 2016; membris en IEK (ĝia prez. 2006-07); membras en la scienca komitato de IPR; redaktis plenan bengallingvan E-lernilon Bishwobhasha Esperanto de Badal Sircar unuafoje (liapete) en la kajeroj kiujn li mem aperigis, kaj duafoje post lia morto kiam necesis kunmeti ilin kun lia Z-biografio en unu volumon (Kolkata: FEB, 2012); lingve mentoris plurajn baratanojn, el kiuj kelkaj nun reliefe rolas en la movado; surloke ekzamenis (IEK kaj KER) dum UK-oj; rajtigita ekzamenanto por KER.

Aliaj agadoj rekte ligitaj al Esperanto: aŭtoris pli ol ducent revuajn artikolojn kaj libroĉapitrojn en kaj pri Esperanto kaj esperantologio (plej grave por pedagogoj: Adverboj en Esperanto, Serta Gratulatoria in honorem Juan Regulo, vol. II:119-130, 1987; Apud la vorteroj: la vortila kromvojo, Abunda fonto: Memorlibro omaĝe al Prof. Istvan Szerdahelyi, 159-65, 2009; Du problemoj en la sintakso de Esperanto, Aliroj al Esperanto, 65-77, 2018); unu originalan libron, manifeston pri teoria esperantismo (Loĝi en homaj lingvoj: la substancisma perspektivo, 2011, aperinta samjare ankaŭ anglalingve, eldonite de la nacia filozofia konsilio kiu, nomumante lin tiujara honorprofesoro pri la filozofio, komisiis lin verki ĝin); plurajn beletrajn librojn tradukitajn al kaj pere de Esperanto. Juĝkomisionano (poezio) por la Belartaj Konkursoj 1978-1988. (Kun)redaktoro de LPLP 1990-2017. Kunredaktoro de Beletra Almanako jam de 2007.

Agadoj duonrekte ligitaj al Esperanto: gvidas skolon de lingvistika laborado, nomatan 'substancisma', kiu donas al iuj faktoj pri la lingvo Esperanto gravan rolon en la pedagogio pri kaj en la argumentado por tiu skolo (vidu precipe lian libron After Etymology: Towards a Substantivist Linguistics [kun Alan Ford kaj Rajendra Singh, 2000] kaj lian artikolon 'Postkuri' ne estas 'kuri post': Esperanto kaj la plenvorta morfologio [Aktoj, Esperantologia Konferenco, 2013]); prezentis tiun skolon, abunde reliefigante Esperanton kaj instruetante elementojn de Esperanto en la ekzemploj kaj ekzercoj, en kursmaterialo pri la elementa morfologia kaj sintaksa teorio ene de retkurso pri la ĝenerala lingvistiko: tiun kurson, Basic Morphology and Syntax, disponigas la ŝtata retkursejo en Barato ekde 2016.


Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; | Aldoni propran komenton

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.